Al la enhavo

Cedra infer'

de Zam_franca, 2020-aŭgusto-05

Mesaĝoj: 2

Lingvo: Esperanto

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-aŭgusto-05 09:37:35

Cedra infer':
Ne sufiĉis koruptado
Nek milito
Nek mank' da libereco
Nek malsano
Nek ekstrem-malriĉec'
Ĉu sufiĉu plena veec'?!

Trilingva nacio
Kies arto ĝis Luiziano
Diskoniĝis glore
Antaŭe

Enteren
Inferen
Ĝi faliĝis
Ree

Ne sufiĉas plena veec'
Necesis pli da perfortec'

Senkulpuloj plu devas suferi
Destino plu devas vundigi
La kialo plu devas foresti

Ve-cedra naci'
Ĉu vi nun travivas
Kion travivos la tuta mond'?

Altebrilas (Montri la profilon) 2020-aŭgusto-05 14:54:44

Bela poezio - kaj trafa. Gratulojn!

Reen al la supro