Al la enhavo

Frases célebres

de galvis, 2007-aprilo-16

Mesaĝoj: 32

Lingvo: Esperanto

mccambjd (Montri la profilon) 2007-aprilo-17 20:44:22

Terurĉjo:unue, la senco de la verbo "profiti" estas ricevi profiton, ne simple ion ricevi.
Krome, tiu ĉi verbo estas netransitiva;
Ho, terura kaj malica ulo, vidu en la ReVo: profiti estas ambaŭ netransitiva kaj transitiva KAJ ne specife rilatis al mono.

黄鸡蛋 (Montri la profilon) 2007-aprilo-18 03:04:37

mccambjd:
profiti estas ambaŭ netransitiva kaj transitiva
Ĉu estas ĉar oni uzas "both...and..." en la Angla, ke vi uzas "ambaŭ...kaj..."? Ĝenerale oni uzas "kaj...kaj...", ĉu ne?
Certe mi ne povas diri ke vi eraris. Bonvolu ne riprioĉu per tia vorto.

Mendacapote (Montri la profilon) 2007-aprilo-18 03:15:57

Laŭ mi li korekte uzis la vorton "ambaŭ". Eble li devis skribi: "profiti estas ambaŭ: transitiva kaj netransitiva" aŭ "profiti estas ambaŭ: kaj transitiva kaj netransitiva"

mccambjd (Montri la profilon) 2007-aprilo-18 05:08:18

黄鸡蛋:Ĉu estas ĉar oni uzas "both...and..." en la Angla, ke vi uzas "ambaŭ...kaj..."?
Jes, mia gepatra lingvo ŝajne rampis en mian skribaĵon...vi pravas.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-aprilo-18 11:34:40

LMMO, ĝuste devas esti skribite: la verbo "profiti" havas ambaŭ formojn - transitivan kaj netransitivan.

Mi havas mian malnovan opinion, sed iomete korektos la frazon: vi profitis de ĉiuj oportunecoj por apogi kaj instrui.

Ĉu mi fariĝis piliero aŭ fosto pro mia apogkapablo?

galvis (Montri la profilon) 2007-aprilo-18 15:19:23

---mccambjd kaj mielo petis tradukadon de hispana mesaĝo---

Saluton, saluton al ĉiuj. Mia temo traktas pri : Frazoj kiuj produktas en ni, specialan efekton. Dependas kelkfoje laŭ nia anima stato kiam ni legas aŭ aŭskultas ilin.
Oni povas trovi ilin en libroj, televidaj programoj, babiladoj,ktp. Ili estas ĉiaj, sed, ĝenerale, estas inspiremaj kaj instruemaj.
Jen ekzemplo :
¡Multaj aferoj estas pli gravaj ol havi monon! ... sed, ili estas tiom multekostaj!

---sennoma---

horsto (Montri la profilon) 2007-aprilo-18 15:22:17

Terurĉjo:
galvis:Saluton :
Tre bone, amiko Terurĉjo, vi profitas ĉiu oportuno por apogi kaj instrui.
----dankon---- sal.gif
Saluton, frato!
Mi skribus tiel: vi ricevis ĉiujn oportunecojn por apogi kaj instrui.
Sal!
Estas strange, mi simple skribus tiel: vi uzas ĉiujn ŝancojn por apogi kaj instrui.
Mi ne opinias ke vi povas uzi la vorton oportuneco, aŭ ĉu mi miskomprenis?

galvis (Montri la profilon) 2007-aprilo-18 15:37:08

Saluton :
Vi rajtas amiko horsto, la propra nacia lingvo influas sur nia maniero skribi.
-dankon-

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-aprilo-18 21:19:17

horsto:
Terurĉjo:
galvis:Saluton :
Tre bone, amiko Terurĉjo, vi profitas ĉiu oportuno por apogi kaj instrui.
----dankon---- sal.gif
Saluton, frato!
Mi skribus tiel: vi ricevis ĉiujn oportunecojn por apogi kaj instrui.
Sal!
Estas strange, mi simple skribus tiel: vi uzas ĉiujn ŝancojn por apogi kaj instrui.
Mi ne opinias ke vi povas uzi la vorton oportuneco, aŭ ĉu mi miskomprenis?
Kiom da citaĵoj! Mi ĝuas!

Verdire mi skribus: Vi havas ĉiujn eblojn por helpi kaj instrui.
Jes, nia gepatra lingvo influas, sed ni celu al bona esperanta stilo, klara kaj komprenebla.

mccambjd:
黄鸡蛋: Ĉu estas ĉar oni uzas "both...and..." en la Angla, ke vi uzas "ambaŭ...kaj..."?
Jes, mia gepatra lingvo ŝajne rampis en mian skribaĵon...vi pravas
Post longa kaj suferiga pripensado mi fine komprenis, kio ne plaĉis al mi en tiu frazo.
Necesas anstataŭ "ambaŭ" uzi "samtempe".
Tiuokaze ni vidas: profiti estas samtempe transitiva kaj netransitiva.
Ĉu estas pli kompreneble?

mccambjd (Montri la profilon) 2007-aprilo-19 02:26:32

Terurĉjo:Necesas anstataŭ "ambaŭ" uzi "samtempe".
Tiuokaze ni vidas: profiti estas samtempe transitiva kaj netransitiva.
Ĉu estas pli kompreneble?
Verŝajne. Tio estus via longa Esperanta sperto aŭ eble tio kio ruse sonas pli natura

En la kazo supre, oni angle pli forte preferas "both" ol "at the same time"...sed ni ne angle parolas!

Reen al la supro