Į turinį

Gastejo sur Jakoba Vojo

Matilda 69, 2007 m. lapkritis 24 d.

Žinutės: 8

Kalba: Esperanto

Matilda 69 (Rodyti profilį) 2007 m. lapkritis 24 d. 14:43:22

Post abandono de esperantinsulan ideon, nun mi sonĝas pri alia stranga kaj freneza ideo: aĉeti teron sur jakoba vojo, kreski alpakojn (estas tre bonaj kaj ekologiaj bestoj, kaj, pligrave, tre riĉigaj)kaj gasti senpage pilgrimantojn, parolante al ili pri esperanto. Estas multenombraj pilgrimantoj el la tuta mondo, ĉiujare, sur tia vojo, kaj kiel kristana, mi povus ankaŭ obei al gasteca alvoko.
Krome, Santiago esta belega urbo!!!
Mi kaj mia edzo jam faris 100 kilometrojn de tia vojo kaj ni memoras ĝin kiel la plej bela sperto de nia tuta vivo: estis metaforo de vivo, kun neantaŭvideblecaĵoj, surprizaĵoj, renkontoj kaj donacaĵoj.
Eble estas sonĝo, sed ĉi fojo mi kontaĝis mian edzon, kiu jam komencis studi esperanton kaj vidi la financajn aferojn...
Kion vi pripensas pri tio?

Terurĉjo (Rodyti profilį) 2007 m. lapkritis 24 d. 20:37:20

Kara, mi voĉdonis: "Jes!"
Vi ŝajne estas tre entuziasma kaj energia persono, tial mi deziras al vi multajn sukcesojn pri plenumado de viaj planoj.

Matilda 69 (Rodyti profilį) 2007 m. lapkritis 24 d. 20:50:00

Terurĉjo:Kara, mi voĉdonis: "Jes!"
Vi ŝajne estas tre entuziasma kaj energia persono, tial mi deziras al vi multajn sukcesojn pri plenumado de viaj planoj.
mi tre dankas vin! fakte mi ne scias kiam mi povos fari tion, mi ankoraŭ atendas kelkajn respondojn el kreskejuloj de alpakoj el Italio, sed mi jam scias tion:
1)lano de alpako estas tre multekosta (ĉu via lano? vi estas tre lanuga, ĉu ne?) do kreski alpakojn estas tre riĉiga
2) alpakoj ankaŭ estas tre multekostaj, eble 8000 eŭrojn por unu ino, do oni riĉigas ankaŭ per alpakidoj
3) estas faĉilaĵoj el eŭropa unio por terkulturo kaj kreskado de bestoj
4)en norda parto de Hispanio tero malpli kostas ol en Italio
Do mi esperas aĉeti baldaŭ mian unuan alpakinon.
Sed mi ne volas doni al vi malĝustan ideon pri mi: mi ne volas riĉiĝi, mi volas nur havi sufiĉe da mono por vivi kaj konduki la gastejon

Terurĉjo (Rodyti profilį) 2007 m. lapkritis 24 d. 22:46:37

Mi volonte kontribuus al vi per la lano, sed ĝi estas nur pentrita senutila por vi lanugo.
Mi opinias, ke viaj estontaj gealpakoj estos pli oportunaj al vi, des pli tiuj bestoj ankaŭ tre plaĉas al mi. Oni diras, ke la bestoj estas tre trankvilaj, pacemaj kaj eĉ karesaj, ĉu ne?
Mi esperas, ke neniu provos ties viandon, nur lakton aŭ litkovrilon, produktitan el la lano.
Verŝajne, mi iam vizitos la gastejon.

Matilda 69 (Rodyti profilį) 2007 m. lapkritis 25 d. 13:56:23

Terurĉjo:
Mi esperas, ke neniu provos ties viandon, nur lakton aŭ litkovrilon, produktitan el la lano.
Verŝajne, mi iam vizitos la gastejon.
Fakte, alpaka viando ne estas bona: nur andanoj, kiuj estas tre malriĉaj kaj manĝas ĉian viandon, uzas alpakojn tiel.
Mi informos vin pri la gastejo, kaj atendos vian viziton. Intertempe, se vi povas, pilgrimu laŭ Jakoba vojo: estas tre lumiga sperto!

white knight (Rodyti profilį) 2007 m. lapkritis 26 d. 09:47:59

Kion vi pripensas pri tio?
Mi ĉiam ŝatas homoj, kiuj havas "frenezajn ideojn", do kial oni ne farus tion?! rideto.gif

remy_boligee (Rodyti profilį) 2007 m. lapkritis 26 d. 18:14:30

Mi kredas ke tiu estas bona ideo. Ne estas multe da E-aj hoteloj tra la mondo. Eble iam mi mem povus gastiĝi ĉe via gastejo rido.gif

Bonvole, daurigu vian ideon!

Matilda 69 (Rodyti profilį) 2007 m. lapkritis 26 d. 21:08:37

Dankon pro viaj kuraĝigaj vortoj, sed... ĉu iu scias kiel havi senpagan kontribuon el Europa Unio por komenci novan terturisman laboron?
En Italio estas ĉi-tia kontribuo, sed mi ne scias ĉu ĝi ekzistas ankaŭ en Hispanio.

Atgal į pradžią