Al la enhavo

Kio voli diri "numeto"?

de Foreverautumn, 2008-aprilo-09

Mesaĝoj: 8

Lingvo: Esperanto

Foreverautumn (Montri la profilon) 2008-aprilo-09 04:28:54

Saluton, ĉies!

Mi estas havanta malfacilaĵo. Mi ne povas trovi angla traduko por la vorto "numeto." Ĉu iu povas min helpi?

Ekzemple: "Se antaŭ foriro numeto sopira
Vin tuŝos - facile forgesu pri ĝi"

Dankon!

RiotNrrd (Montri la profilon) 2008-aprilo-09 05:27:05

Numetoj estas malgrandaj "numoj". Sed, mi ne scias tion, kio "numo" estas.

La vorto estas en nek la Lernu! vortaro nek mia libra vortaro (la Plena Vortaro De Esperanto Kun Suplemento). Mi ankaŭ ne povas dedukti la signifon el via ekzemplo.

Ĉu vi certas ke la vorto, kiun vi volas koni, estas "numeto" kaj ne alia simila vorto?

sergejm (Montri la profilon) 2008-aprilo-09 05:33:43

Foreverautumn:Saluton, ĉies!

Mi havas malfacilaĵon. Mi ne povas trovi anglan tradukon por la vorto "numeto." Ĉu iu povas min helpi?

Ekzemple: "Se antaŭ foriro numeto sopira
Vin tuŝos - facile forgesu pri ĝi"

Dankon!
Ĉu vi(aŭ iu alia) aŭdis ĉi tion voĉe, kaj erare skribis?
Verŝajne estas mistajpo kaj devas esti "nubeto" - "small cloud" (mi ne scias kiel diri angle per unu vorto).

Miland (Montri la profilon) 2008-aprilo-09 10:02:19

Jen la kunteksto:

http://www.ikso.net/kantaro/reva_vojaĝo

Eble la kantata versio, se vi povos trovi ĝin, montros la sonon de la ĝusta vorto.

sergejm (Montri la profilon) 2008-aprilo-09 10:18:52

korekta ligo estas kun apartaj g x ne ĝ
(mi ne scias kiel enkonduki ĝin ĉi tie)

Ankaŭ en teksto de kanto "Moskvo" de la sama paĝaro (kaj de la sama KD Amu min "Ĵomart’s Studio” (Svedio), 2003) estas "fiĉa osto" anstataŭ "fiŝa osto".

Ligoj al la kantoj:
http://www.jomart.net/kantoj/Demo/Reva_vojag xoDemo.mp3
http://www.jomart.net/kantoj/Demo/Moskvo_Demo.mp3
sed bedaŭrinde sen la fino.

sergejm (Montri la profilon) 2008-aprilo-09 11:59:30

Ĉe musicexpress estas la plena kanto (ankaŭ en la ligo vi devas ne ŝanĝi j x, s x, g x al ĵ, ŝ, ĝ).
[url=http://www.musicexpress.com.br/Artistas/Ĵomart%20e%20Nataŝa/Amu%20Min/Reva%20Vojaĝo.mp3]http://www.musicexpress.com.br/Artistas/Ĵomart%...[/url]
Kaj mi aŭdas "nubeto sopira".
Sed pli frue Nataŝa kantas "en ĝuja parol'" anstaŭ "en ĝua parol'".

Foreverautumn (Montri la profilon) 2008-aprilo-10 02:53:20

RiotNrrd:Numetoj estas malgrandaj "numoj". Sed, mi ne scias tion, kio "numo" estas.

La vorto estas en nek la Lernu! vortaro nek mia libra vortaro (la Plena Vortaro De Esperanto Kun Suplemento). Mi ankaŭ ne povas dedukti la signifon el via ekzemplo.

Ĉu vi certas ke la vorto, kiun vi volas koni, estas "numeto" kaj ne alia simila vorto?
Bona demando. Mi akiris la tekstojn el la ttt-ejo Miland menciis, kaj tiu estas kiel mi trovis tion vorton. La ttt-ejo ja diras "numeton."

Mi aŭskultis la tekstojn pli proksime hodiaŭ, kaj mi opinias Sergejm estas eble ĝusta. Mi opinias la efektiva vorto en la kanto estas eble "nubeto" kaj ne "numeto." La tekstoj en la ttt-ejo estas eble eraro, kiel li mencias. Ĝi ne estus la unua fojo por tio.

Donkon, ĉies, por via envido kaj via helpo.

Foreverautumn

Urho (Montri la profilon) 2008-aprilo-13 13:43:53

RiotNrrd:Numetoj estas malgrandaj "numoj". Sed, mi ne scias tion, kio "numo" estas.
La vorto "Numo" estas almenaŭ la vira persona nomo.

bv. vidi http://eo.wikipedia.org/wiki/Esperantaj_personaj_n...

Reen al la supro