Al la enhavo

Ĉu cimo en la traduksistemo?

de Dominique, 2009-julio-05

Mesaĝoj: 5

Lingvo: Esperanto

Dominique (Montri la profilon) 2009-julio-05 12:26:44

Saluton

Mi ektradukas iomete lernu en la bretona lingvo (http://br.lernu.net), kaj mi rimarkas ion strangan, kiun mi ne komprenas.

Mi jam tradukis erojn de la ĉefa menuo de lernu en la bretona, tio estas la supra menuo kun la ĉenoj: Ĉefpaĝo, Enkonduko, Kursoj, ktp. Tamen, la traduko de la ĉefa menuo nur videblas post kiam mi elsalutas. Kiam ajn mi reensalutas, mi nur vidas la menuerojn en Esperanto.

Ĉu estas cimo de la traduksistemo? Aŭ ĉu mi miskomprenas ion?

Amike
-- Dominique

horsto (Montri la profilon) 2009-julio-05 22:36:23

Saluton,

kiel vi reensalutas? Ĉu vi uzas la memoritan retadreson de via retumilo? Eble tiu adreso ankoraŭ montras al la Esperantlingva retpaĝo, ĉiu tradukita parto de Lernu ja havas alian retadreson. Do eble vi nur devas ŝanĝi la memoritan retadreson (angle: bookmark) en via retumilo.

Jev (Montri la profilon) 2009-julio-08 16:38:03

Dominique:Ĉu estas cimo de la traduksistemo? Aŭ ĉu mi miskomprenas ion?
Ekzistas du variantoj:
1. Post ensaluto la skriptoj denove metas vin al Esperanto-versio de la paĝaro.
2. Via retumilo daŭre memoras la menuon kaj prenas ĝin el sia memoro.

En la unua varianto simple denove ŝanĝu lingvon post ensaluto. En la dua - provu bone refreŝigi la paĝon aŭ iom atendu.

Dominique (Montri la profilon) 2009-julio-08 17:36:11

Jev:
Dominique:Ĉu estas cimo de la traduksistemo? Aŭ ĉu mi miskomprenas ion?
Ekzistas du variantoj:
1. Post ensaluto la skriptoj denove metas vin al Esperanto-versio de la paĝaro.
2. Via retumilo daŭre memoras la menuon kaj prenas ĝin el sia memoro.

En la unua varianto simple denove ŝanĝu lingvon post ensaluto. En la dua - provu bone refreŝigi la paĝon aŭ iom atendu.
La problemo ne estis #1 ĉar la paĝo estis en la bretona, krom la ĉefmenuo.

Eble estis #2. Mi ne scias. Mi vidis tiun problemon dum pluraj tagoj, do mi almenaŭ atendis longtempe.

Sed iel nun funkcias, bone! Mi ja vidas la menuon en la bretona, eĉ kiam mi estas ensalutita.

Tamen, la nura eblo por elekti la lingvon bretonan en Lernu estas entajpi la URL-on http://br.lernu.net en la retumilo. Ŝajnas, ke la lingvoj kun malaltaj procentoj de tradukitaj ĉenoj bedaŭrinde ne aperas nek en la lingva menuo, nek en la suba parto de la ĉefa paĝo. Estas iom bedaŭrinde, ĉar mi baraktas trovi aliajn gehomojn por helpi min traduki al la bretona. Kaj kompreneble, neniu pensos pri tajpi la URL-on http://br.lernu.net. Se Lernu! ne montras, ke lernu ekhaveblas en la bretona (aŭ aliaj lingvoj kun malalta procento de tradukitaj ĉenoj), neniu scios ke ĝi haveblas en tiuj lingvoj. Tio iom malfaciligas trovi alia(j)n tradukanto(j)n aŭ releganto(j)n ploro.gif Mi ankoraŭ ne sufiĉe scipovas la bretonan lingvon por traduki malfacilaĵojn, do estos certe malfacile por mi sole atingi altan procenton.

Amike
-- Dominique

Jev (Montri la profilon) 2009-julio-08 19:33:10

Mi ĝojas, ke ĉe vi ĉio ekfunkciis.

Se vi volas, ke iu lingvo aperu en la lingvomenuo, vi devas traduki 90% de la deviga minimumo.

Reen al la supro