Al la enhavo

Kiel nomiĝas la neesperantaj literoj?

de Kriketo, 2019-majo-21

Mesaĝoj: 12

Lingvo: Esperanto

Kriketo (Montri la profilon) 2019-majo-21 12:29:01

Saluton!
Kiel oni nomas la literojn q, w, kaj y? Mi nur konas x = kso.
Dankon!

nornen (Montri la profilon) 2019-majo-21 15:20:58

Laŭ vortaro.net ili nomiĝas kuo, duobla vo aŭ ĝermana vo, i greka aŭ ipsilono, kaj ikso (ne kso).

Kriketo (Montri la profilon) 2019-majo-21 16:28:10

Ho, ikso! Ĉe Duolingo, mi ĉiam diris ksopojn pr XPs. Dankon pro la korekto!

Metsis (Montri la profilon) 2019-majo-22 10:11:15

Oni povas mallongigi ipsilon kiel ipso (kp. ikso), speciale tiam kiam oni elparolas matematikon. Vidu mian respondon en alia fadeno ĉi tie en Lernu.

Plie
ä : a kun tremao
å : ringa a
ö : o kun tremao

nornen (Montri la profilon) 2019-majo-22 16:03:51

Metsis:ä : a kun tremao
Hm, tio estas iom tikla. Miascie ekzistas du (nuntempe) samformaj supersignoj, nome tremao (dierezo) kaj umlaŭtsigno, kies originoj kaj funkcioj estas tute malsamaj. La tremao (truo) venas el la greka, dum la umlaŭto (superskribita e) venas el la germana.

Ekzemple en la hispana vorto cigüeña kaj en la nederlanda vorto coördinaat, sendube temas pri dierezo, tamen ezkemple en la germana vorto Bücher kaj en la sveda vorto göra sendube temas pri umlaŭto.

Do mi proponus nomi la unuajn du ekzemplojn "tremaa u" kaj "tremaa o", sed nomi la lastajn du ekzemplojn "umlaŭta u" kaj "umlaŭta o".

Kiel nomi la hispanan literon ñ? En la hispana ĝi nomiĝas eñe /eɲe/, sed en Esperanto ekzistas nek la sono de nek litero por /ɲ/. Eble "njo" aŭ "enjo"? Eble "n kun serpenteto"? Eble "n kun n"? Eble "virgulija n"?

----
EDIT: Mi ĵus eksciis, ke unicode ne distingas inter dierezo kaj umlaŭto. Interese kaj strange.

StefKo (Montri la profilon) 2019-majo-22 16:54:40

El Vortaro.net:

tild/o Supersigno (tild), uzata i.a. super n en la hispana (por doni sonon similan al nj) k super vokaloj en la portugala (por ilin nazaligi), ondosigno

Do "n tilda" aŭ "n kun tildo"?

nornen (Montri la profilon) 2019-majo-22 17:12:15

Almenaŭ kiam oni parolas pri la hispana, la uzo de "tildo" estus tre konfuziga. Ondosigno ŝajnas al mi persone pli taŭga.

En la hispana ekzistas tri supersignoj:
La "tilde" super la vokaloj á, é, í, ó, ú. (andá = iru, comé = manĝu, comí = mi manĝis, comió = li manĝis, ataúd = ĉerko)
La "diéresis" (dierezo) super la vokalo ü. (güero = helhara)
La "virgulilla" (streketo, < vírgula = bastono, streko) super la konsonanto ñ. (ñandú = speco de birdo)

Ekzemple á nomiĝas "a con tilde" = "a kun tildo", tamen ñ neniam nomiĝas "ene con tilde" sed simple "eñe". Ekzemple ñandú oni literumas kiel "eñe - a - ene - de - u con tilde".

Metsis (Montri la profilon) 2019-majo-23 06:52:16

Nornen pravas.

ä : umlaŭta a
ö : umlaŭta o

estas pli bonaj. La signo ~ nomiĝas tildo. Do se oni uzas la vorton "tilde" en la hispana por iu alia signo, estas "problemo" de la hispana, ne de E-o.

nornen (Montri la profilon) 2019-majo-23 16:46:28

Metsis:La signo ~ nomiĝas tildo. Do se oni uzas la vorton "tilde" en la hispana por iu alia signo, estas "problemo" de la hispana, ne de E-o.
Tute prave. Do, ñ estu "no kun tildo".

Fakte, ja estas grave havi Esperantajn nomojn por la literojn de aliaj lingvoj. Ekzemple, se mi volas literumi hispanan nomon al alia Esperantisto, kiu ne parolas la hispanan, tiuj nomoj taŭgus.

