본문으로

Landaj mallongigoj

글쓴이: mccambjd, 2007년 4월 25일

글: 9

언어: Esperanto

mccambjd (프로필 보기) 2007년 4월 25일 오전 4:45:25

La profilo de uzanto havas du literan mallongigon por indiki la loĝlando. Ĉu tiu ĉi mallongigo povas fari retligilon al la plena landnomo?

Mi ŝatas facile scii, kie uzanto loĝas kaj kelkaj da mallongigoj estas nekonataj...almenaŭ laŭ mi.

Jev (프로필 보기) 2007년 4월 25일 오전 11:36:39

mccambjd:La profilo de uzanto havas du literan mallongigon por indiki la loĝlando. Ĉu tiu ĉi mallongigo povas fari retligilon al la plena landnomo?
Mi jam pensis pri tio, sed ankoraŭ ne elpensis iun bonan solvon por tio. En kiu lingvo aperu plena landnomo? Mi kredas, ke estus tro da laboro por niaj tradukantoj, se necesus traduki ĉiujn landonomojn. Kaj se aperigi landonomojn nur en Esperanto, ĉu komencantoj ne plendos, ke ili ne komprenas? Mi daŭre cerbumu...

mccambjd (프로필 보기) 2007년 4월 25일 오후 2:47:39

Jev:Mi jam pensis pri tio, sed ankoraŭ ne elpensis iun bonan solvon por tio. En kiu lingvo aperu plena landnomo?
Estimata Jev, mi kredas ke la lingvo devas esti Esperanto, kompreneble! Kiel kaj kiam oni faros ĝin, tio estas via decido...

pace (프로필 보기) 2007년 4월 29일 오전 9:51:12

Oni povas tamen iom pli scii pri landoj en la fenestro kie staras la nomoj de tutaj lingvoj. La mallongigoj ankaŭ aperas inter parentezoj.

pace (프로필 보기) 2007년 4월 29일 오전 10:26:03

Tion kion mi diris koncernas nur la lingvoj. Sed la landoj ankaŭ oni povas trovi sub : Komunikado; uzantoj; serĉi; lando. rideto.gif

pace (프로필 보기) 2007년 4월 29일 오전 10:27:34

Tion kion mi diris koncernas nur la lingvoj. Sed la landojn ankaŭ oni povas trovi sub : Komunikado; uzantoj; serĉi; lando.

pace (프로필 보기) 2007년 4월 29일 오후 12:31:12

mccambjd:La profilo de uzanto havas du literan mallongigon por indiki la loĝlando. Ĉu tiu ĉi mallongigo povas fari retligilon al la plena landnomo?

Mi ŝatas facile scii, kie uzanto loĝas kaj kelkaj da mallongigoj estas nekonataj...almenaŭ laŭ mi.
sal.gif

Saluton,
Ĉu vi scias kio estas CH ?
Tio signifas en la franca : Confédération Helvétique
En E-o : Helveta (svisa) Konfedero
do, pli simple : Svislando
okulumo.gif
Amike
Pace

mccambjd (프로필 보기) 2007년 5월 1일 오전 6:19:42

pace:Ĉu vi scias kio estas CH ?
Tio signifas en la franca : Confédération Helvétique
Dankon! Mi ofte vidis "CH" kaj neniam sciis la deveno.
Sed la landojn ankaŭ oni povas trovi sub : Komunikado; uzantoj; serĉi; lando.
Tio estas tro multe laboro! Mi estas mallaborema!

Kwekubo (프로필 보기) 2007년 5월 2일 오후 3:26:56

Jev:Mi kredas, ke estus tro da laboro por niaj tradukantoj, se necesus traduki ĉiujn landonomojn. Kaj se aperigi landonomojn nur en Esperanto, ĉu komencantoj ne plendos, ke ili ne komprenas? Mi daŭre cerbumu...
Certe estus multe da nomoj tradukendaj, sed por la plejmulto da lingvoj (inkluzive de preskaŭ ĉiuj la nunaj lingvo-versioj de lernu!) eblas trovi plenajn listojn de landonomoj en Interreto kaj simple transkopii ilin. Eblas, ke novaj uzantoj konfuziĝas pro falsaj amikoj. Nacilingvaj nomoj certe ne nepras, sed ili dezirendus miaopinie.

다시 위로