Al la enhavo

Ĉu iu ĉi tie instruas Esperanton en lernejo?

de penivos, 2020-februaro-26

Mesaĝoj: 15

Lingvo: Esperanto

penivos (Montri la profilon) 2020-februaro-26 01:29:10

Mi tre ĝuis faranta tion dum jaroj kaj nun havas iom da tempo dediĉi al subtenado de interkultura komunikado per Esperanto. Pro tio mi interesiĝas scii kie klasoj nun estas en la mondo.

Metsis (Montri la profilon) 2020-februaro-26 09:25:59

Mi instruas elementan kurson ĉe mia loka klubo. Ni uzas la nacilingvan version de la lernolibro Esperanto per rekta metodo kun mia propra materialo.

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-februaro-26 17:17:13

Metsis:Mi instruas elementan kurson ĉe mia loka klubo. Ni uzas la nacilingvan version de la lernolibro Esperanto per rekta metodo kun mia propra materialo.
Ĉu vi instruas al viaj instruatoj la genre neŭtralan ununombran triapersonan pronomon ri?

Metsis (Montri la profilon) 2020-februaro-26 19:13:34

Jxusteno:Ĉu vi instruas al viaj instruatoj la genre neŭtralan ununombran triapersonan pronomon ri?
Jes, mi instruas la tradiciajn pronomojn kaj rakontas, ke estas alternativoj. Mi ankaŭ konfesas, ke mi estas ri-isto kaj singulara ge-isto, sed atentigas, ke ne ĉiuj komprenas tiujn. Mi lasas la lernantoj mem decidi kiujn uzi.

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-februaro-26 19:30:41

Metsis:
Jxusteno:Ĉu vi instruas al viaj instruatoj la genre neŭtralan ununombran triapersonan pronomon ri?
Jes, mi instruas la tradiciajn pronomojn kaj rakontas, ke estas alternativoj. Mi ankaŭ konfesas, ke mi estas ri-isto kaj singulara ge-isto, sed atentigas, ke ne ĉiuj komprenas tiujn. Mi lasas la lernantoj mem decidi kiujn uzi.
Bone

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-februaro-26 19:47:26

Metsis:
Jxusteno:Ĉu vi instruas al viaj instruatoj la genre neŭtralan ununombran triapersonan pronomon ri?
Jes, mi instruas la tradiciajn pronomojn kaj rakontas, ke estas alternativoj. Mi ankaŭ konfesas, ke mi estas ri-isto kaj singulara ge-isto, sed atentigas, ke ne ĉiuj komprenas tiujn. Mi lasas la lernantoj mem decidi kiujn uzi.
Laŭ kion mi legis, "riismo" enhavas ankaŭ "iĉismon" (tiun lastan vorton mi mem faris), sed vi ne estas iĉ-isto, ĉu ne? Do kia sistemo estas la plej taŭga laŭ vi? Ĉu neniu ŝanĝo, ĉu ekuzi vortojn kiel "virjunuloj", "virurbestro", ktp?

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-februaro-26 20:55:35

"junulo" — seksneŭtrala;
"junulipo" — ipa;
"junulino" — ina;
"junulo" — iĉa.

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-februaro-26 21:25:45

Jxusteno:"junulo" — seksneŭtrala;
"junulipo" — ipa;
"junulino" — ina;
"junulo" — iĉa.
Tute nevolante esti malagrabla, mi ne demandis, kiel funkcias vian sistemon.
Mi ne estis sufiĉe klara: mi parolis al Metsis.

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-februaro-26 22:15:09

Zam_franca:
Jxusteno:"junulo" — seksneŭtrala;
"junulipo" — ipa;
"junulino" — ina;
"junulo" — iĉa.
Tute nevolante esti malagrabla, mi ne demandis, kiel funkcias vian sistemon.
Mi ne estis sufiĉe klara: mi parolis al Metsis.
Ĉu vi pensas ke mia mesaĝo estis respondo al via lasta ĉi-fadena mesaĝo? Kial?

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-februaro-26 22:18:05

Jxusteno:
Zam_franca:
Jxusteno:"junulo" — seksneŭtrala;
"junulipo" — ipa;
"junulino" — ina;
"junulo" — iĉa.
Tute nevolante esti malagrabla, mi ne demandis, kiel funkcias vian sistemon.
Mi ne estis sufiĉe klara: mi parolis al Metsis.
Ĉu vi pensas ke mia mesaĝo estis respondo al via lasta ĉi-fadena mesaĝo? Kial?
Ĉar sen mia mesaĝo, via tute ne havus kompreneblan kialon por esti tie laŭ mi.

Reen al la supro