본문으로

본디낱말 po는 수량의 분배를 나타냅니다. 이것은 전치사로 분류되지만 많은 사람들이 부사처럼 씁니다.

po는 수나 수량과 관련될 때만 뜻이 있습니다. 그러니 po 뒤에는 언제나 수나 다른 수량 표현이 와야 합니다: po kvin 다섯씩, po dek 열씩, po dudek mil 2만씩, po multe 많이씩, po kiom 얼마씩, po miliono 백만씩, po duono 반씩, po iom 조금씩, po pluraj 여럿씩, po paro 짝지어, po egalaj partoj 같은 부분씩 등. 때로는 수량을 생략합니다: po pomo = po unu pomo 사과 하나씩, po tutaj boteloj = po pluraj tutaj boteloj 여러 병째로.

po는 무엇을 여러 사람, 여러 것, 여러 곳 등에 나누어 주는 몫을 가리킵니다. 그 여럿 가운데 각자에게 한 몫이 갑니다. 수량이나 수를 모두 알려면 po-수량에 어떤 수를 곱하면 됩니다. 곱하는 수는 문맥에 따릅니다:

  • Por miaj kvar infanoj mi aĉetis dek du pomojn, kaj al ĉiu el la infanoj mi donis po tri pomoj. - 아이 넷 몫으로 사과를 12개 사서 아이들에게 3개씩 나누어 주었다.

    사과 셋 곱하기 넷은 사과 열둘. 셈이 나타내는 것은 사과 개수이지 아이들 수가 아닙니다. 사과 셋에 아이 수를 곱한 것은 사과 12개이지, 아이 12명이 아닙니다. 이와 같은 셈이 나타내는 것은 언제나 po-표현이 가리키는 것과 관련이 있습니다.

  • Tie estis viro tre altkreska, kiu havis sur la manoj kaj sur la piedoj po ses fingroj, sume dudek kvar. - 거기에 손가락과 발가락을 여섯씩 모두 스물 넷 가진 키가 아주 큰 남자가 있었습니다.

    손/발가락 6 곱하기 4 (두 손 + 두 발) = 손/발가락 24.

  • Tiu ĉi libro havas sesdek paĝojn; tial, se mi legos en ĉiu tago po dek kvin paĝoj, mi finos la tutan libron en kvar tagoj. - 이 책은 60쪽입니다; 그러니, 날마다 15쪽씩 읽으면 4일만에 책 읽기를 모두 마칠 것입니다.

    15쪽 곱하기 4 = 60쪽.

  • Ŝi ricevis lecionojn po dek eŭroj por horo. - 그 여자는 한 시간에 10유로씩 내고 수업을 받았습니다.

    수업이 이를테면 4시간이면 비용은 10유로 곱하기 4 = 40유로입니다.

  • Dume la gastoj trinkis po glaseto da vino. - 그동안 손님들은 포도주를 작은 유리잔 하나씩 마셨다.

    여기서는 unu가 생략되었습니다: ...po unu glaseto... 손님이 10명이었으면 작은 유리잔도 모두 10개였습니다.

  • Mi fumadis cigaredojn po dudek kvin rubloj por cento. - 나는 담배를 100개에 25루블씩 주고 피웠다.

    그 담배 100개 값은 25루블입니다. 그러니, 그 담배 500개는 25루블 곱하기 5 = 125루블입니다.

  • El ĉiuj vivaĵoj, el ĉiu karno, enkonduku po unu paro el ĉiuj en la arkeon, ke ili restu vivaj kun vi. - El ĉiuj vivaĵoj, el ĉiu karno, enkonduku po unu paro el ĉiuj en la arkeon, ke ili restu vivaj kun vi.

    Se estus ekz. 1000 bestospecoj, estus 2 bestoj (1 paro) oble 1000 = 2000 bestoj (1000 paroj).

  • La urbestro aranĝas grandajn tagmanĝojn, kie la vino estas trinkata po tutaj boteloj. = ...po pluraj tutaj boteloj. - La urbestro aranĝas grandajn tagmanĝojn, kie la vino estas trinkata po tutaj boteloj. = ...po pluraj tutaj boteloj.

    En ĉiu tagmanĝo oni trinkas plurajn tutajn botelojn.

En la ĉi-antaŭaj ekzemploj po estas uzata kiel prepozicio. En la klarigoj pri nuanciloj de nombroj aperas ekzemploj de po uzata adverbece.

Erara uzo de po

Ofte oni metas po antaŭ la malĝusta esprimo. Jen tipa ekzemplo:

  • Tiu ĉi ŝtofo kostas dek dolarojn po metro.
    La parolanto intencis diri, ke ĉiu metro de la ŝtofo kostas dek dolarojn, sed tio estas malĝusta. Po devas ĉi tie rilati al subkomprenata unupo unu metro. La kalkulo do fariĝas: 1 metro oble 10 (la nombro de dolaroj) = 10 metroj. En la frazo po aperas antaŭ la esprimo (unu) metro. La rezulto de la kalkulo estas do dek metroj, ne dek dolaroj. Tiuj dek metroj da ŝtofo kostas sume dek dolarojn. Tio signifas, ke ĉiu metro kostas unu dolaron. Tio kredeble ne estis la intencita senco.

Ĝusta frazo estas:

  • Tiu ĉi ŝtofo kostas po dek dolarojn por metro. - Tiu ĉi ŝtofo kostas po dek dolarojn por metro.

    Se estas ekz. 5 metroj, la kalkulo fariĝas: 10 dolaroj oble 5 = 50 dolaroj. Nun la rezulto montras dolarojn, ĉar po staras antaŭ la esprimo dek dolaroj.

Multaj lingvoj uzas en ĉi tiaj frazoj nur unu vorton por esprimi distribuon. Tiu vorto staras antaŭ metro. Oni konfuzas po kun tiaj vortoj, kiuj havas tute alian signifon ol po. En Esperanto oni esprimas tiajn ĉi aferojn per du vortoj, po kaj unu alia. La alia vorto estas ofte por, sed depende de la kunteksto ankaŭ aliaj prepozicioj (aŭ adverba formo) povas esti uzataj. En la ĉi-antaŭa ekzemplo eblas ekz. laŭ metrometre.

Notu ankaŭ la diferencon inter la jenaj frazoj:

  • La aŭto veturis po dek kilometrojn en kvin horoj. - La aŭto veturis po dek kilometrojn en kvin horoj.

    La aŭto veturis sume 5 horojn, kaj ĝi veturis sume 50 kilometrojn. (10 kilometroj oble 5 = 50 kilometroj.)

  • La aŭto veturis dek kilometrojn en po kvin horoj. - La aŭto veturis dek kilometrojn en po kvin horoj.

    La aŭto veturis sume 10 kilometrojn, kaj tio daŭris sume 50 horojn. (5 horoj oble 10 = 50 horoj.)

Formuloj kun frakcistreko

Formulo Elparolo
20$/kg po dudek dolaroj por kilogramo
120 km/h po cent dudek kilometroj en/por horo
2 MN/m² po du meganeŭtonoj sur/por kvadratmetro

Ofte oni ankaŭ povas uzi po kune kun adverbo: po 120 kilometroj hore.

Iafoje oni povas forlasi po en tiaj ĉi esprimoj, eventuale aldonante ĉiu, ekz.: cent dudek kilometroj por/en (ĉiu) horo, dudek dolaroj por (ĉiu) kilogramo, du meganeŭtonoj por/sur (ĉiu) kvadratmetro.

다시 위로