Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Anekdotoj

de MikhailMarkeyev, 2009-julio-01

Mesaĝoj: 846

Lingvo: Esperanto

sergejm (Montri la profilon) 2019-novembro-03 12:16:11

Do, ĉi tion li diris al Dio.

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-novembro-03 13:23:47

KatjaMcFlores:Kelkaj citaĵoj pri la angla lingvo:
==========
English is a simple but very difficult language. It consists of only foreign words, which are also incorrectly pronounced.
Английский - простой, но очень трудный язык. Он состоит из одних иностранных слов, которые к тому же неправильно произносятся.
La angla estas simpla, sed tre malfacila lingvo. Ĝi konsistas el nuraj fremdaj vortoj, kiuj aldone estas malĝuste prononcataj.
(Kurt Tucholsky)
* * *
The British take a dozen of monosyllables into their mouths, chew them, swallow them, and spit them out. And this is called the English language.
Англичане берут в рот дюжину односложных слов, жуют их, глотают их, и выплёвывают. И это называется английским языком.
La angloj prenas enbuŝen dekduon da unusilaboj, maĉas ilin, glutas ilin kaj poste elkraĉas ilin. Kaj tion oni nomas la angla lingvo.
(Heinrich Heine)
* * *
The English and the Americans are two peoples divided by a common language.
Англичане и американцы - два народа, разделенные общим языком.
Angloj kaj usonanoj estas du popoloj, dividitaj per la komuna lingvo.
(George Bernard Shaw)
* * *
The knowledge of the guides in English is just enough to bring any explanation to complete confusion.
Познания гидов в английском языке как раз достаточны, чтобы всякое объяснение довести до полной неудобопонятности.
Konoj de gvidistoj pri la angla lingvo ĝuste sufiĉas por konduki ĉiun klarigon ĝis plena malklareco.
(Mark Twain)
* * *
Even if you master perfect English, who are you going to talk to?
Даже если вы овладеете безупречным английским языком, с кем вы собираетесь на нем разговаривать?
Eĉ se vi majstos la anglan lingvon je senriproĉa nivelo, kun kiu vi intencas interparoli helpe de ĝi?
(Clarence Darrow)
* * *
We, the English, have really everything in common with America nowadays, except, of course, language.
У нас, англичан, с американцами теперь действительно все общее, кроме, разумеется, языка.
Ni, la angloj, nun reale havas ĉion komunan kun la usonanoj, krom, kompreneble, niaj lingvoj.
(Oscar Wilde)
* * *
German and Spanish are accessible to foreigners. English is not accessible even to Englishmen.
Немецкий и испанский языки вполне доступны иностранцам, но английский недоступен даже англичанам.
La germana kaj hispana lingvoj estas tute majstreblaj por fremduloj, sed la angla lingvo ne estas majstrebla eĉ por la angloj.
(George Bernard Shaw)
* * *
English is Dutch with French embroidery.
Английский язык — это голландский с французской вышивкой.
La angla lingvo estas fakte la nederlanda lingvo kun franca brodaĵo.
(James Howell)
«So much that is being said is correct, so little is right» - George Steiner.

«Tiom ege el kio estas dirita estas korekta, tiom ete estas ĝusta" - George Steiner (mi timas, ke tiu citaĵo ankaŭ pravas pri mia esperantigo)

StefKo (Montri la profilon) 2019-novembro-03 19:21:48

sergejm:Do, ĉi tion li diris al Dio.
Mi ne komprenas tiun rimarkon. Misa traduko?

sergejm (Montri la profilon) 2019-novembro-03 20:39:19

StefKo:
sergejm:Do, ĉi tion li diris al Dio.
Mi ne komprenas tiun rimarkon. Misa traduko?
Nu, li ja parolis hispane al Dio.

Altebrilas (Montri la profilon) 2019-novembro-04 10:07:51

La ĉevalo atendas la germanan tradukon...

StefKo (Montri la profilon) 2019-novembro-04 17:05:07

Stulta respondo al normala demando

Blondulino demandas unu pasanton:
– Kioma horo estas?
– Post dekkvin minutoj estos sepa – respondas la pasanto.
– Mi ne demandas kioma estos post dekkvin minutoj sed kioma estas nun, stultulo!

