글: 846
언어: Esperanto
sergejm (프로필 보기) 2019년 1월 20일 오전 5:59:14
Moskva lingvistika olimpiado, sed en tempo de USSR.
Al studentino Nikita oni donis ĉekon por aĉeti librojn por premii venkintojn. Ŝi venis al bankon, sed tie oni rifuzis al ŝi, ĉar sumojn pli ol 5000 rublojn oni povas doni nur kiam ĉeestas armitaj gardistoj.
Ŝi revenis al librotenisto kaj tiu donis ateston, ke armita gardisto ĉeestas. Nun ŝi sukcese ricevis la monon.
PS: Post filmo "Nikita" tia virina nomo neniun miras. Sed tio okazis antaŭe.
StefKo (프로필 보기) 2019년 1월 21일 오전 7:14:15
Ebria edzo revenas hejmen. Lia edzino, kolerigita, demandas:
– Vi drinkos plu?
– La edzo sidas silenta, do la edzino ripetas:
– Ĉu vi drinkos plu?!
– La edzo plu senreage al tio.
– Mi ekdemandis vin pri io, respondu fine!
Pro tia insisto, la edzo fine elĵetas:
– Damne! Bone, plenigu glaseton!
StefKo (프로필 보기) 2019년 1월 22일 오전 7:56:43
Edzino revenas hejmen. La edzo nenion rimarkas…
– Nenion vi rimarkis? – ŝi, kolereta, demandas.
– Vi detranĉis la harojn?
– Ne!
– La nova robo?
– Ne!
– Do mi ne scias…
– Mi detranĉis la harojn!
– Ja mi diris tion komence!
– Jes, sed vi divenis, kaj vi devis rimarki.
StefKo (프로필 보기) 2019년 1월 27일 오전 9:44:18
Unu virino memlaŭdas kontraŭ najbarino:
– Vi scias, mi igis ke mia edzo fumas nur post bona tagmanĝo.
Tiu malice respondas:
– Admirinde! Unu cigaredo perjare ankoraŭ neniun nocis.
----------------------------------
Ĉu vi konjektas kio signifas tiu pola diraĵo en la titolo?
sergejm (프로필 보기) 2019년 1월 27일 오후 7:54:34
Dekomence la amtrinkaĵo estis provita je musoj, poste je homoj.
Fine unu studento demandas:
- Ĉu la rezulto pruvas, ke amtrinkaĵoj devas esti malpermesitaj?
- Ne, necesas ŝanĝi le recepton de amtrinkaĵo por ke ĝi ne estu efika por homoj; post tiam oni povas uzin je bestoj por pliigi ilian kvanton.