Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Ŝercoj

de StefKo, 2020-marto-17

Mesaĝoj: 501

Lingvo: Esperanto

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-aŭgusto-31 08:53:47

Kiu klaso estas la "8-a klaso" en Pollando? Ĉu mezlerneja klaso?

StefKo (Montri la profilon) 2020-aŭgusto-31 11:25:01

Zam_franca:Kiu klaso estas la "8-a klaso" en Pollando? Ĉu mezlerneja klaso?
Lasta klaso de lernejo elementa. Antaŭ nelonge lernejo elementa havis 6 klasojn, post ĝi estis triklasa gimnazio (ankaŭ deva).

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-aŭgusto-31 12:05:08

StefKo:
Zam_franca:Kiu klaso estas la "8-a klaso" en Pollando? Ĉu mezlerneja klaso?
Lasta klaso de lernejo elementa. Antaŭ nelonge lernejo elementa havis 6 klasojn, post ĝi estis triklasa gimnazio (ankaŭ deva).
Interese, dankon pro respondi.

En Francujo elementa lernejo estas kvinklasa, post ĝi estas mezlernejo kun kvar klasoj kaj fine liceo (lycée, franclingvaj svisoj foje uzas la (por mi) Esperantecan vorton gymnase, gimnazio) kiu enhavas tri klasojn.

sergejm (Montri la profilon) 2020-aŭgusto-31 15:01:59

En Rusio estas 11 klasoj. 4 klasoj de komenca lernejo, 5a ĝis 9a mezlernejo, 10a kaj 11a altlernejo, kiujn oni povas anstataŭ per profesia lernejo.

nornen (Montri la profilon) 2020-aŭgusto-31 17:38:36

En Gvatemalo la bazlernejo havas 6 klasojn kaj estas deviga. La mezlernejo havas 5 aŭ 6 klasojn. La unuaj 3 mezlernejaj klasoj estas la samaj por ĉiuj kaj devigaj. Se la lernanto intencas iri poste al altlernejo, li faras aldone 2 nedevigajn klasojn (5 sume) en la mezlernejo kaj eliras kun la titolo "bachiller", kiu rajtigas lin eniri altlernejon. Male, la lernanto povas fari ankoraŭ 3 nedevigajn klasojn (6 sume) kaj eliras kun profesia titolo, ekz sekretario aŭ kontisto.

Aldone al la ŝtata altlernejo, ankaŭ estas ŝtata profesia lernejo (INTECAP, Instituto Técnico en Capacitación y Productividad), kie lernantoj de ia aĝo povas lerni profesiojn, ekzemple kiel meĥanikisto, kuiristo, elektristo, ktp.

Ankaŭ ekzistas neŝtataj, nepublikaj, privataj baz-, mez- kaj altlernejoj. Inter ili estas multekostaj (sed akademie malbonaj) lernejoj por la gefiloj de riĉuloj, al kiuj ne gravas la akademia nivelo de la lernejoj, sed al kiuj nur gravas, ke ilia filo ekkonu aliajn personojn el la sama soci-ekonomia "klaso".

StefKo (Montri la profilon) 2020-septembro-09 09:36:01

GPS por maljunulo

- Mi aĉetis GPS-on por maljunuloj - diras avino.
- Kiel "por maljunuloj"?
- Tiel ke ĝi montras ne nur kien mi devas iri kaj ankaŭ por kio mi venis.

StefKo (Montri la profilon) 2020-septembro-10 11:11:42

Viro, diagnozu vin mem!

Por ne kuradi en ambulatoriojn kaj ne fari multajn esplorojn, vi povas senpage kontroli pri kio vi malsanas – urinu ĉe arbo kaj:
1) se la formikoj amasiĝas – alta nivelo de la sukero,
2) se muŝoj kunflugas – inflamo,
3) se la urino rapide sekiĝas – multe da salo,
4) se odoras viande – multe da kolesterolo,
5) se vi forgesis demeti vian kalsoneton – Alzheimer-malsano,
6) se vi demetis vian kalsoneton sed vi ne sukcesis urini – Parkinsona malsano,
7) se vi ne flaras odoron de la urino – la koronaviruso!

sergejm (Montri la profilon) 2020-septembro-12 00:36:22

- Kial el ovo aperas kokido?
- Ĉar ĝi timas, ke el ĝi oni faras ovaĵon!

KatjaMcFlores (Montri la profilon) 2020-septembro-12 21:11:19

Saluton, Stefĉik.
Sed kial vi rilatigis vian esence genro-neŭtralan ŝercon ĝuste al virinoj?
Ĉu vi estas mizogino?

StefKo (Montri la profilon) 2020-septembro-13 08:02:35

KatjaMcFlores:Saluton, Stefĉik.
Sed kial vi rilatigis vian esence genro-neŭtralan ŝercon ĝuste al virinoj?
Ĉu vi estas mizogino?
Justa rimarko. Malgraŭ estas la virinoj, kiuj multfoje pli ofte vizitadas ambulatoriojn por fari multajn esplorojn. Mi, ordinare, tradukis ie ekaŭditan ŝercon kaj ne ekpensis pri ĝia ofendeco (vira dikhaŭto?).
Komence mi forigis la vorton "virino". La ŝerco nenion perdis pro tio.
Plue mi ekpensis ke la vorto "viro" estus pli bona ĉar ĝuste ili ne ŝatas vizitadi ambulatoriojn kaj kuracistojn, do mi reĝustigas la ŝercon - estos la vorto "viro". Mi pensas ke viroj ne sentos sin ofenditaj.

Reen al la supro