Al la enhavo

Kiom da homoj parolas en via gepatra lingvo?

de vincas, 2009-aŭgusto-24

Mesaĝoj: 21

Lingvo: Esperanto

Eddycgn (Montri la profilon) 2010-junio-15 19:56:37

Saluton!
La itala lingvo parolatas per ĉirkaŭ 70 milionoj en Italio kaj parto de Svislando (Tiĉino).

Donniedillon (Montri la profilon) 2010-junio-15 20:14:24

Mi unua lingvo estas la angla. Laŭ Wikipedia inter 470 miliono kaj pli ol 1 biliono homojn paraolas! shoko.gif

Mateo93 (Montri la profilon) 2010-junio-16 16:12:38

Saluton,

Estas ĉirkaŭ 44 milionoj da denaskaj parolantoj de la pola lingvo. En Pollando denaske konas ĝin ĉ. 38 milionoj da homoj, la resto loĝas ĉefe en Usono kaj Britio.

sinjoro (Montri la profilon) 2010-junio-18 20:04:50

Donniedillon: inter 470 miliono kaj pli ol 1 biliono
laŭ mi temas pri miliardo, ne biliono.

Donniedillon (Montri la profilon) 2010-junio-18 20:13:34

sinjoro:
Donniedillon: inter 470 miliono kaj pli ol 1 biliono
laŭ mi temas pri miliardo, ne biliono.
Pardonu min. Vi pravas.

Belmiro (Montri la profilon) 2010-junio-18 21:02:38

En Esperanto ( Longa sistemo ):

Miliono = 1.000.000 = 6 nuloj

Miliardo = 1.000.000.000 = ( mil milionoj ) 9 nuloj

Biliono = 1.000.000.000.000 = 12 nuloj

En la angla - Usono ( mallonga sistemo )

Biliono = 1.000.000.000 = 9 nuloj

Bezonas bone atenti parolante pri blionoj, trilionoj, ktp.

黄鸡蛋 (Montri la profilon) 2010-junio-19 06:01:32

Belmiro:En Esperanto ( Longa sistemo ):

Miliono = 1.000.000 = 6 nuloj

Miliardo = 1.000.000.000 = ( mil milionoj ) 9 nuloj

Biliono = 1.000.000.000.000 = 12 nuloj

En la angla - Usono ( mallonga sistemo )

Biliono = 1.000.000.000 = 9 nuloj

Bezonas bone atenti parolante pri blionoj, trilionoj, ktp.
Tial ni havas "duiliono", "duiliardo" ktp por la numeroj super miliardo

(Kaj oni diras ke "mililiardo" estas la plej granda unuvorta numero...)

Espi (Montri la profilon) 2010-junio-30 17:28:12

Saluton!

-ilion estas sufikso por fari altajn nombrovortojn el baznombroj kun 6 nuloj.

1 x 6 nuloj = miliono = 1x10^6
2 x 6 nuloj = duiliono = 1x10^12
3 x 6 nuloj = triliono = 1x10^18
4 x 6 nuloj = kvariliono = 1x10^24
5 x 6 nuloj = kvintiliono = 1x10^30
k.t.p.

-iliardo estas sufikso por fari altajn nombrovortojn kun la mil-foja de baznombroj kun -iliono.

1000x miliono = miliardo = 1x10^9
1000x duiliono = duiliardo = 1x10^15
1000x triliono = triliardo = 1x10^21
1000x kvariliono = kvariliardo = 1x10^27
k.t.p.

Amike

Andybolg (Montri la profilon) 2010-julio-04 21:08:10

Mia denaska lingvo estas la norvega, kiun parolas ĉ. 5 milionoj da homoj.

patrik (Montri la profilon) 2010-julio-05 06:24:04

La tagaloga, mia denaska lingvo, havas ĉ. 49 milionoj da denaskaj parolantoj, kaj eble pli ol 50-60 milionoj da nedenaskaj parolantoj.

Reen al la supro