본문으로

Ĉu knabino estas virino?

글쓴이: Karedio, 2007년 6월 13일

글: 9

언어: Esperanto

Karedio (프로필 보기) 2007년 6월 13일 오후 4:44:45

Mi trovis ĉe Bildo 1.8 en Bildoj kaj Demandoj:

"Tio estas homo kaj tio estas virino kaj tio estas knabino."
La bildo montras knabino.
Mi ĉiam pensis ke virino estas plenkreskulino.

vidas vandenis (프로필 보기) 2007년 6월 13일 오후 7:15:45

Ĉu knabo estas viro?

Terurĉjo (프로필 보기) 2007년 6월 13일 오후 11:24:20

Mi ne dubas, ke knabino estas vera virino, nur malgranda, sed kutime oni parolas "virino", dirante pri plenkreskulinoj. En mia gepatra lingvo, la rusa, la afero estas sama.
Dankon.

white knight (프로필 보기) 2007년 6월 14일 오전 8:51:07

vidas vandenis:Ĉu knabo estas viro?
Ne, knabo estas infano aŭ junulo.

Kiam li estos plenkreska, li estos viro.

Mielo (프로필 보기) 2007년 6월 14일 오전 10:11:20

white knight:
vidas vandenis:Ĉu knabo estas viro?
Ne, knabo estas infano aŭ junulo.

Kiam li estos plenkreska, li estos viro.
Laŭ mi ankaŭ la knabo estas viro, li estas juna viro, ĉu ne ?
Mi komprenas, ke la Esperanto faras diferencon pro gramatiko. La demando ne parolas pri tio, ke la knabo estas viro biologe aŭ ne.
Ankaŭ en hungare la knabo estas "fiú" la viro estas "férfi".

white knight (프로필 보기) 2007년 6월 14일 오전 11:44:03

Tio estas vere interesa. Eble vi pravas, Mielo.

Germane, knabo estas ĝis 14 jaroj, junulo ĝis 18 jaroj, poste li estas viro.

Ĉu oni povas diri "vira infano"? Ĉu ekzistas vorto "infanino" ?

Kia diros faka spertulo?

Mielo (프로필 보기) 2007년 6월 14일 오후 12:17:26

white knight:Tio estas vere interesa. Eble vi pravas, Mielo.

Germane, knabo estas ĝis 14 jaroj, junulo ĝis 18 jaroj, poste li estas viro.

Ĉu oni povas diri "vira infano"? Ĉu ekzistas vorto "infanino" ?

Kia diros faka spertulo?
La vira infano estas la knabo.
Sed mi ne estas fakulo. rido.gif

amigueo (프로필 보기) 2021년 10월 19일 오전 6:37:45

"plenkreskulo" ne havas afikson!

Globasao uzas "usxi".

Mi proponas "udo" (ido).
Nome:
homido, homudo, homino, homicxo
homudino estas...?
homudicxo estas...?

Kritikoj?

amigueo (프로필 보기) 2021년 10월 19일 오전 6:44:04

Sociolingviko!
《Germane, knabo estas ĝis 14 jaroj, junulo ĝis 18 jaroj, poste li estas viro.》
Lingvosocia strukturo de agxoj. Cxu internacia lingvo montras konkretan socian strukturon per sia vortaro?

다시 위로