Al la enhavo

Kion vi pensas pri la situacio en Katalunio

de IgorSokoloff, 2019-oktobro-19

Mesaĝoj: 15

Lingvo: Esperanto

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-oktobro-24 08:33:34

nornen:Mi ja havas kelke da demandoj pri la tuta afero. Mi resumos tion, kion mi opinias scii aux kompreni, kaj mi petas al hispanoj bonvole korekti miajn malgxustajxon.

La dekan de oktubro, la registaro de Katalunio efektivigis referendumon al sia popolo: Cxu vi volas, ke Katalunio estu sendependa sxtato en formo de Respubilka?
Tiu referendumo estis kontrauxlegxa laux la konstitucia tribunalo. La rezulto estis: 90% jese, 8% nee, 2% blanke.
Cxar tiu referendumo estis kontrauxlegxa, estas kompreneble, ke la kataluniaj registoj estis jxugataj pro tio. Se ili elspezis publikan monon por gxin efektivigi, ankaux tiu elspezo estas kontrauxlegxa kaj punebla.
Tamen, la kontrauxlegxa karaktero de la referendum, ne forvisxas la demokratian karakteron de la referendum. Cxiuj katalunoj estis invitataj por vocxdoni.
Kial la hispana registaro gxin malpermesis? Mi supozas, ke ili pensis, ke tia referendum povus doni jesan rezulton. Cxar se estis prevideble, ke la rezulto estus 90% nee, estus pli facile por la hispana registaro ja gxin permesi, kaj poste argumenti: vi jam elektis nee, la popolo parolis, la temo estas finita.
Kion timas la hispana registaro pri eventuala foriro (secesión) de Katalunio? Cxu ke aliaj regionoj (baskujo, galegujo?) ankaux elirus? Cxu ke sen la ekonomia forto de Katalunio, la restanta Hispana estus ekonomie en la feko (pli ol hodiaux)?
Se Katalunio volas foriri, kial ne permesi tion? Ke ili foriru kaj vidu, kiel oni fartos. “Si amas a alguien, déjalo ir. Si vuelve, es tuyo. Si no vuelve, nunca lo fue.”
Kial ne permesi laulegxan referendumon? Mi ofte auxdis, ke la jesantoj gajnis, cxar la neantoj ne vocxdonis por ne partopreni en kontrauxlegxa referendumo. Cxe laulegxa referendum, cxiuj povos vocxdoni kaj la rezulto estos representativa. La argumento “A gajnas cxar B ne partoprenis” ne tauxgus, cxar se oni ne vocxdonas, oni ne rajtas plori pri rezulto. Demokratio 101.
Al mi sxajnas tre kredeble, ke almenaux parto de la manifestaciantoj estas instigataj per por-elira grupoj. Sendube. Tamen tio ne sxangxas la fakto, ke inter la Kataluniaro ja estas personoj seninstige por-eliraj. Samtempe ankaux venas por manifestacii kontraux-elire personoj el regionoj ne-katalunaj.
Sume: res publika, res populi (aux en Hispanuko pli precize: res publika, res populorum). Se estas vocxoj en Katalunio por sendependeco, kial ne auxskulti ilin kaj lauxlegxe demandi la tutan regionan logxantaron? Ne permesi al registaro fari demandon al popolo, ekscionte la popolan opinion,ja sxajnas al mi iom kontrauxdemokratia.
Ne estis la unua de oktubro, ĉu ?
Tiu referendumo fakte ja estis malleĝe. Policanoj perforte fermigis la balotejojn.
La plej grava problemo, laŭ mi, estas la kvalito de la nuna dialogo. Ĝi ne tute estas sufiĉe bona. La memstaremuloj nomigas la kunistoj (tiuj, kiuj volas resti en Hispanujo) "faŝistojn", kaj la kunistoj pensas, ke la memstaruloj estas "naciistoj" (aĉasence.), laŭ mia propra eksperimento. Tial ili malamas unu la aliajn.

Серёга (Montri la profilon) 2019-oktobro-24 17:04:13

Laŭ mi:
A lando de la okcidenta mondo preskaŭ jam necesas elekti siajn imperiaestrajn, tempas, tempas por ili ja lukti en ĉiuj aliaj ŝtatoj de la mondo kun tiu pesto, kiun oni nomas "demokratio". Bone ke sufiĉas misiloj, telestiratajn flugmaŝinoj, bomboj aviadilŝipoj. ridulo.gif
Historia Romia Imperio lumigos vian vojon al venkoj. ridulo.gifridulo.gifridulo.gif

LaAnaso (Montri la profilon) 2019-oktobro-24 21:47:15

Katalunio estas la plej riĉan regionon de Hispanio. Memoru tiu fakton!

