Al la enhavo

Valentin Melnikov ŝercas

de Terurĉjo, 2007-junio-23

Mesaĝoj: 7

Lingvo: Esperanto

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-junio-23 08:40:58

Valentin Melnikov
Kial alkoholo estas pli bona ol Esperanto?

Vi ne bezonas parkerigi multajn vortojn – ĉio estas skribita sur la botelo.
Vi povas uzi ĝin ankaŭ sen kunparolanto(j).
Vi ne bezonas pagi kotizon al la landa asocio.
Parolante, vi povas ne uzi akuzativon.
Ne ekzistas problemo pri ĉapelitaj literoj.
Ne necesas longe klarigi al najbaroj la esencon de via hobio.
Vi multe pli facile trovos samideanojn.
Por trovi bonan kompanion, vi ne devas veturi al alia mondoparto. Kluboj troviĝas ĉe ajna stratangulo, kongreson eblas okazigi ajnamomente.
Plezuro aperas tuj, sed ne post kelkmonata prepariĝo.
Plejverŝajne vi ne restos eterna komencanto, sed konstante progresos kaj neniam kabeos.
Vi ne bezonas zorgi pri identigilo: verdan stelon necesas aĉeti kaj ĝi povas perdiĝi, sed la ruĝa nazo ĉiam estos kun vi.
Eĉ kesto da brando kostas malpli ol PIV.
Ne necesas esti kapabla esprimi ĉion, nek eĉ esprimi ion kulture originalan kaj internacie valoran. Plie, vi fajfas pri ĉiuj manifestoj.
La Fina Venko jam okazis!

Sxak (Montri la profilon) 2007-julio-02 16:07:54

la sama aŭtoro:
Ebriul', ne hontu
ke la naz' aŭroras
ĝi kun nia flago
bele samkoloras

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-septembro-18 23:01:53

Mi neniakaze konsilas viziti tiun ĉi paĝaron.

rosto (Montri la profilon) 2007-novembro-14 12:18:28

Mi pensas ke ebrieco tute ne estas senkotiza, sed ebriulo perdas lian monon, ĉi tio ne estas humuro, sed malĝoja vero

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-novembro-14 19:32:37

rosto:Mi pensas ke ebrieco tute ne estas senkotiza
Nur se vi apartenas al iu klubo de vin-ŝatantoj.
rosto:ebriulo perdas lian monon, ĉi tio ne estas humuro, sed malĝoja vero
BV klarigi, kies monon perdas ebriulo?
Malvane (ĉu la vorto ekzistas?) la rusa proverbo diras: En ĉi-afero sen duono da litro...

Kaj ne riproĉu min, ĉar mi entute ne drinkas, sed humuron mi ŝategas, egale mi malŝategas ebriemajn personojn.

rosto (Montri la profilon) 2007-novembro-15 03:17:51

Nu, mi volis diri "sian monon", ne estu litermanĝulo. Eble ankaŭ li malŝparas lian, ŝian kaj ilian monon.
Lupo renkontas Leporo. Lupo iras piede, Leporo rajdas sur motociklo. Lupo demandas: "Kiel vi aĉetis motociklon?" "Mi ne ebriis, jen, aĉetis." Sekvantan jaron ili renkontas ree. Leporo rajdas sur motociklo, sed Lupo rajdas sur aŭto. Leporo demandas: "Kiel vi aĉetis aŭton?" "Mi vendis vaka botelojn, jen aĉetis"
Kie nuntempe tiaj boteloj?

rosto (Montri la profilon) 2007-novembro-18 12:46:01

Terurĉjo:Mi neniakaze konsilas viziti tiun ĉi paĝaron.
Nu, vi... senpardonu eĉ kiel do!

Reen al la supro