Al la enhavo

Bopatrino

de Altebrilas, 2018-majo-19

Mesaĝoj: 7

Lingvo: Esperanto

Altebrilas (Montri la profilon) 2018-majo-19 22:36:28

Dum la hodiaŭa televidelsendo pri la edziĝo de Princo Harry, Charles marŝis kun Camilla unuflanke kaj la patrino de Meghan aliflanke.
Mi ekpensis "ho, lia patro estas inter liaj(*) du bopatrinoj", kaj tuj demandiĝis, ĉu tia esprimo eblus en aliaj lingvoj, ĉar en la franca, "belle-mère" (bopatrino) signifas ambaŭ "(nepatrina) edzino de patro" kaj "patrino de geedzo".

Ĉu tiu sinonimeco ekzistas ankaŭ en aliaj lingvoj?

(*) Korektite. Dankon Mimoprobegal.

mimoprobegal (Montri la profilon) 2018-majo-20 06:56:08

La patro de princo Harry, princo Charles, estis inter liaj (ne siaj, ne de princo Charles, sed de princo Harry) duonpatrino kaj bopatrino (la patrino de fianĉino, de estonta edzino).
Princo Charles mem estis inter sia edzino kaj patrino de fianĉino (aŭ edzino) de sia (propra) filo.

En rusa lingvo ekzistas apartaj vortoj por duonpatrino (kaj duonpatro), por bopatrino (kaj bopatro) rilate al edzo kaj edzino, por diversaj parencoj rilate al edzo kaj al edzino kaj t.p. Tre komplika nomaro, kiun multaj homoj jam ne memoras kaj ne uzas, kaj ofte fuŝas.

Ekzemple, edzino de patro, kiu ne estas biologia patrino por liaj gefiloj, nomiĝas "мачеха" (maĉeĥa) - Camilla
Patrino de fianĉino aŭ edzino por fianĉo (aŭ edzo) nomiĝas "тёща" (tjoŝĉa) - la plej danĝera kaj terura virino en la mondo - Doria Ragland, por patro de la fianĉo (aŭ edzo) ŝi estas "сваха" (svaĥa) - plejparte tre ĉarma, amikema kaj ofte drinkema knabino.

Altebrilas (Montri la profilon) 2018-majo-21 09:40:04

En la franca, ekzistas "demi-frère" (duonfrato) kaj "demi soeur" (duonfratino), sed ne "*demi-mère" nel "*demi-père". "Duonpatrino" ŝajnas al mi taŭga, kvankam mi supozas, ke la francoj estus preferintaj forgesi tiun vorton, por eviti ridindajn situaciojn (Imagu la ŝercoj kiam onia duonpatrino estas duoble pli dika ol la patrino!).

Dankon pri la korektoj.

Metsis (Montri la profilon) 2018-majo-21 10:10:55

La finna havas apartajn vortojn por duonpatrino kaj bopatrino – äitipuoli respektive anoppi – kaj ili estas ĝenerale konataj kaj korekte uzataj. La sama koncernas la sveda: styvmoder respektive svärmoder.

mimoprobegal (Montri la profilon) 2018-majo-21 20:08:10

Altebrilas:. "Duonpatrino" ŝajnas al mi taŭga, kvankam mi supozas, ke la francoj estus preferintaj forgesi tiun vorton, por eviti ridindajn situaciojn (Imagu la ŝercoj kiam onia duonpatrino estas duoble pli dika ol la patrino!).
sed duonpatro estas fundamenta vorto:
du'on'patr' - beau-père | step-father | Stiefvater | отчимъ | ojczym,
dum
bo' - marque la parenté resultant du mariage; ex. patr' père ― bo'patr' beau-père | relation by marriage; e. g. patr'in' mother ― bo'patr'in' mother-in-law | durch Heirath (eigene oder fremde) erworben; z. B. patr' Vater ― bo'patr' Schwiegervater; frat' Bruder ― bo'frat' Schwager | пріобрѣтенный бракомъ (своимъ или чужимъ); напр. patr' отецъ ― bo'patr' тесть, свекоръ; frat' братъ ― bo'frat' шуринъ, зять, деверь | nabyty przez małżeństwo (własne lub obce); np. patr' ojciec ― bo'patr' teść; frat' brat ― bo'frat' szwagier.

Altebrilas (Montri la profilon) 2018-majo-23 08:39:21

Ĉu oni konas la etimologio de tiuj vortoj?
En la franca "belle mère" signifas literale "bela patrino", kaj la vorto por duon-patrino estis "marâtre", kiu nun signifas "patrinaĉo".

Ne ekzistas en la franca vorto por la patro de bofilo aŭ bofilino. Oni nur diras "père du gendre (bofilo) " aŭ "père de la bru" (bofilino)

ocaluptous (Montri la profilon) 2019-septembro-30 21:42:47

Altebrilas:Dum la hodiaŭa televidelsendo pri la edziĝo de Princo Harry, Charles marŝis kun Camilla unuflanke kaj la patrino de Meghan aliflanke.
Mi ekpensis "ho, lia patro estas inter liaj(*) du bopatrinoj", kaj tuj demandiĝis, ĉu tia esprimo eblus en aliaj lingvoj, ĉar en la franca, "belle-mère" (bopatrino) signifas ambaŭ "(nepatrina) edzino de patro" kaj "patrino de geedzo" auto clicker word unscrambler jumble solver.

Ĉu tiu sinonimeco ekzistas ankaŭ en aliaj lingvoj?

(*) Korektite. Dankon Mimoprobegal.
Patrino de fianĉino aŭ edzino por fianĉo (aŭ edzo) nomiĝas "тёща" (tjoŝĉa) - la plej danĝera kaj terura virino en la mondo - Doria Ragland, por patro de la fianĉo (aŭ edzo) ŝi estas "сваха" (svaĥa) - plejparte tre ĉarma, amikema kaj ofte drinkema knabino.

Reen al la supro