Al la enhavo

Fermita

Esperanto

de Jxusteno, 2020-januaro-09

Mesaĝoj: 38

Lingvo: Esperanto

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-januaro-09 09:49:11

La mesaĝo estas kaŝita.

robinvdv (Montri la profilon) 2020-januaro-09 13:50:01

Ĉu ĉi tio vere estas "novaĵo"? Mi pensas, ke vi jam plurfoje kreis novajn fadenojn por disvastigi ekzakte ĉi tiun ideon.

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-januaro-09 14:07:19

La mesaĝo estas kaŝita.

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-januaro-09 15:07:37

robinvdv:Ĉu ĉi tio vere estas "novaĵo"? Mi pensas, ke vi jam plurfoje kreis novajn fadenojn por disvastigi ekzakte ĉi tiun ideon.
Prave.

Mi ne re-diru ion jam dirita!

Jen parto de mia respondo el alia fadeno (kun la tutsama teksto de vi) :

Seksa neŭtraleco ne eblas en Esperanto, krom per reformoj. Sed paroli pri neduumuloj eblas en Zamenhofa, klara, akademia kaj kreema Esperanto :
neduum-patro

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-januaro-09 15:41:52

La mesaĝo estas kaŝita.

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-januaro-09 16:20:00

La mesaĝo estas kaŝita.

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-januaro-09 17:26:01

Jxusteno:Seksa neŭtraleco eblas en Esperanto ĉar multaj vortoj jam nun estas seksneŭtralaj, ekzemple ano, estro, ido, isto, ulo (kaj la vortoj, kies lasta sufikso, estas -an-, -estr-, -id-, -ist- aŭ -ul-, la substantivaj participoj (-ant/o, -at/o, -int/o, -it/o, -ont/o, -ot/o), la bestonomoj (hundo, kato ktp; se mi ne eraras, nur kelkaj neoficialaj bestonomoj estas viraj aŭ inaj; ekzemple, *okso*), la vortoj homo, persono, parenco, infano, mastro, majstro, pastro, papo, imamo, rabeno, pasaĝero, viktimo, monarko, tajloro, biologo, diplomato, geografo, feo ktp.
Mi parolas pri la tuta neŭtraleco dezirata de reformistoj.

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-januaro-09 17:32:40

Jxusteno:
Zam_franca:
robinvdv:Ĉu ĉi tio vere estas "novaĵo"? Mi pensas, ke vi jam plurfoje kreis novajn fadenojn por disvastigi ekzakte ĉi tiun ideon.
Prave.

Mi ne re-diru ion jam dirita!

Jen parto de mia respondo el alia fadeno (kun la tutsama teksto de vi) :

Seksa neŭtraleco ne eblas en Esperanto, krom per reformoj. Sed paroli pri neduumuloj eblas en Zamenhofa, klara, akademia kaj kreema Esperanto :
neduum-patro
Mi daŭre ne komprenas kial al vi ne plaĉas la esprimo "sinjorumo". Estas vere ke ĝi estas neklara. Fakte la signifo de la vorto "sinjor/um/o", danke la nedifinitan signifon de la sufikso -um-, estas tre vasta: "io aŭ iu iel rilata al sinjoro" kaj tia signifo inkluzivas (je) ekzemple "sinjoreca konduto", "portanta malnovajn ilojn, sekvantaro de sinjoro" kaj "seksneŭtrale sinjoro".
A : Rigardu Paŭlon. Mi estas lia patrumo
B : (ĉu A estas la nebiologia patro de Paŭlo, aŭ nur lia kora patro? Ĉu A estas iu onklo kiu patrumas por Paŭlo?)

Ja ne estas klara, kaj plie tia genrum(!)a uzo estas gravigi la afiksan uzon "um-" kaj doni al ĝi du sencojn : la neklarecon kaj la seksneŭtrigecon.

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-januaro-09 17:57:57

La mesaĝo estas kaŝita.

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-januaro-09 19:35:41

Jxusteno:Volu legi la lecionon pri la sufikso -um-. Tie estas dirite: " UM estas uzata en matematiko por fari nomojn de nombrosistemoj. Oni metas UM post nombro, kiu montras, kiom da ciferoj uzas la sistemo ". Sed tia uzo miascie estas nek prezentita en la Fundamento, nek kredeble oficiale konsilita de la Akademio. Do, la sufikso -um- povas ricevi ankaŭ la seksneŭtrigan funkcion se tion ĉi akceptos la Esperantistaro.
Ne, ĉar genra senco per "-um-" ne estas nur alia senco, ili ankaŭ estas ja gramatikaj. La genreco gravas. Reformo por tia uzo de "-um-" igos ĉi-lastan sufikson iom kiel "-in-"! Kaj plie, ĝi ne plu estus seksneŭtrala (esti neduuma ne signifas esti seksneŭtrala, miakomprene. Signifas sin senti nek vira, nek ina, sed tamen alia aĵo, ĉu ne? Kaj tiu aliaĵo ne estas neŭtrala).

Ĉiuokaze, vi mem diris ĝin, estas neklara!

Reen al la supro