Al la enhavo

Adiaŭ

de guyjohnston, 2008-aŭgusto-07

Mesaĝoj: 22

Lingvo: Esperanto

guyjohnston (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-07 02:42:36

Saluton, kial oni diras "saluton", sed "adiaŭ" anstataŭ "adiaŭon"?

FrankoVoglero (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-07 07:17:08

guyjohnston:Saluton, kial oni diras "saluton", sed "adiaŭ" anstataŭ "adiaŭon"?
Mi lernis, ke oni diras ankaŭ bonan tagon, por tio ke bonan tagon estas mallongigo por "Mi deziras bonan tagon al vi". Certe estas iomete same kun Saluton.

Adiaŭ - Verŝajne, por tio ke Adiaŭ ne estas normala vorto ridulo.gif. Mi ne vidas -i -o -a post la vorto. Tamen mi pensas ke vi povas ankaŭ diri bonan adiaŭon.

Kio aliaj esperantistoj pensas?

Bonan adiaŭon
Frank

Taciturn_ (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-07 11:10:59

guyjohnston:Saluton, kial oni diras "saluton", sed "adiaŭ" anstataŭ "adiaŭon"?
Ĉar la Esperanto ne estas vere regula en multe da kazoj.Nun vi devas aŭ akcepti ĝin kun ĉiaj siaj nereguloj aŭ lerni ion ajn alian,aŭ krei vian propran lingvon ridulo.gif

Miland (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-07 13:22:47

Efektive, E-istoj ne kutime diras 'Adiaŭ'. Ili diras 'Ĝis revido!' Mi neniam ajn audis 'Adiaŭ' dum la lasta Universala Kongreso en Nederlando, sed mi uzis kaj aŭdis 'Ĝis!' ofte.

guyjohnston (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-07 15:02:33

Miland:Efektive, E-istoj ne kutime diras 'Adiaŭ'. Ili diras 'Ĝis revido!' Mi neniam ajn audis 'Adiaŭ' dum la lasta Universala Kongreso en Nederlando, sed mi uzis kaj aŭdis 'Ĝis!' ofte.
Jes ankaŭ mi neniam uzas nek aŭdas "adiaŭ", sed mi diras kaj aŭdas "adiaŭi" por pridiri la diron de "ĝis revido", ĉar "ĝisrevidi" aŭ simile ne vere estas senca.

Miland (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-07 18:01:16

Nu, respondi la demandon mem, adiaŭ (miaopinie, deveninte de la franca vorto adieu), estas de la komenco en la Fundamento en tiu formo, kiel diro. Saluton estas en la Fundamento kiel la radiko salut'. Do efektive adiaŭ estas pli malnova en nia lingvo!

Terurĉjo (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-07 18:05:28

Kial vi miras?
Tio estas influo de la franca lingvo en Esperanto. Zamenhof bone sciis la francan, kaj tiutempe ĉiuj bone komprenis la esprimon.

Diference de "Gis revido" oni kutime uzas "Adiaŭ" antaŭ tre longa aŭ porĉiama foresto.

Ergazomai (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-08 08:24:52

Simple, "adiaŭ" estas radika adverbo, do ĝi ne havas finon per -e, -a, -o.

Se vi pensas, ankaŭ "hodiaŭ" ne havas tian finon. Ankaŭ "nun", "nur" ktp.

Miland (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-08 10:00:43

Ergazomai:Simple, "adiaŭ" estas radika adverbo, do ĝi ne havas finon per -e, -a, -o. Se vi pensas, ankaŭ "hodiaŭ" ne havas tian finon. Ankaŭ "nun", "nur" ktp.
La vortoj "hodiaŭ" , "nun", kaj "nur" certe estas primitivaj adverboj (sen -e finaĵo), sed adiaŭ ne modifias verbon, kaj ne estas adverbo. Ĝi estas ekkria vorteto. Jen paĝo en PMEG:

http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/ekkrioj_sonimit...

guyjohnston (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-08 12:54:06

Miland:
Ergazomai:Simple, "adiaŭ" estas radika adverbo, do ĝi ne havas finon per -e, -a, -o. Se vi pensas, ankaŭ "hodiaŭ" ne havas tian finon. Ankaŭ "nun", "nur" ktp.
La vortoj "hodiaŭ" , "nun", kaj "nur" certe estas primitivaj adverboj (sen -e finaĵo), sed adiaŭ ne modifias verbon, kaj ne estas adverbo. Ĝi estas ekkria vorteto. Jen paĝo en PMEG:

http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/ekkrioj_sonimit...
Ah bone. Se la baza formo de la vorto estus la verba "adiaŭi" anstataŭ la ekkria "adiaŭ", sajne tiu-kaze oni dirus "adiaŭon".

Reen al la supro