Al la enhavo

Enigmo de flanka penso 4

de StephaSport, 2008-februaro-10

Mesaĝoj: 12

Lingvo: Esperanto

StephaSport (Montri la profilon) 2008-februaro-10 13:00:40

"Vi alvenis je la tria horo de la nokto. Via patrino kaj mi ege interne maltrankviliĝis!" diras la patro al sia dek kvin-jara filino.
Malgraŭ tio, la patro ne estas kolera kaj ne skoldas ŝin.

Kiel tio eblas? demando.gif

Indicoj:
La filino tute ne ŝajnas malkvietigata.
Neniu alia havas kulpon pro tio malfruo.
La patro, kutime, estas tre severa.
Li bone scias ke tio neniam plu okazos.
La filino alvenis tute sola
La filino ne havis menstruon (iu respondis tiel)
.
.
.
Se vi ankorau ne konas la solvon, ne legu malupre, ĉar eble iu alia jam respondis!
.
.
.
.
.
.
.
.
.
.
.
.
.
.
.
.
.
.
.
.
.
.
.

Viktoro44 (Montri la profilon) 2008-februaro-10 13:23:37

Ĉu la filino alvenis kun alia persono?

demando.gif

Rao (Montri la profilon) 2008-februaro-10 13:32:27

La filino vekiĝis de sia dormado pro la unua menstruo de sia vivo kaj iris al la ĉambro de siaj gepatroj por peti al sia patrino menstrutukon. lango.gif

StephaSport (Montri la profilon) 2008-februaro-10 13:35:12

Viktoro44:Ĉu la filino alvenis kun alia persono?

demando.gif
Ŝi alvenis tute sola

StephaSport (Montri la profilon) 2008-februaro-10 13:37:00

Rao:La filino vekiĝis de sia dormado pro la unua menstruo de sia vivo kaj iris al la ĉambro de siaj gepatroj por peti al sia patrino menstrutukon. lango.gif
Tute ne korekta!
malgajo.gif

Rao (Montri la profilon) 2008-februaro-10 14:19:30

La menciita alveno je la tria horo de la nokto estas ververe la naskiĝo de la knabino antaŭ dek kvin jaroj! La gepatroj estis tre maltrankvilaj ĉar dum multaj horoj la patrino sentis dolorojn. La patro bone scias ke tio neniam plu okazos ĉar neniu naskiĝas dufoje. ridego.gif Kaj ŝi alvenis tute sola ĉar ŝi ne havas ĝemelon! lango.gif

StephaSport (Montri la profilon) 2008-februaro-10 14:25:16

Rao:La menciita alveno je la tria horo de la nokto estas ververe la naskiĝo de la knabino antaŭ dek kvin jaroj! La gepatroj estis tre maltrankvilaj ĉar dum multaj horoj la patrino sentis dolorojn. La patro bone scias ke tio neniam plu okazos ĉar neniu naskiĝas dufoje. ridego.gif Kaj ŝi alvenis tute sola ĉar ŝi ne havas ĝemelon! lango.gif
rido.gif Korekte! Vi estas geniulo! Tio ne estis facila! Gratulojn!

Rao (Montri la profilon) 2008-februaro-10 14:39:50

StephaSport:rido.gif Korekte! Vi estas geniulo! Tio ne estis facila! Gratulojn!
Vi multe helpis! Se mi bezonus fari demandojn por ekscii ke "la patro bone scias ke tio neniam plu okazos", mi eble trovus la respondon nur en 2009. lango.gif

sergejm (Montri la profilon) 2008-februaro-10 14:53:48

Eble portugala lingvo, parolata en Brazilio, similas en tiu aspekto al la itala?

Ruse oni kutime ĉi okaze tiel ne parolas.
vi alvenis - ты пришла [ty priŝla]
Ni parolas:
vi aperis (en la mondon) - ты появилась на свет [ty pojavilas' (na sv'et)]

StephaSport (Montri la profilon) 2008-februaro-10 15:08:21

sergejm:Eble portugala lingvo, parolata en Brazilio, similas en tiu aspekto al la itala?

Ruse oni kutime ĉi okaze tiel ne parolas.
vi alvenis - ты пришла [ty priŝla]
Ni parolas:
vi aperis (en la mondon) - ты появилась на свет [ty pojavilas' (na sv'et)]
Mi scias nenion pri portugala lingvo. Tamen, en la itala estus plikorekta diri "Vi venis al la mondo" (sei venuto al mondo) ol "Vi alvenis" (sei arrivato), en tiu kazo.
"Alveni" kaj "veni" ŝajnas ambaŭ tre similajn, esperante, kaj mi volis ankaŭ krei duoblan sencon kun tiu frazo...

Reen al la supro