Al la enhavo

Pri hipotezaj sxangxoj en esperanto

de troyshadow, 2013-januaro-22

Mesaĝoj: 114

Lingvo: Esperanto

Metsis (Montri la profilon) 2019-majo-23 06:41:42

Jes, "iri" ne havas direkton.

Mi partoprenas kurson de ĉina sana gimnastiko, kaj min distras, kiam la instruisto diras, ke oni movu la manojn "en malsama takto". Kion ri celas, estas, ke oni movu la unuan manon kontraŭsune kaj la alian laŭsune sed en la sama takto!! Aaargh!!

Vivuesperanto (Montri la profilon) 2019-majo-27 12:44:56

troyshadow:
Tempodivalse:Al mi (denaska parolanto de l' angla kaj la rusa) ne stariĝis multe da problemoj kiam mi estis lernanta. Mi scias ke multaj komencantoj plendas pri la akuzativo kaj adjektiva akordo, sed ili estis tre naturaj por mi ĉar en la rusa oni jam havas ĉion ĉi. Fakte mi eĉ bedaŭretas ke ne ekzistas pli da kazoj ...

Unu strangaĵo, tamen, estas la distingo inter "de" kaj "da". Tio estas la ununura parteto kiu min ankoraŭ iom ĝenas. Eĉ nune mi iafoje hezitas decidante, kiun diri. De kia lingvo precize Zamenhof la duan vorton akiris? Angle ekzistas nur unu vorto, "of", senkonsidere ĉu apartenas al posedeco aŭ kvanto; kaj laŭ mia sperto, la distingo ankaŭ mankas ĉe lingvoj romancaj.
Mi legis,ke la 'da' estis pruntoprenita el la Ido pro neceso de romanlidlingvanoj d'esprimi distingo inter posedado kaj mezuradeco de kvanto de nekalkuleblajxoj,kiun en la rusa estas esprimata per kazoj
"Da" estas tute Esperanta vorto ĉar ĝi estas eĉ en Universala Vortaro.

Metsis (Montri la profilon) 2019-majo-29 08:25:53

Mi legis,ke la 'da' estis pruntoprenita el la Ido…
Kiel jam Vivuesperanto kaj Thyrolf konstatis, "da" estas esperanta vorto, sed Ido rilatas tiel, ke la Esperanta "de" havas tro multajn sencojn kaj oni decidis korekti tiun aferon en Ido. Anstataŭ "da" kaj "de" en E-o oni havas en Ido "da", "de" kaj "di".

Reen al la supro