본문으로

KI-demandoj

KI-demandoj estas farataj per tabelvortoj je KI. Demanda KI-vorto reprezentas informon, kiun oni serĉas.

La KI-vorto normale staras komence de la demanda frazo:

  • Kion vi volas?Mi volas manĝon! - Kion vi volas? — Mi volas manĝon!
  • Kian manĝon vi deziras?Mi deziras malmultekostan manĝon! - Kian manĝon vi deziras? — Mi deziras malmultekostan manĝon!
  • Kiel vi fartas?Mi fartas bone! - Kiel vi fartas? — Mi fartas bone!
  • Kiom da pomoj vi havas?Mi havas du kilogramojn da pomoj! - Kiom da pomoj vi havas? — Mi havas du kilogramojn da pomoj!
  • Kies estas tiu aŭto?Ĝi apartenas al Anno! Ĝi estas de Anno! Ĝi estas ŝia! - Kies estas tiu aŭto? — Ĝi apartenas al Anno! Ĝi estas de Anno! Ĝi estas ŝia!
  • Kiam do?Morgaŭ! - Kiam do? — Morgaŭ!

Oni uzas KI-vortojn ankaŭ en demandaj subfrazoj: Ŝi demandis, kion mi volas.

Ĉu-demandoj

Ĉu-demandoj estas farataj per la demandvorto ĉu. Ĉu-demando serĉas konfirmon pri la ĝusteco de la tuta frazo. La respondo estas normale jesne.

Ĉu staras normale komence de la demanda frazo:

  • Ĉu vi komprenas min?Jes, mi komprenas vin! Ne, mi ne komprenas vin! - Ĉu vi komprenas min? — Jes, mi komprenas vin! Ne, mi ne komprenas vin!
  • Ĉu vi estas Kanadano?Jes, mi estas Kanadano! Ne, mi ne estas Kanadano! - Ĉu vi estas Kanadano? — Jes, mi estas Kanadano! Ne, mi ne estas Kanadano!
  • Ĉu li?Jes, li! - Ĉu li? — Jes, li!
  • Ĉu ĝi estas taŭga?Jes, (ĝi) estas! - Ĉu ĝi estas taŭga? — Jes, (ĝi) estas!

Ĉu-demando povas ankaŭ esti alternativdemando. Tiam la respondo normale estas elekto inter la diversaj alternativoj:

  • Ĉu vi volas kafon aŭ teon?Mi volas kafon! Mi volas teon! Mi volas nek kafon, nek teon! Mi volas kaj kafon, kaj teon! - Ĉu vi volas kafon aŭ teon? — Mi volas kafon! Mi volas teon! Mi volas nek kafon, nek teon! Mi volas kaj kafon, kaj teon!
  • Ĉu li aŭ ŝi?Ŝi! Li! Iu ajn el ili! Neniu el ili! Ambaŭ! - Ĉu li aŭ ŝi? — Ŝi! Li! Iu ajn el ili! Neniu el ili! Ambaŭ!

Respondvortoj

Por respondi al ĉu-demandoj oni povas simple eldiri frazon (plenan aŭ mallongigitan), kiu donas respondon al la demando:

  • Ĉu vi amas min? — Mi amas vin! - Ĉu vi amas min? — Mi amas vin!
  • Kaj ĉu vi longe lernis? — Ho, mi lernis ne malpli ol tri jarojn. - Kaj ĉu vi longe lernis? — Ho, mi lernis ne malpli ol tri jarojn.

Sed normale oni uzas la respondvortojn jes kaj ne. Tia respondvorto estas kiel tuta frazo per si mem. Ofte oni tamen post la respondvorto aldonas tutan respondan frazon aŭ parton de tia frazo por plia klareco.

Jes

La respondvorto jes donas pozitivan respondon:

  • — Ĉu vi volas kafon? — Jes! (= Mi volas kafon.) - — Ĉu vi volas kafon? — Jes! (= Mi volas kafon.)
  • — Ĉu vi ion deziras? — Jes! (= Mi ion deziras.) - — Ĉu vi ion deziras? — Jes! (= Mi ion deziras.)
  • Ĉu la Universala Kongreso estos en Eŭropo ĉi-jare? — Mi pensas, ke jes! = Mi pensas, ke ĝi ja estos en Eŭropo ĉi-jare! - Ĉu la Universala Kongreso estos en Eŭropo ĉi-jare? — Mi pensas, ke jes! = Mi pensas, ke ĝi ja estos en Eŭropo ĉi-jare!

    La respondvorto jes anstataŭas la tutan respondan subfrazon (krom la enkonduka ke).

Oni ne uzu jes ene de frazo por emfazi la verecon de io. Por tio oni uzu la vorteton ja. Ne diru: Tiu ĉi suko ne estas dolĉa, dum tiu alia jes estas. Diru: Tiu ĉi suko ne estas dolĉa, dum tiu alia ja estas.

Ne

La respondvorto ne donas negativan respondon:

  • — Ĉu vi volas kafon? — Ne! (= Mi ne volas kafon.) - — Ĉu vi volas kafon? — Ne! (= Mi ne volas kafon.)
  • — Ĉu vi ion deziras? — Ne! (= Mi nenion deziras.) - — Ĉu vi ion deziras? — Ne! (= Mi nenion deziras.)
  • Ĉu li estas blondulo aŭ brunulo? — Ne, pli kaŝtanhara. = Li estas nek blondulo nek brunulo, li estas pli kaŝtanhara. - Ĉu li estas blondulo aŭ brunulo? — Ne, pli kaŝtanhara. = Li estas nek blondulo nek brunulo, li estas pli kaŝtanhara.
  • Ha, ĉu efektive la malgranda Kay mortis? La rozoj estis sub la tero, kaj ili diras, ke ne! = ...ili diras, ke li ne mortis. - Ha, ĉu efektive la malgranda Kay mortis? La rozoj estis sub la tero, kaj ili diras, ke ne! = ...ili diras, ke li ne mortis.

