Al la enhavo

Parolu pri eraro, kiu ripetas sin apud la lerno de esperanto

de Koro_Kokoro, 2020-aprilo-12

Mesaĝoj: 14

Lingvo: Esperanto

Koro_Kokoro (Montri la profilon) 2020-aprilo-12 17:24:55

Erari estas huma. Kaj erari ripetite estas tre huma. ;~)

Iam kaj iam rompi tro fiksajn strukturojn de penso kaj al-lerni nuevon estas malfacila por ĉiu humo.
Sed ne hontu! Ekzistas helpa ensorĉo! Simple elparoli la proprajn erarojn helpas.

Por tio ĉi tiu fadeno nu ekzistas.

Mia ĉeferaro de nuntempo estas forgesi la akuzativan "-n".
Estas stranga, ĉar en la lingvoj, kiujn mi parolas, aŭ lernas, oni ankaŭ signas la akuzativojn, ... mi pensis.

Pro tio mi rigardis pli detale mian patrinan lingvon kaj la aliajn lingvoijn, kiujn mi lernas. Kaj perceptis la jeno:

・En esperanto ni signas la akuzativon de substantivoj, adjektivoj kaj pronomoj per deklinacii kun "-n".
  Kaj por direkto ni uzas akuzativon "-n".

・En la angla lingvo oni signas la personajn pronomojn per deklinacii, sed ili estas identaj kiel en la dativo.
  Oni ankaŭ deklinacias la interrogativ-kaj-relativ-pronomon "who".
  Adjektivojn, substantivojn kaj aliajn pronomojn oni ne signas .

・En la germana lingvo oni signas la personajn pronomojn per deklinacii.
  Relantivan pronomon, Interrogativajn pronomojn, demonstrativojn, adjektivojn kaj substantivojn oni nur signas per deklinaccii,
  kiam la gramatika genro de substantivo estas vira, sed oni deklinacias nur tre malmultajn virajn substantivojn.

・En la japana lingvo oni signas la akuzativaijn substantivojn aŭ substantivigojn kun la partikulo wo を.

・En ĉio de kvar lingvoj ne estas akuzativo, ĉar ni uzas kopuloj aŭ kopul-verboj.

Unu ekzemblo:

Ĉar unuaŭ estas bela varma tago, mi manĝas grandan vegetar-burgeron kaj trinkas du malvarmetajn kolaojn.

Because today is a nice warm day, I eat a big veggie burger and drink two cool colas.

Weil heute ein schöner warmer Tag ist, esse ich einen großen Veggie-Burger und trinke zwei kühle Cola.

今日暖かい日だから、大きなヴェジーバーガー食べて冷たいコーラ2杯のむ。
Kyō atatakai hi dakara, ōkina veggie burger o tabete tsumetai cola o nihai nomu.

Kopulo / kopul-verbo: estas | be → is | sein → ist | だ da

Unua akuzativo:
granda vegitar-burgero → grandan vegitar-burgeron
big veggie burger
ein großer Veggie-Burger → einen großen Veggie-Burger (vira gramatika genro)
大きなヴェジーバーガー ōkina veggie burger → 大きなヴェジーバーガー ōkina veggie burger o

Dua akuzativo:
du malvarmetaj kolaoj → du malvarmetajn kolaojn
two cool colas
zwei kalte Cola (ina gramatika genro)
冷たいコーラ2杯 tsumetai cola nihai → 冷たいコーラ2杯 tsumetai cola o nihai

Ĉion bonan al vi.
Felis'.

sergejm (Montri la profilon) 2020-aprilo-13 02:57:02

Aliaj viaj eraroj:
apud la lerno -> dum la lerno.
al-lerni -> ellerni
nueva -> nova
unuaŭ -> hodiaŭ
perceptis la jeno -> mi perceptis la jenon

Kaj oni kutime ne uzas longaj kunmetitaj vortojn

nornen (Montri la profilon) 2020-aprilo-13 04:56:33

Erari estas huma. -> Erari estas home.

sergejm (Montri la profilon) 2020-aprilo-13 18:52:21

nornen:Erari estas huma. -> Erari estas home.
Kaj 'erari ripetante' aŭ 'fari ripetitajn erarojn'

nornen (Montri la profilon) 2020-aprilo-14 00:01:47

Aux eraradi

ito (Montri la profilon) 2020-aprilo-14 03:21:09

Koro_Kokoro,

Mi aplaŭdas vin pri via bona esprimo en la japana.

