Al la enhavo

La fama rusa poetino kaj pentristino Julianna Ko

de Серёга, 2018-januaro-10

Mesaĝoj: 127

Lingvo: Esperanto

Серёга (Montri la profilon) 2018-decembro-22 13:22:02

Bazilio ridulo.gif (la kato)
externalImage.png

Indiĝena linkinjo
externalImage.png

plu kato
externalImage.png

(Julianna) Ni tuj amikiĝis!))) Ŝi mem englitis al mi kaj ek! lavi sin, mudi kaj dormi)))
externalImage.png
externalImage.png

Bazilio
externalImage.png
externalImage.png

tigro
externalImage.png

hundo
externalImage.png

furo
externalImage.png

externalImage.png

Серёга (Montri la profilon) 2018-decembro-31 13:23:16

externalImage.png

Pala luna vizaĝeto


Pala luna vizaĝet'
Naĝis super mondo preter.
El apartament' eksteren
Lumo rojis de fenestr'.

Silueto ĉe vitral'...
Gracia kaj eleganta,
Ree pri feliĉ' revanta
Je sia tridek kun malgrand',

Je sia tridek kun malgrand'
Koni multe jam aŭdacis,
De problemoj iom lacis,
Ankaŭ de malagrablaĵ'.

Sed ĝi ne perdinta, nen,
Sian kredon je lum', miro,
Kiuj iros el deziroj
Ŝanĝos ĉion dum moment'.

Серёга (Montri la profilon) 2019-januaro-06 08:41:01

externalImage.png

Ĝis nun enuas mi... Ĉu al ci mire?

Kiom da tempo pasas de l' renkont'?
Ĝis nun enuas mi... Ĉu al ci mire?
Ci mian telefonon el la kont'
Elstrekis... Ĉu plu iĝis pli facile?

Ci povis ĉesi ami tiel urĝe?
Ĉu vere ci ne volis telefoni,
Demandi ion, voĉon mian aŭskulti?
Ci venis en l' animon, nun nur fonas.

Mi plu enuas, kvankam, jes,
Transvivis rozarion d' ciaj agoj.
Kaj venas nova tago tra fenestr',
Minutojn helajn da viv' donacante.

Belizas per koloroj helaj sonĝ'
Haĉe post haĉo sur melankolion,
Logas al si per sorĉa, dolĉa son'.
Ne haste sed naskiĝas fantazio.

Tago post tag' pli dolĉa gust' de viv' -
Mi trinkas ĝin ja per grandegaj glutoj.
Sed mi ĝis nun enuas... Ci je mir'?
Tre firme evidente io brulis.

Серёга (Montri la profilon) 2019-januaro-11 20:16:30

externalImage.png

Ne ĵetu for el ĉirkaŭpren'

Ne ĵetu for el ĉirkaŭpren'
Momentojn de vera feliĉo,
Nek por potenca entrepren',
Nek pro kverelo kompatinda.

Kaj ne maltenu pro neglekt'
Korbaton tiel delektinda
Per via braka malkonekt'
Por lasi l' sonon ondigintan.

Ne disponigu al kviet'
Viajn emociojn kaj anksiojn,
Kuŝus malbon' en profundec'
Mizera, vaka, forgesita.

Kaj ne okazu perfidul'
Al tiu, kiu donas brakon,
Ne trompu al sincer-okul'.
Anime ne falu, ne paŭtu.

Promenu laŭ virta vojet',
Vian animan lumon ŝparu.
Ne timu esti memo mem,
Ĝojigu, lernu kaj donacu!

Серёга (Montri la profilon) 2019-januaro-17 11:05:11

externalImage.png

Lume mi ocean' da ĝoj volas donaci

Lume mi ocean'
Da ĝoj' volas donaci,
Eminentajn pean',
Forgesante pri laco.

Kaj animan korec'
Volas mi alkrementi,
Infinitan fluid'
Teni eĉ por momento.

Volas diri mi pri
Granda, bela, gravega,
Vortan ne vanigi
Filigranan fadenon,

Kudri en kor' de hom'
Ja aĵuron ornaman -
En dancejo de ombr'
Sign' feliĉa okazos,

Krei per mia ond',
Doni kaj inspiriĝi.
Ĉiutage al mond'
Granda plu enamiĝi.

Ambicias mi scii
Vivajn formojn kaj edrojn,
Tagojn dekoracii
En akt' d' bon-lum-efektoj,

Diri per anafor'
Por pleniĝus puls' lume.
Kara suna humor'
Helpu tiam min dume.

