Tre malĝoja novaĵo
de Terurĉjo, 2008-januaro-23
Mesaĝoj: 13
Lingvo: Esperanto
Terurĉjo (Montri la profilon) 2008-januaro-23 22:22:51
Memore al Claude Piron
Mi treege bedaŭras okaze de tia subita morto de unu el niaj saĝegaj kaj eminentaj, ŝatataj tutmonde esperantistoj.
Li estis talenta poeto, verkisto kaj tradukisto.
Bonan vojaĝon superĉielen mi deziras al li.
Des pli, ke homo vivas, dum vivas liaj aferoj. Ni plu legos pri malaperinta Gerda, kies aŭtoro estas nome nia instruisto Claude.
Mendacapote (Montri la profilon) 2008-januaro-23 22:56:18
Frankouche (Montri la profilon) 2008-januaro-23 23:24:18
Liaj skribaĵoj tre simplas kaj klaras, humile.
Mi malĝojas, sed mi ĉiam memoras la veracojn kiujn li skribis.
Bonan vojaĝon, Estro
Rodrigoo (Montri la profilon) 2008-januaro-23 23:56:03
Mi scias nenion pri liaj kredoj, tamen mi povas aserti ke li ne mortis, li ne gerde malaperis, ĉar liajn verkojn ni ĉiam memoros!
Sammondane,
Ĥod
Purgly (Montri la profilon) 2008-januaro-24 01:56:13
http://www.edukado.net/index.php?frames=&views...
RiotNrrd (Montri la profilon) 2008-januaro-24 02:06:53
Terurĉjo:Hodiaŭ matene oni min informis, ke Claude Piron mortis.Jes, mi ĵus aŭdis tion. Tre malĝoja novaĵo por la esperanta mondo.
Fajro (Montri la profilon) 2008-januaro-24 03:18:14
http://www.youtube.com/watch?v=_YHALnLV9XU
Kaj plibonigu lian vikipedian artikolon:
http://eo.wikipedia.org/wiki/Claude_Piron
white knight (Montri la profilon) 2008-januaro-24 09:15:55
Li restu en paco!
Ironchef (Montri la profilon) 2008-januaro-24 14:22:19
Miland (Montri la profilon) 2008-januaro-24 19:40:53
Terurĉjo:Hodiaŭ matene oni min informis, ke Claude Piron mortis.Ripozu en paco, S-ro Piron, nia amiko kaj instruisto.