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-oktobro-25 09:39:06

LaAnaso:Katalunio estas la plej riĉan regionon de Hispanio. Memoru tiu fakton!
Daniel Cohn-Bendit (grandigebla vikipedia paĝo) bone komparas la katalunan krizon kun Briteliro. Katalunio kaj Britio estas riĉaj teritorioj, sed pagas por malpli riĉaj teritorioj. Tial estas katalunoj kaj britoj kiuj ne plu volas pagi sed finfine la kosto estos pli multkosta ĉar Katalunio, eta teritorio, ne plu estos en EU. Rilate al Britujo, lando de proksimume 65 milionoj da loĝantoj, estos sola kontraŭ landoj de 320 milionoj da loĝantoj (Usono), pli ol 1 miliardo da loĝantoj (Barato, Ĉinio), kaj EU kiu enhavos 450 milionoj da loĝantoj. Ĉu eta Britio povos negocii egale kun ili ? Ŝajnas malfacila. Legu ankaŭ per tradukilo tiun artikolon : https://www.nouvelobs.com/brexit/20191022.OBS20123...
Pri Katalunio, Hispanio neniam akceptos, ke memstara Katalunio (re)iĝos en EU. Se Katalunio forirus EU-on, ĝi iĝos turisma nacio. Firmaoj jam foriris Katalunion pro la krizo.
Atentu al via akuzativo." Katalunio estas la plej riĉa regiono de Hispanio. Memoru tiun fakton!" Ne estas akuzativo post "esti".

novatago (Montri la profilon) 2019-oktobro-27 22:18:39

nornen:Mi ja havas kelke da demandoj pri la tuta afero. Mi resumos tion, kion mi opinias scii aux kompreni, kaj mi petas al hispanoj bonvole korekti miajn malgxustajxon.

La dekan de oktubro, la registaro de Katalunio efektivigis referendumon al sia popolo: Cxu vi volas, ke Katalunio estu sendependa sxtato en formo de Respubilka?
La unua de oktobro de 2017.


nornen:Tiu referendumo estis kontrauxlegxa laux la konstitucia tribunalo. La rezulto estis: 90% jese, 8% nee, 2% blanke.
La voĉdonantoj estis ĉirkaŭ 43%. La elnombradon de voĉdonoj faris nur sendependistoj. En kia demokratio oni akceptus tiun rezulton laŭ tia situacio?

nornen:...
Tamen, la kontrauxlegxa karaktero de la referendum, ne forvisxas la demokratian karakteron de la referendum. Cxiuj katalunoj estis invitataj por vocxdoni.
Kial la hispana registaro gxin malpermesis? Mi supozas, ke ili pensis, ke tia referendum povus doni jesan rezulton. Cxar se estis prevideble, ke la rezulto estus 90% nee, estus pli facile por la hispana registaro ja gxin permesi, kaj poste argumenti: vi jam elektis nee, la popolo parolis, la temo estas finita.
Ne estu simplista. Ambaŭ registaroj povas, pli aŭ malpli, antaŭvidi la rezulton de tia referendumo. Registaroj profitas konfliktojn. Se mi estas la kataluna registaro kaj mi scias ke la "ne" gajnus, kaj, aldone, mi scias ke la hispana registaro, iel aŭ alie, ne permesos la referendumon, mi organizus referendumon por profiti la antaŭvideblan konflikton. La nuna situacio venas de tia pensmaniero: se la kataluna registaro ne atingas sendependiĝon, gajnas voĉdonantojn kontraŭ Hispanio. Ĉu tio estas demokratio? Politikistoj gajnas, la popolo ĉiam malgajnas.

Aldone la hispana registaro ankaŭ povus profiti la konflikton. La nuna ne tiom, sed la problemon kreis la antaŭa, kiu ja profitis ĝin. Plie, la hispana registaro scias tion, ke la plimulto de katalunoj volas resti en Hispanio..., sed se oni faras referendumon tie, oni devas fari alian en la eŭska regiono, kaj tie, eble la "jes" gajnus (mi tute ne scias), kaj en aliaj regionoj eĉ se en aliaj sendependiĝemaj movadoj ne estas fortaj. Se registaro farus tion, hispanaj naciistoj ne premius ilin. La problemo ne estas tiel simpla. Tio ja ne estas demokratia sinteno, tamen ja estas tute politika. Aĉa sed facile komprenebla.


nornen:Kaj al la hispana registaro kaj al la kataluna regist
Kion timas la hispana registaro pri eventuala foriro (secesión) de Katalunio?
Ĉi tiu demando estas multe pli bona ol vi mem pensas. Verdire, la hispana registaro povus doni sendependon al katalunoj, sed ne kiel katalunoj volas. Fakte, se de mi dependus, ili jam estus sendependaj, sed la provincoj de Taragono, Barcelono kaj la marbordo de Ĝirono restus en Hispanio. De tiu vidpunkto, ĉu nur la hispana registaro devas timi sendependiĝon? Ĉu sendependistaj katalunoj ŝatus landon sen marbordo? Kion ili faros por gajni la marbordon? Ĉu milito? Per kiu armeo?

Sendependiĝa volo estas afero tro simpligita de sendependistoj.

nornen: Cxu ke sen la ekonomia forto de Katalunio, la restanta Hispana estus ekonomie en la feko (pli ol hodiaux)?
Mi ne scias, mi nur scias, ke tio estus bona por neniu. Fakte, ankaŭ ne por la Eŭropa Unio. Ankaŭ estas nekomprenebla, kaj trompa, ke oni pensu nur pri tuje pozitiva rezulto post sendependiĝo. La afero ja povas esti tro multekosta, nur por vidi la nomon Katalunio sur la kovrilo de pasporto.

La aliaj demandoj aŭ jam estas responditaj aŭ mi ne scias kion diri.

Ĝis, Novatago (blogo / 7 + 1)

Reen al la supro