Al la enhavo

Ĉu revenigi estas bona vorto?

de ora knabo, 2007-decembro-08

Mesaĝoj: 9

Lingvo: Esperanto

ora knabo (Montri la profilon) 2007-decembro-08 13:36:22

Mi ion pensis esperante pli frue ol mi ekdormis hieraŭ kaj tiel ekestis la frazo: mi revenigos ĝin. Poste mi pensis ĉu ĝi estas bona vorto; mi ĉiam pensis ke "ig" estas uzata nur ĉe adjektivoj (bela-beligi, freneza-frenezigi...) sed "reveni" estas verbo. Poste mi provis diri: "revenitos", "revenitigos" ktp. ktp., sed al mi la plej bele aspektas "revenigos".
Mi konas vortojn: enlitiĝi, ellitiĝi, sed ili estas neregulaj vortoj.
Kiel vi dirus?

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-decembro-08 13:48:41

Kion signifas la vorto REVENI?
Ĝi signifas aliri en tiun lokon, kie oni forestis dum longa (aŭ ne) tempo.
Revenigi tiukaze signifas alporti aŭ alveturigi nomatan objekton en bezonatan lokon aŭ eĉ ordoni al iu persono igi sin reen, en lokon, kie la persono troviĝis pli frue.
Jes, la vorto revenigi estas bona komprenebla laŭregula vorto.

ora knabo (Montri la profilon) 2007-decembro-08 15:11:49

Egan dankon Terurĉjo rido.gif

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-decembro-08 21:21:14

Por ne krei novan fadenon kaj ne rubigi la forumon, mi, laŭ ebla permeso de Ora Knabo, daŭrigos lian fadenon, sed iom alie.

Min interesas uzado de la sufikso -iĝ-.

Mi tre atente tralegis l'artikolon en PMEG pri la sufikso -iĝ-, sed restis kelkaj demandoj.
Kiam oni diras - malpuriĝi, mi komprenas, ke objekto iĝis malpura.
Kiam oni diras - sekiĝi, mi komprenas, ke objekto iĝis seka.
Sed uzadon de la sufikso kun verboj mi ofte ne komprenas.

Jen simplaj ekzemploj:
Mi interesiĝas... Ĉu mi iĝas interesa, interesanta, interesata?

La vorto uziĝas... Ĉu la vorto estas uza, uzanta, uzata?

Ĝenerale, kion signifas vortoj kun la sufikso -iĝ- kaj verboj kiel vortradikoj? Ĉu "iĝi -ata/-ita" aŭ "-iĝi -anta/-inta"?

Antaŭ nelonge en rusa E-forumo estis mokita la vorto atakiĝi, kiun oni uzis kiel "esti atakita". Mi mem opinias, ke atakiĝi tamen estas "iĝi atakanta".

Mi atendas viajn opiniojn, dankema anticipe Terurĉjo.

Filu (Montri la profilon) 2007-decembro-08 23:26:17

Kara Terurĉjo,

Ŝajnas, ke ĉiam tre malfacilas viaj demandoj, kaj mi verŝajne proponos nek kompletan, nek eĉ tute ĝustan respondon al ĉi tiu, sed almenaŭ iom da akvo mi provos alporti al la muelilo.

Do... Iru mi!

Se mi malpuriĝas, mi ne estas malpuranta, sed malpuriĝanta... Aŭ alivorte, mi estas la malpurato, ĉar al mi (ne necese prode mi) okazas la malpurado. Do laŭ mi ĉikaze estas la pasiva versio de la participo kiu aplikas al la subjekto.

Iĝante seka oni ja devas esti sekata, eĉ se per sia propra blovado oni iĝas seka (en tiu kazo oni estas kaj la sekanto, kaj la sekato, sed la sekanto estas maldifinita per la verbo mem, kaj oni ja devas mencii aliloke la sekantan procezon aŭ personon, se deziras oni konigi ĝin).

Ambaŭkaze, do, pli taŭgas kompreni, ke la subjekto de "-iĝ"igita verbo spertas la agon, kaj ne necese provokas ĝin.

Jen alian ekzemplo komuna: mi nomiĝas Filu. La nomato mi estas, kaj certe ne la nomanto.

Mi konskvente dirus ke oni...