Oni atentu pri la diferenco inter ne kiel nea vorto ene de frazo, kaj ne kiel respondvorto:

  • Ne venu ĉi tien! = Mi volas, ke vi ne venu ĉi tien. - Ne venu ĉi tien! = Mi volas, ke vi ne venu ĉi tien.

    Ne neas la predikaton.

  • Ne, venu ĉi tien! = Ne! Mi ja volas, ke vi venu ĉi tien. - Ne, venu ĉi tien! = Ne! Mi ja volas, ke vi venu ĉi tien.

    Ne estas respondvorto, kaj rolas pli-malpli kiel tuta frazo per si mem.

Se tuj post responda ne sekvas frazo, kiu komenciĝas per verbo, oni devas elparoli kun klara paŭzo post ne por eviti miskomprenon.

Jes kaj ne ĉe neaj demandoj

Ekzistas du manieroj uzi respondvortojn ĉe negativaj demandoj. Unu sistemo estas pli ofta en okcidentaj lingvoj, la alia sistemo estas pli ofta en orientaj lingvoj. Tial oni povas paroli pri okcidenta kaj orienta uzado, sed fakte en multaj landoj kaj lingvoj ambaŭ sistemoj ekzistas paralele. Ankaŭ en Esperanto ambaŭ sistemoj estas hejmaj. Zamenhof pli ofte uzis jes kaj ne laŭ la okcidenta sistemo, sed li ankaŭ plurfoje uzis la orientan sistemon.

Okcidenta sistemo

En la okcidenta sistemo jes reprezentas pozitivan respondfrazon, kaj ne reprezentas negativan respondfrazon. Negativa respondfrazo estas frazo kun nea vorto (ne aŭ NENI-vorto) en la ĉeffraza parto. En la okcidenta sistemo la signifo de respondvorto estas sendependa de la formo de la demando. Se la demando estas nea, oni respondas per la sama respondvorto, kiun oni uzus, se la demando estus sen nea vorto. Gravas nur la formo de tiu respondfrazo, kiun la respondvorto reprezentas:

  • Ĉu vi volas kafon? - Ĉu vi volas kafon?(pozitiva demando)
    • Jes! (= Mi volas kafon.) - — Jes! (= Mi volas kafon.)
    • Ne! (= Mi ne volas kafon.) - — Ne! (= Mi ne volas kafon.)
  • Ĉu vi ne volas kafon? - Ĉu vi ne volas kafon?(negativa demando)
    • Jes! (= Mi volas kafon.) - — Jes! (= Mi volas kafon.)
    • Ne! (= Mi ne volas kafon.) - — Ne! (= Mi ne volas kafon.)
  • Ĉu vi nenion deziras? - Ĉu vi nenion deziras?
    • Jes! (= Mi ja deziras ion.) - — Jes! (= Mi ja deziras ion.)
    • Ne! (= Mi deziras nenion.) - — Ne! (= Mi deziras nenion.)

Por respondi (laŭ la okcidenta sistemo) jese al nea demando, oni povas ankaŭ uzi la emfazan respondon Jes ja! = Jes, tiel ja estas! (aŭ simile): Ĉu vi ne volas trinki la malvarman kafon? — Jes ja! (= Jes, mi ja volas trinki ĝin.) Kelkaj uzas tamen anstataŭ jes ja.

Orienta sistemo

En la orienta sistemo jes konfirmas ekzakte tion, kion la demando enhavas, kaj ne malkonfirmas la tutan demandofrazon. En tiu sistemo jes kaj ne interŝanĝas rolojn ĉe neaj demandoj:

  • Ĉu vi volas kafon? - Ĉu vi volas kafon?(pozitiva demando)
    • Jes! (= Mi volas kafon.) - — Jes! (= Mi volas kafon.)
    • Ne! (= Mi ne volas kafon.) - — Ne! (= Mi ne volas kafon.)
  • Ĉu vi ne volas kafon? - Ĉu vi ne volas kafon?(negativa demando)
    • Jes! (= Mi ne volas kafon.) - — Jes! (= Mi ne volas kafon.)
    • Ne! (= Mi ja volas kafon.) - — Ne! (= Mi ja volas kafon.)
  • Ĉu vi nenion deziras? - Ĉu vi nenion deziras?
    • Jes, mi nenion deziras. - — Jes, mi nenion deziras.
    • Ne, mi ja deziras ion. - — Ne, mi ja deziras ion.

Du logikoj

Ambaŭ sistemoj respondi al neaj demandoj, estas logikaj, sed en malsamaj manieroj. Estus bone, se nur unu sistemo ekzistus en Esperanto. Principe oni povas rekomendi la okcidentan sistemon, ĉar ĝi estas ĝis nun la pli ofte uzata, kaj klare la pli ofta ĉe Zamenhof. Sed ŝajnas, ke ne estas eble atingi tute unuecan uzon de unu sola sistemo. Ambaŭ uzoj estas hejmaj en la lingvo. Oni tial estu singarda pri respondado al negativaj demandoj. Oni prefere aldonu klaran respondfrazon por ne riski miskomprenon.

다시 위로