Al la enhavo

La personnomoj esperante

de More, 2005-julio-19

Mesaĝoj: 8

Lingvo: Esperanto

More (Montri la profilon) 2005-julio-19 20:44:26

La personnomoj esperante

Saluton al ĉiuj, mi ŝatus ke vi diru al mi vian opinion pri kiel oni devus skribi esperante la personnomojn. Mi vidis iujn personnomojn tradukitajn al esperanton kaj aliajn, tamen, kiuj estis skribitaj originalmaniere.

Vere, mi havas multajn dubojn pri tio kaj tial havas ankaŭ kelkajn demandojn por vi:

¿Ĉu oni povas traduki ĉiupersonnomojn al esperanto? Se tio estas tiel, ¿Kiel oni skribas la inajn nomojn, ekzemple: Noelia, Maite, Amparo, ktp.?; ¿Kaj tiuj, kiujn posedas la du generojn, kiel ekzemple: Daniel (maline)/Daniela (ine)?

Laŭ mia opinio, la inaj oni skribus aldoninta la sufikson –in-, ekzemple: Noeliaino, Maiteino, Amparoino. Pri la kazoj de Daniel/Daniela mi pensas ke oni skribus: Danielo/Danielino.

Nun, bonvolu, respondi al mi pri ĉi tiu afero kaj diru al mi ankaŭ se mi estas fuŝita aŭ mi pravas.

Antaŭdankon kaj ĝis baldaŭ gesamideanoj!.

Kare *More*.

Qwertie (Montri la profilon) 2005-julio-21 15:48:04

Sxajnas al mi, ke malsamaj personoj havas malsamajn ideojn.  Kelkaj preferas Esperantigi cxiujn nomojn, dum kelkaj preferas konservi originalajn formojn.

Cxar en kelkaj lingvoj (sed mi vere ne scias kiuj), viraj nomoj emas fini kun -o, kaj inaj nomoj kun -a.  Tial, konservante la tradicion, oni ofte faras same en Esperanto.  La ideo, meti -ino cxe la fino de inaj nomoj, mi neniam antauxe vidis.  Kaj laux la nova kutimo, meti -icxo al viraj vortoj (anstataux la prefikso vir-), vi devus diri "Danielicxo/Danielino" ridulo.gif

5HPONGO (Montri la profilon) 2005-julio-24 11:01:44

Saluton, More!

Estas facile diri tion kaj malfacile fari tion, mi pensas.

Multaj eŭropaj personnomoj povas esperantigi pli facile ol la ne-eŭropaj, ĉar ili havas multajn "parencojn".  Ekzemple John, Johan, Jean, Juan, Giovanni... povus esti Johano, kaj en multaj lingvoj troviĝas Maria.

Laŭ Esperanta gramatiko ĉiuj substantivoj devas havi la finaĵon "-o".  Vi ja proponis "-ino" por virinaj nomoj, ĉu ne?

En iuj eŭropaj lingvoj la finaĵo de substantivoj (inkluzive de personaj nomoj) ŝanĝiĝas laŭ la deklinacioj.  Mi tial supozas, ke multaj eŭropanoj povas toleri la ŝanĝon de sia nomo.  (Diru al mi, se mia supozo estas malprava.)

Sed mi, japano, ne povas toleri tion: Noriko, Norika kaj Noriki estas tute malsamaj nomoj!  (Noriko kaj Norika estas virino, kaj Noriki estas viro.)  Norikoino, Norikaino kaj Norikio ne estas akcepteblaj.  Kaj niaj nomoj ne havas "parencojn".  Tial multaj japanoj ne esperantigas sian nomon.

Antaŭ ol esperantigi, japanoj havas pli grandan problemon: latinigi sian nomon.  Ni devas decidi, laŭ kiu maniero ni latinigas sian nomon: la japana sistemo, la angla sistemo, la Esperanta sistemo ktp.  Ekzemple, mia nomo estas "HONGÔ Zyun'itirô", "HONGOO Zyun'itiroo" aŭ "HONGOU Zyun'itirou" en la japana sistemo, "HONGO Junichiro" en la angla sistemo kaj "HONGO Ĵuniĉiro" en la Esperanta sistemo.  Pluse ni devas skribi sian nomon en la pasporton laŭ la angla sistemo.

