Al la enhavo

Pri hipotezaj sxangxoj en esperanto

de troyshadow, 2013-januaro-22

Mesaĝoj: 114

Lingvo: Esperanto

amigueo (Montri la profilon) 2014-oktobro-10 09:24:53

mi faris ke li kantu kanzonon
mi faris lin kanti kanzonon
mi kantigis kanzonon igaŭ/igal li

ĉevino (Montri la profilon) 2014-oktobro-10 13:13:55

Laŭ mia koncepto, eventualaj ŝanĝoj en esperanto devus igi la lingvon pli simpla kaj klara...

Terurĉjo (Montri la profilon) 2014-oktobro-11 08:25:21

novica tagolibro

unu tago
mi comenci lerni esperanto hura-a-a-a

du tago
li esti perfecta and belasona lingue

la tria tago
mi skribi verso
vivu nia esperant'
ni ĉiu estas via geamant'

tago kvara
damna akkuzativo

tago la kvina
literoj kun ĉapeloj esti nia ĝenerala problemo ankaŭ
sen ĉapelojn fiinnavenko estas situas apud horizonto
mi scii kiel boniĝi esperanto

amigueo (Montri la profilon) 2014-oktobro-24 13:17:43

"eo plifacilu" (ETESPERANTO)
tio estas, ekz, ke komencanto komprenatu jam malĝis unuesma tago. tio fortigus gean venksenton kaj deziron "avanci per komuniko anstataŭ lerno". io iel simila al TOKIPONAO, sed organisme ĝustgramatika en esperanto.
tio estas, kio? komencanto konas kelkajn radikojn, per ĉu studo, ĉu koincido kun konataj lingvoj. ge povas senatende produkti ĝustgramatikajn frazojn en "esperanto". kiel? "esperanto" posedas "komencantnivelon aŭ poemnivelon aŭ bebnivelon", kie gramatiko eĉ plimalpezas.
ekz,
la blanka bovo manĝas rapide --> blank bov manĝ rapid

per tiu sistemo, komencanti povi komuniki pli rapidi, kaj plenparolanti povi gvidi perkomuniki komencanti ĝis pleni "lerni" lingvi.

amigueo (Montri la profilon) 2014-oktobro-24 18:05:56

http://eo.lernu.net/komunikado/forumo/temo.php?t=1...

mi volus proponin kelken da sanĝetoj. ne plin ol tion. ridulo.gif

ha, konstataĵo:
"scii amin" (sanktulo) =/= "sciin ami" (filozofo)
per tio esperanto gajnas suplon

Kirilo81 (Montri la profilon) 2014-oktobro-28 14:33:54

@Terurĉjo

Tre bone, multan dankon! ridulo.gif

-----

Alia temo:
Ĉu iu povas doni al mi ekzemplon (el la vera vivo, ne iun frenezan elpensitaĵon), en kiu estiĝus miskompreno, se lingvo ne distingus forme inter imperativo kaj infinitivo?

nornen (Montri la profilon) 2014-oktobro-28 14:48:35

Kirilo81:Ĉu iu povas doni al mi ekzemplon (el la vera vivo, ne iun frenezan elpensitaĵon), en kiu estiĝus miskompreno, se lingvo ne distingus forme inter imperativo kaj infinitivo?
La Angla sisteme ne distingas forme inter imperativo kaj infinitivo, kaj mi ne pensas ke tio okazigas multe da miskomprenoj.

Ĉu en iu ajn lingvo la samformeco de imperativoj kaj infinitivoj estigus miskomprenon, dependus tre de la resto de tiu mem lingvo (kaj de la difino de "infinitivo" ).

ĉevino (Montri la profilon) 2014-oktobro-28 15:25:33

Infinitivo estas substantiva formo de verbo.

nornen (Montri la profilon) 2014-oktobro-28 15:40:36

ĉevino:Infinitivo estas substantiva formo de verbo.
La demando estas: Kiujn ecojn devas havi verbformo por esti taksata kiel infinitivo?
Ne ĉiu substantiva formo de verbo estas infinitivo.

ĉevino (Montri la profilon) 2014-oktobro-28 17:22:01

nornen:
ĉevino:Infinitivo estas substantiva formo de verbo.
La demando estas: Kiujn ecojn devas havi verbformo por esti taksata kiel infinitivo?
Ne ĉiu substantiva formo de verbo estas infinitivo.
En latinidaj lingvoj ĉiu infinitivo finiĝas per la litero R post la verbgrupa vokalo A/E/I kaj povas esti uzata kiel substantivo post la artikolo, france: "Savoir" > "Le savoir", hispane: "Saber" > "El saber", portugale: "Saber" > "O saber" ktp...

En esperanto, ĉiu radiko povas laŭ la fina vokalo, roli substantive (o), infinitive (i), adjektive (a) kaj adverbe (e)...

Tio estas akorde sed ne nepre kaj oni povas haviĝi malsamajn sistemojn, kiel ekz. en la lingua franca nova kie tiaj markoj malestas:

Sabe (scii)
La sabe (la scio/n)
La sabes (la scioj/n)
Me sabe (mi scias)
Me va sabe (mi scios)
Me ia sabe (mi sciis)
me ta sabe (mi scius)
ta ce me sabe (mi sciu)

Mi ne komprenas kie kuŝas la problemo...

Reen al la supro