Al la enhavo

Ĉu la protestantoj kun la flavaj veŝtoj minacas demokration en Francio? Aŭ ĉu ili estas signo de vivanta demokratio?

de Tram_Amiko, 2018-decembro-12

Mesaĝoj: 54

Lingvo: Esperanto

Altebrilas (Montri la profilon) 2019-marto-19 10:14:33

La FV movado komencis per ordinaraj civitanoj, kiun oni devigis uzi personan aŭtomobilon, kaj instigis aĉeti pli kostajn Diesel aŭtojn per malpli multekosta benzino, kaj kolerigis per subitaj altigoj de la benzin-impoŝtoj. Ili havas la senton esti trompitaj, ĉar ili ne povas vendi sian aŭton por aĉeti pli malmultekostan por rehavi sian monon. Multe el ili estas malriĉuloj, kaj ili vidas kiun tagon de la monato la monujo estas malplena, ne la oficialajn statistikojn kiuj subtaksas inflacion, ĉar kiam oni disigas produkton en plurajn partojn por ne altigi la prezon de la ĉefa, aŭ kiam oni trudas pagi plian kvaliton aŭ plibonigojn kiujn la konsumanto ne postulis, tio rekte influas ilian vivnivelon. Tiu fenomeno elvideblas en servoj kiuj devas enkalkuli ĉiujn kostojn, kiel la hotelojn, restoraciojn, ktp, ĉar inflacio estas pli forta ĉe tiuj servoj.

Ĉiuj politikaj partioj deziras profiti la FV movadon. Ĝi ne estas speciale ektrem-dekstra. Lastan sabaton, la tumultoj en la Champs-Elysées estis kaŭzataj de la t,n, Black-Blocks, kiuj estas maldekstraj ekstremistoj, parte eksterlandaj : germanoj, belgoj, ktp. Ankaŭ estas ordinaraj ŝtelistoj, kiuj profitas la okazon por enmiksiĝi en la manifestacion kaj prirabi luksajn butikojn. Oni akuzas la pacemajn manifestantojn pri komplezo, sed se bone trejnitaj kaj ekipitajn policistojn ne povas forpeli ilin, des malpli povas trankvilaj pacemuloj...

Iuj FV deziras fari liston en la EU balotoj, aliaj kontraŭas. Ĉiuj partioj volas havi iliajn voĉojn, eĉ la prezidento, kiun oni akuzis fari balotan propagandon okaze de la debatoj, kiujn ili organizis. Mi mem esperas, ke tiuj eventoj devigas politikistojn pri paroli pri ĝisnun tabuaj temoj, kiel ekonomio, globalizado, novliberalismo, Eŭropo kaj... lingva problemo.

nigra.cxapelo (Montri la profilon) 2019-marto-24 05:59:21

Altebrilas:La FV movado komencis per ordinaraj civitanoj,[...]. Mi mem esperas, ke tiuj eventoj devigas politikistojn pri paroli pri ĝisnun tabuaj temoj, kiel ekonomio, globalizado, novliberalismo,
Kiam mi aŭskultas la venkan-paroladon de Macron, kaj komparas la promeson al la realaĵo, mi komprenas la koleron de la flavaj veŝtoj. La cinikuloj pravis pri Macron. Malantaŭ la masko kaj la malplenaj vortoj, li figuras la novliberalan paradigmon (kiel Tony Blair). La franca popolo verŝajne sciis tion, sed esperis ke ne, ĉar la alternativoj ŝajnis eĉ pli malbonaj.

Multaj homoj ne plu fidas la novliberalan paradigmon, sed ankoraŭ ne estas klara alternativo. Ĝi estas granda problemo tra la 'okcidentaj' landoj, ne nur en Francio.

SHARIANO (Montri la profilon) 2019-marto-24 18:33:13

En Rusio estas simila situcio...

nigra.cxapelo (Montri la profilon) 2019-marto-24 21:55:58

En Rusio, ŝajnas, ke oni mankas kredeblan alternativon, sed en okcidenta Eŭropo oni havas tro da malkredeblaj alternativoj... tial, la sama rezulto. ridulo.gif

Altebrilas (Montri la profilon) 2019-marto-25 23:40:19

La antaŭa sistemo duone ŝtata duone merkata ne tro malbone funkciis. Nur kiam dogmemaj politikistoj provas trudi tute ŝtatan aŭ tute merkatan sistemon nome de sia ideologio, la aferoj komencas misfunkcii.

Kiam io misfunkcias, pragmatikulo konkludas, ke li eraris kaj elektas alian vojon, dogmemulo aplikas pli vigle sian dogmon.
Eraro estas homa, insisto diabla.

thyrolf (Montri la profilon) 2019-marto-26 07:01:51

Altebrilas: Eraro estas homa, insisto diabla.
Kia bonege frazo ! Insisto, malhelpilo al taŭga kompromiso.

Altebrilas (Montri la profilon) 2019-marto-26 10:29:08

Ne mi, sed iu latinlingvano inventis ĝin:
Errare humanum est, perseverare diabolicum

Tram_Amiko (Montri la profilon) 2019-marto-26 18:29:29

nigra.cxapelo:
Multaj homoj ne plu fidas la novliberalan paradigmon, sed ankoraŭ ne estas klara alternativo. Ĝi estas granda problemo tra la 'okcidentaj' landoj, ne nur en Francio.
Pardonu, sed mi devas ankoraŭ foje rakonti de la televidan reklamon:
La futbal-ludo finiĝas en remizo. Nun la arbitraciisto demandas: Ĉu vi deziras decidon per penalo-pafo?
La spektantoj respondas: Ne!
La arbitraciisto damandas: Ĉu vi volas decidon per ludo-plilongigo?
La spektantoj respondas: Ne!
La arbitraciisto damandas: Kion vi volas?
La spektantoj respondas: Maoam, Maoam ...!
Jen ligilo al youtube-video: https://www.youtube.com/watch?v=aL5JPSp7arw
Multaj homoj scias verŝajne precize kion ili ne volas. Sed ili ne scias, kion ili volas. "Maoam" estas alia vorto por io, kiu ne ekzistas en futbala ludo. Kaj tio ankaŭ ne ekzistas en politiko.

thyrolf (Montri la profilon) 2019-marto-27 07:03:51

Altebrilas:Ne mi, sed iu latinlingvano inventis ĝin:
Erare humanum est, sed perseverare diabolicum
Errare humanum est, sed in errare perseverare diabolicum. okulumo.gif

Altebrilas (Montri la profilon) 2019-marto-27 10:49:11

Mi erare skribis *erare anstataŭ errare. Mi ne insistas kaj korektis la mesaĝon.

Mi ĉiam pravas, ĉar kiam mi malpravas, mi ŝanĝas mian opinion. ridulo.gif

Reen al la supro