글: 734
언어: Esperanto
StefKo (프로필 보기) 2019년 1월 6일 오후 3:26:44
sergejm:El resumo al 'Pordoj de tempo' de Philip Jose Farmer:Mi ne legis la "Pordoj de tempo"-n (aŭ pro alia kialo) do mi ne ekkomprenis tiun aludon. Kie estas ĉi tie la spriteco?
Al kontraŭusononanoj ankaŭ estas donaco: Usono mankas.
StefKo (프로필 보기) 2019년 1월 7일 오전 7:53:24
Vulpo edziĝis kun vulpino. Post iom da tempo ŝi naskis… porkidojn. Pro tio la vulpo elĵetis la vulpinon el sia truo. La vulpino sidas sub robusto kaj ploras… Preteriris unu leporo, ekvidis ŝin, gastigis kaj edziĝis sin kun ŝi. Post iom da tempo ŝi naskis… porkidojn. Li ankaŭ forpelis ŝin el sia hejmo. La vulpino refoje sidas sub robusto kaj ploras… Preteriris unu urso, ekvidis ŝin, gastigis kaj edziĝis sin kun ŝi. Post iom da tempo ŝi refoje naskis… porkidojn.
Kia moralaĵo elfluas el jeno?
Ĉiu viro estas porko!
---------------------------
En la pola per porko oni nomas homon havantan diversajn malbonajn trajtojn. La porko egaliĝas al ekz. fripono, fiulo, kanajlo, senhontulo, voluptulo, malnoblulo.
StefKo (프로필 보기) 2019년 1월 7일 오후 8:01:48
Mi enkaptis mian edzinon! Jene: kiam mi ekkonis ŝin, ŝi havis ŝminkaĵon, kaj kion enhavas kodo kriminala? „§197. Kiu perforte, per senleĝa minaco aŭ artifike igas iun personon seksumi estos submetota al karcerpuno de 2 ĝis 12 jaroj”.
Kaj kio estas la ŝminkado? La artifiko!
StefKo (프로필 보기) 2019년 1월 8일 오전 9:49:31
Ĉe juda kudristo Grinberg…
– Mi volus farigi al mi pantalonon.
– Se temas pri pantalono, nur al Grinberg!
– Sed mi volus tian premantan pantalonon. Ĉu vi povas kudri tian pantalonon?
– Ĉu Grinberg povas kudri tian pantalonon? Grinberg povas kudri tian premantan pantalonon, ke se iu rigardos vin subcinturen, tiam tuj ekscios kiakreda vi estas!
---------
Grinberg diras pri si per tria persono. La tria persono ne estas eraro! Tio estis juda ofta maniero diri pole. La judoj tiel daŭrigis rezonmanieron kaj dirmanieron de siaj interparolantoj, do ili koketis siajn interparolantojn. Preterito (estis, daŭrigis) estas ĝusta ĉar hodiaŭ tia dirmaniero forestas.
StefKo (프로필 보기) 2019년 1월 9일 오후 12:48:29
Pastro kaj rabeno havis frontan kolizion. La aŭtoj indas je vrakigo sed la ŝoforoj travivas. Ili eliras el la vrakoj kaj nekrede rigardas ilin…
– Nekredeble… Ni travivis! – diras la pastro.
– Estas vero… Tio devis esti ia signo de la Dio! – diras la rabeno.
– Jes! Tio estas la signo por ke ni interpacigu fine!
– Jes! Tio estas fino de la religiaj kvereloj!
La rabeno elprenas poŝan boteleton da vodko kaj diras:
– Ni drinku por honori tion!
La pastro prenas la boteleton, prenas kelkajn glutaĵojn kaj redonas ĝin al la rabeno. Tiu prenas boteleton, enkapsuligas kaj enpoŝigas.
– Kaj vi ne trinkas? – demandas la pastro.
– Kaj mi atendas kiam alvenos la polico.