Sed ŝajnas al mi ke「冷たいコーラを2杯のむ」kaj "trinkas du malvarmetajn kolaojn." havas malsamajn sencojn. Dum la unua(japana) temas pri kvanto de kolao, la lasta(Esperanta) temas pri speco de kolao.

por diri pri kvanto: trinkas du tasojn(glasojn) da malvarmeta kolao
por diri pri speco: trinkas du malvarmetajn kolaojn (ekzemple dolĉan kaj ne-dolĉan)

https://bertilow.com/pmeg/gramatiko/unu-nombro_mul...
PMEG:Ĉe nenombreblaj aferoj oni povas montri la kvanton per mezurunuoj. Tiaj unuoj estas nombreblaj: tri litroj da akvo, du hektogramoj da metalo, unu sitelo da sablo, tri horoj da muziko.
PMEG:Tiaj O-vortoj normale ne ricevas J-finaĵon, ĉar la distingo inter unu-nombro kaj multe-nombro estas fremda al ili. Sed iafoje oni parolas pri diversaj specoj de ia neindividueca afero. Tiam oni povas je bezono uzi J-finaĵon:
...
Hejme li regalas sin per dolĉaj bonegaj vinoj. Temas pri pluraj specoj de dolĉa vino.

StefKo (Montri la profilon) 2020-aprilo-14 13:09:32

Aŭ "erarigi estas home"? okulumo.gif

Koro_Kokoro (Montri la profilon) 2020-aprilo-14 20:09:28

nornen:Erari estas huma. -> Erari estas home.
Kial adverbo?

Felis'.

PS: "La juna Filipo estas alta kaj la maljuna estas same alta"...

Erari estas hume. → Tio estas "erari hume".

Tial ke la subjekto estas verbo, ĉu ne?

nornen (Montri la profilon) 2020-aprilo-14 20:25:29

Koro_Kokoro:
nornen:Erari estas huma. -> Erari estas home.
Kial adverbo?

Felis'.
Ĉar la subjekto estas infinitivo. Vidu la Fundamentan Ekzercaron:

Zamenhof:Resti kun leono estas danĝere.
Se la subjekto estas infinitivo, subpropozicio aŭ adverbo, la predikata adjektivo prenas adverban formon:

Naĝi estas sane.
Ke vi venis, estas bone.
Ĉi tie estas brue.

Sed:
Naĝado estas sana.
Via alveno estas bona.
Tiu ĉi loko estas brua.

Koro_Kokoro (Montri la profilon) 2020-aprilo-14 21:19:16

Sergejm, dankon pro la korektoj.
Sed unu ne klarigas al mi:

sergejm:al-lerni -> ellerni
Mi pensas, kio havas alian sencon: lerni ion ĝis la fino, ĉu ne?
Sed mi voltis diri, kiu oni esprimas germane: "hinzulernen" aŭ "dazulernen" (aldone + lerni).

---------------------------------------------------------------------------

Ito, dankon. ^.^

ito:por diri pri kvanto: trinkas du tasojn(glasojn) da malvarmeta kolao
por diri pri speco: trinkas du malvarmetajn kolaojn (ekzemple dolĉan kaj ne-dolĉan)
Se mi volas diri: "trinkas du botelojn da malvarmeta kolao",
tiukaze mi bezonas skribi (diri): 冷たいコーラを2本飲む, ĉu ne?

---------------------------------------------------------------------------

nornen:Ĉar la subjekto estas infinitivo.
Ni respondis mian demandon simultane. ridego.gif
Sed via demando estas pli detala kaj pli tuta. Dankon.

---------------------------------------------------------------------------

Felis'.

Reen al la supro