Серёга (Montri la profilon) 2019-februaro-05 19:10:46

externalImage.png

Amata homo ekskluzive

Amata homo ekskluzive
Povas pli alte ol nubar'
Levi per asonanc' viviva
De ĝustatempe kara fraz'.

Profunden de muta abismo
Li povos perdi koron de si,
Kaj absolute senutile
Eĉ voki tiam por kuracist'.

Li povas tre dolore vundi
Kaj resanigi lume el font'!
Amato... ja sen iu desputo -
Pli fortan fort' ne havas l' mond'.

Ĉar ne ekzistas en Universo
Ĉarmoj similaj emanaciaj
Ke tuj detruus murojn diversajn
Kaj farus spacajn translaciojn.

Lin pleniginte senprecedence
Per trist', angoro kaj saŭdad'...
… Kaj per feliĉ' vivigi ree,
Enloĝigante veran pac'.

Estas Amat' trejnist', doktoro,
Tribunalan', ekzekutist'.
Vivi sen amo neniel povas -
Ajne maski sentojn ajn' vidalvide.

Серёга (Montri la profilon) 2019-februaro-18 23:01:52

externalImage.png

Mi staras duonpaŝe d' am'


Mi staras duonpaŝe d' am'.
Mi gardas en mi remimorojn.
Al mi mi flustras: "Peon'-al-dam...
Tamen ne liberigu volojn.

Ne cedu tiel al ĉiu rav',
Sed nur al delica momento.
Kaj eĉ postnuba jena traf'
Min logas... Ĉiaokaze ne cedu.

Duru kaj estu per mi mem,
Ne hastu... Adaj estas tentoj.
Kaj ŝvebas duboj en altern'...
Sed tempo... Tre pasema tempo.

Ne rapidigu vivon ĉar
Ĝi mem al mi ĉion instruos."
Mi staras duonpase d' am'.
Atendas mi hazardan ĝuon.

Al m' palpebrumos kurbigul',
Animon tenante sub administr',
Instigos al brakoj d' volupt'.
Dik-glaciblok' knaros subite.

Atendas mi, miraĝojn kreas,
Sed vantas ja ĉiu atenco,
Kiam sur fund' d' cia anim'
Loĝas dubaro tre tre nepre.

Animo en ŝanceliĝem'
Tumultas, do kaptu momenton.
Ĉio vualiĝas ja post strek'.
En un' moment' vivas esenco.

Серёга (Montri la profilon) 2019-februaro-24 18:12:28

externalImage.png

Enuus ci - skribu al mi

Enuus ci - skribu al mi -
Mi ne bezonas pli profiton.
Tuŝo min per cia anim'
Por mi jam estas grafitiko.

Серёга (Montri la profilon) 2019-februaro-25 21:47:16

externalImage.png

Ĝis miliardoj longaj paŭzoj

Ĝis miliardoj longaj paŭzoj
Mi ŝiris silenton totale,
Ĉar ĝi en nian mondon laŭtan
Impetis deklari batalon.

Серёга (Montri la profilon) 2019-marto-03 14:04:12

externalImage.png

Mi ebrias anime je viva aromo

Mi ebrias anime je viva aromo.
Mi neniam permesos de mi amputí
Atendadon de miroj, delicaj aŭroroj,
Kiu povas des pli Universon blutí.

Komisiinte al sun' animajn sekretojn,
Malsekretos l' eksterajn, pardonos ofend'
Al tiu, kiu min vundis per eĉ nehazardeco
Mi do iliajn vortojn absolvos kun vent'.

Mi radiojn en kason d' subkonsci' enlanĉos -
Min varmigu ili dum malserenaj tag'.
Ne lasante esperojn, pasante embarasojn
Ni plu trovas lucernojn de vojmontraj astr'.

Nur ne devas ja timi brogvundojn, dolorojn,
Do tiu lum', hela lum', ne tro lasos sunbrun'
Eĉ. Al iu pro io mi ne permesos forblovi
Lumon, kiu donas esperon stelan je kontinu'.

Kontinuan vojaĝon ĝi ĝis feliĉ' montros,
Donas al mi pli fortojn se mi devojiĝus plu
En sakstratojn, tro lacus en bataloj ke kontraŭ
Mi. En makabrec' al mi scintilos la lum'.

Mi enflaros denove ĉi vivan aromon!
Estas ĝi en spir' d' frosto kaj gutoj de pluv'!
Ŝvebas super planed', miron gi al ni donas!
Ci ekamu ĉi vivon, kiel mi amas lum'!

Reen al la supro