Mesaĝoj: 11
Lingvo: Esperanto
IREN (Montri la profilon) 2011-marto-06 05:06:54
En la franca ne ekzistas duonpatr(in)o.
Terurĉjo (Montri la profilon) 2011-marto-06 06:33:44
ne?
IREN (Montri la profilon) 2011-marto-06 07:23:33
Kaj ne ekzistas unu vorto por edzo de patrino eĉ ne por patraĉo.
Mia "beau-père" estas "bopatro" la patro de mia edzo.
Por duonfrato oni diras "demi-frère" sed por duonpatro ne ekzistas "demi-père".
Terurĉjo (Montri la profilon) 2011-marto-06 08:10:05
Antaŭe, kiam plej ofte homoj loĝis en grandegaj familioj, tre grave necesis sufiĉe precize nomi parencojn.
Do, se bone serĉadi en vortaroj, oni nepre trovos tiajn vortojn.
Ekzemple, dum la mezepokaj jarcentoj en la rusa lingvo ekzistis apartaj vortoj por onklo-frato de patro (стрый) kaj onklo-frato de patrino (вуй).
Ruse oni ne povas diri: Mi venkos.
antoniomoya (Montri la profilon) 2011-marto-06 08:27:31
"padrasto" (duonpatro) kaj "madrasta" (duonpatrino).
Sed estas vere ke, niaepoke, tiuj nomoj ne plu estas uzitaj. Oni diras anstataŭe "la parulino/parulo (aŭ la edzino/edzo) de mia patro/patrino".
Amike el Hispanalando.
IREN (Montri la profilon) 2011-marto-07 01:43:55
Terurĉjo:Ruse oni ne povas diri: Mi venkos.Ĉu vi povas diri: morgaŭ mi venkas (aŭ estas venkanta)?
Ankaŭ mi eĉ ne scias kiel oni diras nun mi venkas en la franca.
Terurĉjo (Montri la profilon) 2011-marto-07 04:18:37
ne ekzistas konkrete menciita formo.
jes, mi povas diri: mi estos venkinta, mi faros, atingos, ricevos, akiros ktp venkon.
danielcg (Montri la profilon) 2011-marto-07 22:58:52
Esperanto ne estas escepto, kvankam ĝia genia vortfarada sistemo igas tiun neceson malpli granda ol en naciaj lingvoj.
Krom Esperanto, mi parolas la hispanan kaj la anglan. En ambaŭ lingvoj ekzistas vortoj signifantaj "duonpatr(in)o", respektive "padrastro/madrastra" kaj "stepfather/stepmother".
Via,
Daniel
IREN:Ĉu vi opinias ke mankas vortoj en via lingvo?
En la franca ne ekzistas duonpatr(in)o.
jchthys (Montri la profilon) 2011-marto-08 19:55:10
IREN (Montri la profilon) 2011-marto-09 04:24:19
jchthys:por "malgenuo" kaj "malkubuto"France oni diras "la kavo de genuo aŭ de kubuto"; ankaŭ ni ne havas unu vorton.