Al la enhavo

Ĉu vi pensas pri via morto?

de IvanCvetoči, 2007-julio-02

Mesaĝoj: 105

Lingvo: Esperanto

IvanCvetoči (Montri la profilon) 2009-marto-04 19:03:41

Lumturisto:Mi estas sinmortigema ...
Ĉu vi povas diri plu pri tio?

vedev (Montri la profilon) 2009-marto-04 23:22:01

IvanCvetoči:

Ču vi povas konscie kaj laŭvole forlasi vian korpon?

Kaj se jes - ĉu tiu estus certa pruvo pri la postmorta vivo?
Ne - ĉar ĉio havas ĝian tempon - tempon por vivi kaj tempon por morti. Nun mi havas tempo por vivo.

Vivo estas tigo, amo estas frukto, morto estas rikoltado.

Nun vinbero estas malmatura. Extra korporo nun ne bona vetero por ĝi - antaŭ definanta tempo.

Kaj mi komprenas, kial vi ne povas ripeti via travivaĵojn.

" kiu plantas vinberĝardenon, kaj ne manĝas ĝian frukton? " (Biblio,1 Korintanoj
,9.7)

Lumturisto (Montri la profilon) 2009-marto-05 09:31:34

Pri la korpforlaso ("astral projection") kiel pruvo de vivo post la morto, fama aŭtoro Sylvain Muldoon estas nekredema. La arĝentaŝnuro povas rompi kaj estas la morto. Tamen multaj korpforlasistoj elhavas tian efekton el tia travivaĵo.

IvanCvetoči:
Lumturisto:Mi estas sinmortigema ...
Ĉu vi povas diri plu pri tio?
El mia amata filmo "Leaving Las Vegas":
-Kial vi volas mortigi vin?
-Kial mi volas mortigi min? Tio estas kion vi vere volas demandi al mi?
-Jes
-Mi ne memoras, mi simple scias ke mi volas.

Kiam oni vere estas mortanta, paroli pri tio estas teda kaj sencela.
Ĝi estis ankaŭ forta kaj mallonga maniero de respondi al la demando de la temfadeno rideto.gif, evidente, "jes, ofte".

Senegaùlo (Montri la profilon) 2009-marto-08 05:32:13

Stulte estas pensadi pri tiam, kiam oni ne plu pensas.
La morto estas verkaj'xo de la vivo.
Vivu eterne, vivu infer(n)e !

IvanCvetoči (Montri la profilon) 2009-marto-10 22:14:00

Senegaùlo:Stulte estas pensadi pri tiam, kiam oni ne plu pensas.
La morto estas verkaĵo de la vivo.
Vivu eterne, vivu infer(n)e !
Tio aspektas al mi kiel la taktiko de strutoj: en danĝero ili enŝovas la kapon en sablon.

Ne estas stulte pensi pri io ajn.

Eĉ pli - limigita pensado ne estas vera pensado.

Estas eble vivi kaj ne pensi - sed ĉu estas eble vere esti homo kaj ne pensi?

Reen al la supro