KatjaMcFlores (Montri la profilon) 2019-novembro-04 18:00:40

Kelkaj antaŭaj klarigoj:
жид/zhyd/ĵido — moknomo de judoj;
москаль/moscal/moskalo — moknomo de rusoj;
хохол/khokhol/ĥoĥolo — moknomo de ukrajnoj.
----------
— Дедушка, а чем евреи отличаются от жидов?
"Grandpa, but how the Jews differ from the Zhyds?"
— Avĉjo, sed per kio la judoj diferencas de la ĵidoj?

— Евреи, внучек, хорошие люди. Живут в Израиле, защищают свою страну, воюют с арабами.
"The Jews, my boy, are good people. They live in Israel, defending their country and fighting with the Arabs."
— La judoj, nepeto mia, estas bonaj homoj. Ili loĝas en Israelo, defendas sian landon, militas kontraŭ araboj.

А жиды живут в Украине, жрут сало, пьют горилку и строят национальное украинское государство.
"And the Zhyds live in Ukraine, fressing "salo", drinking vodka and building a national Ukrainian state."
Kaj la ĵidoj loĝas en Ukrainio, voras lardon, drinkas vodkon kaj konstruas nacian ukrajnan ŝtaton.

— Дедушка, а чем русские отличаются от москалей?
"Grandpa, but how the Russians differ from the Moscals."
— Avĉjo, kaj per kio la rusoj diferencas de la moskaloj?

— Русские — хорошие люди. Живут в России, любят свою Родину, воюют с чеченцами, дают нам нефть и газ.
"The Russians are good people. They live in Russia, love their homeland, fight with the Chechens, give us oil and gas."
— La rusoj estas bonaj homoj. Ili loĝas en Rusio, amas sian patrujon, militas kontraŭ la ĉeĉenoj, donas al ni nafton kaj gason.

А москали живут в Украине, жрут сало, пьют горилку и строят национальное украинское государство.
"And the Moscals live in Ukraine, fressing "salo", drinking vodka and building a national Ukrainian state.
Kaj la moskaloj loĝas en Ukrainio, voras lardon, drinkas vodkon kaj konstruas nacian ukrajnan ŝtaton.

— Дедушка, а чем украинцы отличаются от хохлов?
"Grandpa, but how the Ukrainians differ from the Khokhols?"
— Avĉjo, kaj per kio la ukrajnoj diferencas de la ĥoĥoloj?

— Украинцы хорошие люди. Живут в США и Канаде, не нарушают законов, любят Украину и занимаются бизнесом.
"The Ukrainians are good people. They live in the USA and Canada, do not violate laws, love Ukraine and do some business.
— La ukrajnoj estas bonaj homoj. Ili loĝas en Usono kaj Kanado, ne rompas leĝojn, amas Ukrainion kaj okupiĝas pri iu negoco.

А хохлы живут в Украине, жрут сало, пьют горилку и мешают жидам и москалям строить национальное украинское государство.
"And the Khokhols live in Ukraine, fressing "salo", drinking vodka and hindering the Zhyds and Moscals in building a national Ukrainian state."
Kaj ĥoĥoloj loĝas en Ukrainio, voras lardon, drinkas vodkon kaj malhelpas al la ĵidoj kaj moskaloj konstrui nacian ukrajnan ŝtaton.

StefKo (Montri la profilon) 2019-novembro-05 08:19:45

Pendita orgasmo

Komputilisto finis iun longan laboron do decidis amuziĝi. Li iris al drinkejo, ekkonis iun knabinon kaj prenis ŝin al sia hejmo. Tie ili enlitiĝis kaj komencis amori. En la decida momento la knabinon atakis epilepsio. La timigita viro telefonas al rapidservo.
– Diru kio okazis? – oni demandas lin.
– Mi ne scias, eblas ke orgasmo de la virino pendis…

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2019-novembro-05 11:48:10

The Wrong Lover
Не тот любовник
La malĝusta amoranto
(el adaptita anglalingva rakontaro "Urban Myths")
----------
A man from London, Mr Harvey, had a very beautiful young wife.
Один мужчина из Лондона, мистер Харви, имел очень красивую молодую жену.
Certa viro el Londono, sinjoro Harvi, havis tre belan junan edzinon.

He was much older than his wife and he began to suspect she was in love with a younger man.
Он был гораздо старше своей жены, и он начал подозревать, что она состоит в любовной связи с более молодым мужчиной.
Li estis multe pli olda ol lia edzino kaj li komencis suspekti, ke ŝi havas am-rilaton kun pli juna viro.

