Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Duonfrazo Ludo

de cFlat7, 2014-januaro-08

Mesaĝoj: 2577

Lingvo: Esperanto

cFlat7 (Montri la profilon) 2020-februaro-23 02:04:08

Ili havis du flugilojn, du kruojn, unu bekon, du okulojn, du orelojn, kaj multajn plumojn.

Plumo ankaŭ ...

Vinisus (Montri la profilon) 2020-februaro-23 15:32:29

Plumo ankaŭ estas skribilo, ĉar dum pratempo oni prenis birdan plumon kaj trempis ĝin en inkon por skribi, tial hodiaŭ oni kutimas diri: El la plumo de famaj verkistoj ni legas majstroverkojn.

majstroverkojn

cFlat7 (Montri la profilon) 2020-februaro-24 03:03:43

Majstroverkojn mi ŝatas legi ... eble mi aŭ vi povos iam verki tian, ĉu?

Ĉu ...

Vinisus (Montri la profilon) 2020-februaro-24 12:43:28

Ĉu mi? Certe ne, ĉar mi estas eterna komencanto, kaj por verki oni bezonas inspiron kaj kompetentecon, ankaŭ por traduki, cetere, laŭ mi la arto pri tradukado ne malpli estas laŭdinda. Imagu la grandon penegon de Zamenhof por traduki la tutan Malnovan Testamenton.

Malnova Testamento...

cFlat7 (Montri la profilon) 2020-februaro-25 04:49:15

Malnova Testamento (la Torao), mi fakte tradukis el la hebrea en la Esperanton. La tradukaĵo estas pli proksima al la hebrea ol la Zamenhofa tradukaĵo. Mi komencis en 2015 kaj tradukis unu verson ĉiutage kaj mi nun atingis Genizan ĉapitron 42an.

[Jen:

https://bit.ly/2TaazSI

]

Vinisus (Montri la profilon) 2020-februaro-25 13:06:09

Jen: Ĉu vi nomas la unuan libron "Genizo" aŭ estas tajpa eraro. En la 7a ĉapitro troviĝas la jeno:"Ĉiu mortigonto de Kajino "sepople" ricevos vengon Ĉu vi volas diri? --sepoble ricevos venĝon.

cFlat7 (Montri la profilon) 2020-februaro-26 03:24:30

Venĝo mi ne intencas... jes, Genezo estas maleraro; dankon pro la korkektoj.

Korektoj estas ...

Vinisus (Montri la profilon) 2020-februaro-26 12:48:25

Korektoj estas necesaj, ĉar ni estas homoj, kaj homoj estas eraremaj, pro tio mi faru kiom estas al mi eble, ne atendante aplaŭdojn nek timante fajfadojn.

Timante fajfadojn...

aofnoy5523 (Montri la profilon) 2020-februaro-27 01:47:01

cFlat7 (Montri la profilon) 2020-februaro-27 02:39:59

Timante fajfadojn estas afero, kiu plejparte inaj uloj spertas.

Oni spertas embaraso kiam ...

Reen al la supro