Al la enhavo

EK! la unua strio

de aaronibusAZ62, 2017-marto-07

Mesaĝoj: 13

Lingvo: Esperanto

aaronibusAZ62 (Montri la profilon) 2017-marto-07 03:24:06

Jen ligilo al la unua strio de EK!, komiksa serio, kion mi kreis, antaŭ kelkaj jaroj. Bedaŭras, ke ne estas kapablo por afiŝi imagojn ĉi tie malgajo.gif
https://scontent.fphx1-2.fna.fbcdn.net/v/t1.0-9/17...

Grown (Montri la profilon) 2017-marto-07 06:44:16

Kiom bone stulta! Sinjoro, mi amas bonmalbonaĵon (read: cheese). Bonvolu krei plian bonmalbonaĵon. Post nelonge, la arto iĝos pli scripova. Ekzemple, la hararo kovranta lian okulon kaj lia sugesto ke la akuzativo akuzas, estas bonmalbonega. Ĉu vi intendis bonmalbonegigas lian hararon?

Se li forgesas la akuzativon, do ĉu li uzus tion en lia parolo kiam li diskutas tion?

aaronibusAZ62 (Montri la profilon) 2017-marto-07 10:57:50

Tiu, pri kiu vi parolas kiel "li", estas knabino, kies nomo estas Margo. Ŝia harstilo estas laŭ la aspekto de junuloj, nomataj "Emo." Tion, kaj almenaŭ ses aŭ sep striojn, mi desegnis en 2013. Antaŭ monato mi decidis revivigi EK!, sed nun Margo jam ne havas la "emo"-harstilon. Mi diris al mi, ĉu mi deziras konversacion kun homo, kiu kovras unu el siaj okuloj? Plaĉas al mi vi ambaŭ el la okuloj.
Kaj dankon pro la komento pri bonmalbonaĵoj. Mi ne klopodas produkti altegan kvaliton de rakontarto, sed, en la limoj de mia libera tempo, ion amuzan. Tio estas mia celo. ridulo.gif

Turfalko (Montri la profilon) 2017-marto-07 18:00:48

KAFEJO LINGVA
Originala dramo unuscena

Studentino S eniras kafejon kaj sidiĝas. Kelnero K alrapidas.
K: Kion vi deziras?
S: Mi volas kafo.
K: Kio mankas?
S: Bonvolu!
K: Ne, kiu finaĵo mankas?
S: Ho jes, kafon, bonvolu!
K: Kun kio?
S: Kafon kun sukeron kaj lakton!
K: Tio estas tro!
S: Stranga kafejo, en kiu mankas sukero kaj lakto!
K: Du finaĵoj ester tro! Mi volas kafon kun sukero kaj lakto.
S: Ĉu ankaŭ vi volas kafon? Mi ne estas kelnero!
K: Kaj en la pasinteco?
S: Mi ne estis kelnero!
K: Nun la futuro!
S: Mi ne estos kelnero. (laŭte) Se mi ne baldaŭ ricevas mian kafon, (tre laŭte) mi iras!
K: Unue la pasivan formon!
S: (batas forte per la mano sur la tablon) La kafo riceviĝas de mi, de vi, la kafo estas ricevata, estis ricevonta, ...
K: (laŭte) Ne faru bruon, aŭ vi ...
S: (stariĝas kaj disbatas sian seĝon sur la tablo) Mi faras bruon, mi faros bruon, mi faris bruon, la bruo estas farata de mi, farota, fariĝas, ...
K: (krias) Se vi ne tuj ...
De malproksime oni aŭdas la sirenon de polica aŭto.
S: (krias) Kaj vi, vi estas la plej ...
K: (krias) Kio mi estas?
Studentino fuĝas.

StefKo (Montri la profilon) 2017-aprilo-28 10:50:06

aaronibusAZ62:Jen ligilo al la unua strio de EK!, komiksa serio, kion mi kreis, antaŭ kelkaj jaroj. Bedaŭras, ke ne estas kapablo por afiŝi imagojn ĉi tie malgajo.gif
https://scontent.fphx1-2.fna.fbcdn.net/v/t1.0-9/17...
Estas posible afiŝi imaĝon - tiel:

rekta krampo+ img src="adreso_de_iu_imaĝo_nomo.jpg"+rekta krampo (tiel: < ... &gtokulumo.gif

Povas esti alia tipo de la dosiero (.PNG, .BMP, .GIF). La dosieroj devas esti en ia komputilo gastiga. Povas esti ne ĉiu komputilo gastiga ebligas tian aliron.

Grown (Montri la profilon) 2017-aprilo-28 11:33:54

StefKo:

Ne komprenite.

StefKo (Montri la profilon) 2017-aprilo-28 15:59:49

Grown:
StefKo:
aaronibusAZ62:Jen ligilo al la unua strio de EK!, komiksa serio, kion mi kreis, antaŭ kelkaj jaroj. Bedaŭras, ke ne estas kapablo por afiŝi imagojn ĉi tie malgajo.gif
https://scontent.fphx1-2.fna.fbcdn.net/v/t1.0-9/17...
Estas posible afiŝi imaĝon - tiel:

rekta krampo+ img src="adreso_de_iu_imaĝo_nomo.jpg"+rekta krampo (tiel: < ... &gtokulumo.gif

Povas esti alia tipo de la dosiero (.PNG, .BMP, .GIF). La dosieroj devas esti en ia komputilo gastiga. Povas esti ne ĉiu komputilo gastiga ebligas tian aliron.
Ne komprenite.
Tiel (legu la fonton):

Roch (Montri la profilon) 2017-aprilo-28 16:01:04

Roch (Montri la profilon) 2017-aprilo-28 16:02:07

sal.gif

Grown (Montri la profilon) 2017-aprilo-29 05:35:35

Kio estas komputilo gastiga?

Reen al la supro