Ni decidas ankaŭ la ordon de la familia nomo kaj la persona nomo.  Japana ordinara ordo estas "familia-persona", sed ni ofte estas postulata la ordon "persona-familia".  Nia nomo facile fariĝas tia, ke oni ne povas kompreni, kies nomo estas tio.

Mi kredas, ke ankaŭ koreoj havas la saman problemon.

Tial mi opinias, ke ĉiuj skribu sian nomon laŭvole, kaj personnomoj estu escepto de la gramatiko de Esperanto.

Ĝis!

trojo (Montri la profilon) 2005-julio-25 01:54:48

Mi certas, ke ne estas rigidaj reguloj pri Esperante ŝanĝi nomojn. Ĉiu individuo rajtas Esperantigi sian nomon laŭ sia prefero, kaj ĉiu individuo ankaŭ rajtas konservi la originalan literumon de sia nomo. Mi Esperantigis mian nomon laŭ mia volo (aŭ kaprico), sed mi literumas nomojn de aliaj personoj tiel, kiel ili preferas.

floralia (Montri la profilon) 2006-februaro-13 11:38:17

Laux mi, ni ne devas esperantigi la personnomojn.  Kion fari kun hispanj  nomoj tiel kiel Angustias (Angoro), Dolores (Doloroj) aux Monserrat( kiu estas un montaro)???Gxis  Floralia

eventoj (Montri la profilon) 2006-februaro-20 22:10:39

Pri tiu demando aperis tre interesa artikolo de fama itala esperantisto Aldo de' Giorgi 
en la gazeto Eventoj, indas legi gxin. La artikolo estas trovebla cxe la adreso: http://www.eventoj.hu/arkivo/eve-066.htm Titolo de la artikolo: "Kio estas mia nomo?"

JesCed (Montri la profilon) 2006-aŭgusto-04 05:58:01

Karaj geamikoj:

Saluton! La temo de tiu ĉi interŝanĝo estas vere interesa, sed mi opinias ke ni neniam trovos veran solvon... mi klarigos.

En pluraj (eble en multaj aŭ preskaŭ ĉiuj) lingvoj personnomoj ne sekvas la normalajn gramatikajn regulojn. En Venezuelo, homoj ofte diras "personnomoj ne havas ortografion". Do, se miaj patroj estus dezirinta skribigi mian nomon "Jezuz", anstataŭ la kutiman "Jesús", ili rajtus tion fari. En esperanto, la problemo estas iomete pli interesa.... oni ne povas prave paroli pri "tradiciaj" skribmanieroj por personnomoj. Kompreneble, ofte uzataj nomoj ja havas tradicion, sed tio ne eblas por la milionoj da eblecoj. Eble mi povus sugesti regulon por ŝanĝi nomojn kiu funkcius por hispanlingvaj nomoj, sed estus tute malakceptinda por anglalingvanoj, aŭ niaj aziaj amikoj.

Fine, mi opinias ke kiel homo esperantigas sian nomon (fakte, la decido mem esperantigi la nomon) estas propra, libera decido. Se mi volas esperantigi Jesús Cedeño al Jesuo Sedenjo, tio estas mia afero, kaj neniu rajtas diri al mi la malon. Fakte, mi preferas "Jesuo Cedeño", eĉ se multaj esperantistoj ne scias kiel elparoli mian familian nomon... se ili volas scii tion, ili tute rajtas demandi al mi rideto.gif

Amike,

Jesuo

wilniuk (Montri la profilon) 2006-aŭgusto-07 22:39:17

sal.gifEsperanto estas neutrala linguo. Estas bona ideo,ĉar uzantoj ne perdas nacian animon. Kiam ni uzas fremdan linguon, ofte enkondukas en nia nacia kulturo,frmdaj asymilitaĵoj en nia nacia kulturo. Por tial mi pensas, ke persona nomo en Esperanto devas esti uzanta kial en nacia linguo. Por tial Zamenhof konstruis Esperanto, ke ĉioj nacioj povas ĝin uzi, samtempe ne perdas nacia animon. Janusz
null

Reen al la supro