Al la enhavo

"Kristnaska Viro" en via lingvo

de sigkalis, 2009-decembro-21

Mesaĝoj: 31

Lingvo: Esperanto

Jes (Montri la profilon) 2009-decembro-23 11:54:21

En Hispana lingvo oni diras:

Papá Noel (signifante: Pacjo Noel) en Hispanio.

Sed en Sudamerikaj hispanoparolantaj landoj oni ofte dirus: Santa Claus.

Interese: "Noel" signifas nenio en hispana! rido.gif estas "traduktaĉo" el la franca vorto "Noël."

Tamen... en Hispanio malofte venas Kristnaskan Viron, do tradicia donaĉtago okazas je la 5ª Januaro. Ni estas donaĉataj de tri magiistaj reĝoj, (similkiel Kristinfano estis adorita de tri magiistaj sciistoj laŭ Biblio) rido.gif

maramanto (Montri la profilon) 2009-decembro-25 21:26:56

En Turka lingvo Noel Baba (pacjo noel)

Elisa Rosa Camillo (Montri la profilon) 2009-decembro-25 21:54:51

EN LA PORTUGALA LINGVO NI DIRAS
" PAPAI NOEL " ...(mia lando estas Brasil).

Frankouche (Montri la profilon) 2009-decembro-25 21:57:24

Père Noël
بابا نوال

jchthys (Montri la profilon) 2009-decembro-26 18:59:27

En la angla: "Santa Claus" aŭ simple "Santa".

Donniedillon (Montri la profilon) 2009-decembro-27 06:41:51

jchthys:En la angla: "Santa Claus" aŭ simple "Santa".
Lia pli malnova nomo en la angla estas "Father Christmas" (Paĉjo de Kristnasko?)

Leporino (Montri la profilon) 2009-decembro-27 17:26:01

En la sveda lingvo:

Jultomten

betoxx (Montri la profilon) 2009-decembro-29 03:28:07

en meksiko oni diras simple "santa" aŭ "santa claus" =)
sed kiel alia homo jam diris, hispane ankaŭ ekzistas "papa noel"

niko-tina (Montri la profilon) 2010-januaro-07 18:53:09

En mia plej ŝatata lingvo, oni diras "Avo Frosto" kaj tio signifas "Avo Frosto".

lango.gif

Estas interese, ke neniu antaŭ mi diris la esperantan nomon de tiu ĉi ulo.

Eddycgn (Montri la profilon) 2010-januaro-07 21:15:11

Ĉu vi scias ke la kristnaska viro havas virinon?
Ŝi estas la Befano (La Befana)....

Ŝi flugas per balailo, alvenas je la 5. Januaro, kaj ŝi alportas al infanoj malgrandajn donacojn en la ŝtrumpon kiun ili pendigas al kameno aŭ fenestro.

Reen al la supro