Al la enhavo

Kion vi pensas pri vikipedio ?

de Zam_franca, 2019-julio-01

Mesaĝoj: 45

Lingvo: Esperanto

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-julio-01 16:26:23

Ĉu ĝi estas bona, aŭ ĉu oni devus krei alian enciklopedion ?

Metsis (Montri la profilon) 2019-julio-02 07:58:48

Ne, ne estus bona, se ni devus krei alian Vikipedion. Kial vi demandas?

(Pri via rubriko… Pli bona estus "Kion vi pensas pri Vikipedio?", ĉar "kiel" montras manieron, ne la objekton de la ago "pensi" kaj oni pensas "pri io", vd. PIV-on.)

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-julio-02 10:23:34

mi sciis tion mi estas stulta

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-julio-02 10:27:51

Mi demandis tion ĉar vikipedio estas certe la plej granda paĝaro en esperanton (230 000 artikoloj), tial mi volis koni la opiniojn de la esperantistoj.

Altebrilas (Montri la profilon) 2019-julio-02 22:36:33

Mi ŝatas ĝin.

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2019-julio-04 07:01:08

Mi opinias ke estas multaj artikoloj, kies kvalitoj tamen ne estas tiom bonaj. Multaj el ili estas mallongaj kaj sendetalaj. Eble ili bezonas pli kaj pli da esperantistoj por kune plibonigi ĝin, almenaŭ tradukos pli da artikoloj el aliaj lingvoj.

Altebrilas (Montri la profilon) 2019-julio-04 20:39:15

Kiuj artikoloj estas tradukendaj?

ikubaj4 (Montri la profilon) 2019-julio-05 10:38:05

Saluton!

Mi ŝatas Vokipedion.
Kiam mi havas liberan tempon, mi kelkfoje legas ĝiajn artikolojn en Esperanto, kiujn mi jam konas.
Tre amuza al mi.

Promenante artikolojn en Esperanto laŭ ligitaj artikoloj tie kaj ĉi tie, mi ekscias novajn sciojn pri homoj, historioj kaj geografioj, kiujn mi neniam konas.
Iam mi plibonigus mian lingvan nivelon, mi volas skribi tie pri diversaj aĵoj en mia lando.

walfino (Montri la profilon) 2019-julio-10 14:02:35

Ĉu vi demandas pri Vikipedio (en Esperanto) aŭ Wikipedia ĝenerale?

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-julio-10 15:16:47

Vikipedio en esperanto

Reen al la supro