Į turinį

Kiel iĝi instruisto

jan aleksan, 2008 m. gegužė 20 d.

Žinutės: 3

Kalba: Esperanto

jan aleksan (Rodyti profilį) 2008 m. gegužė 20 d. 13:07:01

Saluton,

Kiel iĝi instruisto de Esperanto? Persone, mi ne pensas ke mi perfekte konas la lingvon, sed eble, ... en la estonteco, ... tiu ebleco estus necesa ...

Ĉu necesas diplomon? Ĉu ekzistas oficialajn diplomojn?

Dankon por viajn respondojn.
ridulo.gif,

mnlg (Rodyti profilį) 2008 m. gegužė 20 d. 13:32:25

En mia lando ekzistas atestoj kaj diplomoj, eldonitaj de IIE, Itala Instituto de Esperanto. Ili dividiĝas laŭ gradoj; la triagrada diplomo ankaŭ atestas vian kapablon instrui la lingvon.

Mi sugestas ke vi kontaktu vian landan sekcion. Provu ankaŭ peti informojn ĉe ILEI.

Rudolf F. (Rodyti profilį) 2008 m. gegužė 21 d. 20:19:15

En Germanujo oni povas sisteme lerni en semajnfinaj seminarioj de la Internacia Centro en Herzberg, la Esperanto-urbo.

Tie oni povas ankaŭ fari plurajn ekzamenojn. La lasta rajtigas al Esperanto-instruado. La diplomo venas de la Internacia Esperanto-Instituto.

La aliajn ekzamenojn sub tio de instruisto organizas ankaŭ la Germana Esperanto-Instituto.

Dum la unua ekzameno estas facila, jam la dua postulas fluan regadon de la lingvo kaj grandan vorttrezoron.

La tuta sistemo estas nun antaŭ granda ŝanĝo por harmonii kun la Eŭropa Referenckadro por lingvaj ekzamenoj. Tiam venos pli da ekzamenoj, tiel ke la nivelo inter la unua kaj la dua ne plu estas tioma salto.

Kun koraj salutoj, Rudolf
vicprezidanto de la Asocio de Germanaj Esperanto-Instruistoj

Atgal į pradžią