Jen mia klopodo de la du plej uzataj abocoj de mia lando Gvatemalo:

Litero — Hispana nomo — Esperanta nomo
A, a — a /a/ — a
B, b — be, be alta /be, beˈalta/ — bo
C, c — ce /se/ — co
Ch, ch — che /tʃe/ — coho
D, d — de /de/ — do
E, e — e /e/ — e
F, f — efe /ˈefe/ — fo
G, g — ge /xe/ — go
H, h — hache /ˈatʃe/ — ho
I, i — i /i/ — i
J, j — jota /ˈxota/ — jo
K, k — ca /ka/ — ko
L, l — ele /ˈele/ — lo
Ll, ll — doble ele /dobleˈele/ — duobla lo
M, m — eme /ˈeme/ — mo
N, n — ene /ˈene/ — no
Ñ, ñ — eñe /ˈeɲe/ — no kun tildo
O, o — o /o/ — o
P, p — pe /pe/ — po
Q, q — cu /ku/ — kuo
R, r — erre /ˈere/ — ro
rr — doble erre /dobleˈere/ — duobla ro
S, s — ese /ˈese/ — so
T, t — te /te/ — to
U, u — u /u/ — u
V, v — ve, ve baja, uve /be, beˈbaxa, ˈube / — vo
W, w — doble ve, doble uve /dobleˈbe, dobleˈube/ — duobla vo
X, x — equis /ˈekis/ — ikso
Y, y — ye, i griega /ʝe, igɾieˈga/ — ipsilono
Z, z — zeta /ˈseta/ — zo

Supersignoj:
á, é, í, ó, ú — kun korno
ü — u kun tremao

Ekzemple:
cigüeña
Hispane: ce – i – ge – u con diéresis – e – eñe – a
Esperante: co – i – go – u kun tremao – e – n kun tildo – a

Litero — Majaa nomo — Esperanta nomo
A, a — a /ʔa/ — a
Aa, aa — aa /ʔaː/ — longa a
Bʼ, bʼ — b’e /ɓ̥e/ — bo
Ch, ch — che /tʃe/ — coho
Chʼ, chʼ — chʼe /tʃʼe/ — glota coho
E, e — e /ʔe/ — e
Ee, ee — ee /ʔeː/ — longa e
H, h — ha /ha/ — ho
I, i — i /ʔi/ — i
Ii, ii — ii /ʔiː/ — longa i
J, j — jota /ˈxota/ — jo
K, k — ka /ka/ — ko
Kʼ, kʼ — kʼa /kʼa/ — glota ko
L, l — ele /ˈʔele/ — lo
M, m — eme /ˈʔeme/ — mo
N, n — ene /ˈʔene/ — no
O, o — o /ʔo/ — o
Oo, oo — o /ʔoː/ — longa o
P, p — pe /pe/ — po
Q, q — qu /qu/ — kuo
Qʼ, qʼ — qʼu /qʼu/ — glota kuo
R, r — ere /ˈʔeɾe/ — ro
S, s — ese /ˈʔese/ — so
T, t — te /te/ — to
Tʼ, tʼ — tʼe /tʼe/ — glota to
Tz, tz — tze /tse/ — tozo
Tzʼ, tzʼ — tzʼe /tsʼe/ — glota tozo
U, u — u /ʔu/ — u
Uu, uu — uu /ʔuː/ — longa u
W, w — wa /kʷa/ — duobla vo
X, x — xa /ʃa/ — ikso
Y, y — ye /tʲe/ — ipsilono
ʼ — tzʼuq /tsʼuq/ — guto, glota halto

Supersignoj: Ne estas.

Ekzemple
uutzʼuʼuj
Majae: uu – tzʼe – u – tzʼuq – u – jota
Esperante: longa u – glota tozo – u – guto – jo

(Hazarda fakto: uutzʼuʼuj signifas floro, uutzʼuʼujink signifas ornami per floroj, kaj uutzʼuʼujinbʼil aatin signifas vorto(j) ornamita(j) per floroj, kiu estas la vorto por poezio.)

Metsis (Montri la profilon) 2019-majo-24 06:17:52

nornen:
Ekzemple
uutzʼuʼuj
Majae: uu – tzʼe – u – tzʼuq – u – jota
Esperante: longa u – glota tozo – u – guto – jo
Kial "longa u" kaj ne "duoble u" aŭ "dufoje u"?

nornen:
(Hazarda fakto: uutzʼuʼuj signifas floro, uutzʼuʼujink signifas ornami per floroj, kaj uutzʼuʼujinbʼil aatin signifas vorto(j) ornamita(j) per floroj, kiu estas la vorto por poezio.)
Ĉu vere? Bela!

Reen al la supro