...iĝas interesata, kiam oni interesiĝas;
...iĝas uzata, kiam oni uziĝas; ktp.

kaj ankaŭ: iĝante atakata, oni atakiĝas.

Aliflanke, mi kredas ke uzeblas "mi atakantiĝis" por "mi iĝis atakanta".

Ĉu tio sencis aŭ sensencis?

awake (Montri la profilon) 2007-decembro-09 14:44:14

Filu:
Ĉu tio sencis aŭ sensencis?
Filu,

Laŭ mi, vi donis bonegan klarigon. Mi konsentas kun via ekspliko.

Amike ridulo.gif

Filu (Montri la profilon) 2007-decembro-09 16:04:46

ekstertemo.gif
Kota kat' atakatas.

Kiel aĉas ĉi frazo!

Pripensante pri tiu ĉi langrompilo, mi interesiĝis pri eblaj aliaj ekzemploj Esperantaj. En Vikipedio trovis mi la sekvontajn:

•Petro, vi la permeson de la patro nepre prenu por partopreni entreprenon.
•Ĉu ŝi ĉiam ĉe ĉio ruĝiĝas?
•La scivolema sciuro sekvis la scienciston, ĉu tion ĉi scias vi?
•La oleoj el ajlo jam je junio junas.
•Ĉu ŝi scias ĉu ĉi-scene la sklavo ŝtelos la sceptron?
•Tri tre drinkemaj fratoj trafis truon de l'trotuaro.
•Frivolaj friponoj fervore priridas perfortajn fervojojn.
•Eĥoŝanĝo ĉiu-ĵaŭde.
•Ĥaoso regis en monaĥspirite, kiam eĥis ĉeĥa ĥoro.
•Ne plu ploru, plorulino, pro propra plezuro.
•Ŝi, ŝue starante, senŝeligas ŝosojn.
•Ŝi havis ŝancon serĉi ŝercon.
•Al la apartamento parte apartenas aparta portaparato. (portaparato = lifto)
•Ĝuu, la heroo opiniis ke li spontanee balaas.

Ĉu iu konas pliajn? lango.gif

Filu (Montri la profilon) 2007-decembro-09 20:38:53

Aliflanke, nur pri transitivaj verboj mi diskutis en mia antaŭlasta mesaĝo... senkulpa.gif

Malindiĝis Volapuka lernado.

Volapuka lernado ja iĝis malinda, sed ĉar malindi estas netransitiva verbo, tute ne eblas uzi la participon "malindata", kaj do la lernado ja ne estis malindata, sed malindanta, dum sia "iĝado" al malindeco...

Ĉu estas, ke transitivaj kaj netransitivaj verboj malsame reagas al "-iĝ"igado? Mi ne scias...

Ŝi ĉarmiĝis... > ĉu ŝi iĝis ĉarma (post afabla komplimento), aŭ ĉarmata (per ĉarma knabo)? Mi ankaŭ ne scias... (kion do scias mi?????)

黄鸡蛋 (Montri la profilon) 2007-decembro-10 13:19:44

Filu:Ĉu estas, ke transitivaj kaj netransitivaj verboj malsame reagas al "-iĝ"igado? Mi ne scias...

Ŝi ĉarmiĝis... > ĉu ŝi iĝis ĉarma (post afabla komplimento), aŭ ĉarmata (per ĉarma knabo)? Mi ankaŭ ne scias... (kion do scias mi?????)
Por adjektivoj, "-iĝi" signifas, post proceso, iĝi tia, kiel la adjektivo priskribas. Ekz. Ŝi ĉarmiĝas = Ŝi iĝas ĉarma.
Por transitivaj verboj, "-iĝi" iom similas al la pasivo, sed pli simplas, kaj iom malsamas. Ekz. "Mi leviĝas je la sesa horo." ne signifas ke iu levas min je tiu tempo. Sed "Mi interesiĝas pri Esperanto." preskaŭ egalas al "Mi estas interesata de Esperanto." (NB. "interes" estas verbeca radiko.)
Por netransitivaj verboj, "-iĝi" ŝajnas al mi signifi "iĝi -inta". Ekz. sidiĝi, stariĝi, k.a.
Tio estas mia opinio.

Reen al la supro