For many weeks he thought about his wife and this other man.
В течение многих недель он думал о своей жене и об этом другом мужчине.
Dum multaj semajnoj li pensis pri sia edzino kaj pri ĉi tiu alia viro.

Every day he went to work and he was more and more unhappy when he thought about them together.
Каждый день он уезжал на работу и становился всё более несчастным, когда думал о том, что они сейчас вместе.
Ĉiutage li forveturis por labori kaj iĝis pli kaj pli malfeliĉa, kiam li pensis pri tio, ke ili nun kunestas.

'What can I do? Am I too old for her? Perhaps she doesn't love me,' he thought.
"Что я могу сделать? Не слишком ли я стар для неё? Возможно, она не любит меня," — думал он.
"Kion mi povas fari? Ĉu mi estas tro olda por ŝi? Ŝi eble ne amas min," — li pensis.

He knew that his wife was at home all day.
Он знал, что его жена находится дома целый день.
Li sciis, ke lia edzino tuttage estas hejme.

'What does she do? Is she happy? Does she meet other men?'
"Что она делает? Счастлива ли она? Встречается ли она с другими мужчинами?"
"Kion ŝi faras? Ĉu ŝi estas feliĉa? Ĉu ŝi rendevuas kun aliaj viroj?"

One day Mr Harvey thought,
Однажды мистер Харви подумал:
Unutage sinjoro Harvi ekpensis:

'I'll go home in the afternoon. I don't usually arrive home at this time so perhaps I can catch my wife with her young man.'
"Я поеду домой днём. Я обычно не приезжаю домой в это время, так что, возможно, я смогу поймать мою жену с её молодым мужчиной."
"Mi veturos hejmen post la tagmezo. Mi kutime ne revenas hejmen ĉi-tempe, tial do mi eble povos kapti mian edzinon kun ŝia juna viro."

He arrived at his house at 2.30 that afternoon and he was very angry because there was an expensive red car in front of his house.
Он прибыл к своему дому в два часа и тридцать минут пополудни и очень рассердился, потому что перед его домом стояла дорогая красная машина.
Li alveturis sian domon je la dua kaj duono postagmeze kaj tre koleriĝis, ĉar antaŭ lia domo staris multekosta ruĝa aŭto.

'That's the young man's car,' he thought.
"Это машина того молодого мужчины," — подумал он.
"Estas la aŭto de tiu juna viro" — li ekpensis.

Sitting in his car he made a decision.
Сидя в своей машине, он принял решение.
Sidante en sia aŭto, li faris decidon.

'Well, I'll break the windows of the car!'
"Ну ладно, я разобью в машине стёкла!"
"Nu bone, mi frakasu la vitrojn de la aŭto!"

He found a small heavy box in his car and he broke every window of the red car with it... and the lights.
Он нашёл в своей машине небольшую тяжёлую коробку и разбил ею все стёкла в красной машине... а также фары.
Li trovis malgrandan pezan skatolon en sia aŭto kaj frakasis per ĝi ĉiujn vitrojn de la ruĝa aŭto... kaj ankaŭ la lum-ĵetilojn.

After that he sat and waited.
После этого он стал сидеть и ждать.
Post tio li sidis kaj atendis.

Five minutes later a young man came out of Mr Harvey's house and said goodbye to the beautiful Mrs Harvey.
Спустя пять минут из дома мистера Харви вышел молодой человек и попрощался с прекрасной миссис Харви.
Post kvin minutoj el la domo de sinjoro Harvi eliris juna viro kaj adiaŭdis al la bela sinjorino Harvi.

Then this young man walked across to a big tree in the front garden, took an old bicycle and rode away down the street.
Затем этот молодой человек прошёл к большому дереву, стоящему в фасадном саду, взял старый велосипед и уехал вдоль по улице.
Poste ĉi tiu juna viro alpaŝis grandan arbon, starantan en la fasada ĝardeno, prenis malnovan biciklon kaj rajdis for laŭ la strato.

KatjaMcFlores (Montri la profilon) 2019-novembro-05 15:18:45

Interese, kio okazis plu en ĉi-historieto.
Ĉu sinjoro Harvi postveturis tiun bicikliston kaj faligis lin per sia aűto aű preferis iri hejmen kaj skoldi sian edzinon?

Reen al la supro