Al la enhavo

Freŝaj kaj neordinaraj ideoj por politikistoj kaj ni!

de Andreo Jankovskij, 2009-februaro-21

Mesaĝoj: 7

Lingvo: Esperanto

Andreo Jankovskij (Montri la profilon) 2009-februaro-21 01:08:30

lango.gif
Freŝaj kaj neordinaraj ideoj por politikistoj kaj ni!

1. Proponi al Unuiĝintaj Nacioj ke ili deklaru ke militoj estas malpermesataj!

2. Se iu lando militas en teritorio de alia lando, do ĝi devas halti kaj pagi grandegan monpunon al UN (ke ili ankaŭ estu ekinteresitaj) kaj al la atakita lando!

3. Landoj kiuj tre malpurigas aeron devas pagi al la landoj kiuj ne malpurigas aeron!

Viaj ideoj

dobri (Montri la profilon) 2009-februaro-21 15:21:46

Kara Andreo!
Vi vere ridigis min. Kompreneble vi havas bonajn ideojn, sed la tiujn ideojn jam havis multaj homoj (eĉ politikistoj) antaŭ vi kaj neniu ankoraŭ sukcesis.
Ekzemple agresivajn militojn kondamnis jam Nurenberga tribunalo en jaro 1946. Bedaŭrinde de tiu tempo okazis multaj militoj en multaj lokoj.
Pagi monpunon al UN ja estas bona ideo, sed ekzemple Usono (kiun tio ĉi plej koncernas) ne emis antaŭ jaroj pagi al UN eĉ ordinaran kontribuon kiel aliaj landoj!
Eĉ pri malpurigado de aero oni kelkfoje internacie traktis, tamen denove Usono rifuzis protokolon de KIOTO pri sinsekva limigado de la malpurigado.
Tamen vi PRAVAS! Bona ideo devas esti ĉiam ripetata (kvankam vane), por ke la homoj fine ekkonu, ke necesas zorgi pri vivo sur nia planedo! Mi proponas vin al Nobel-premio pri paco!

gxejko (Montri la profilon) 2009-februaro-21 16:32:39

Mi konsentas ke ne devus esti militoj, kaj estus bone se ĉiu lando devus pagi al la UN kiam ili poluus la teron kaj aû ekigis militojn. Tamen, miaopinie, estante anarkiisto, estas la problemo la ekzisto de ŝtatoj, por kiuj la milito la sano estas. Se tuta povo estus malcentriĝita kaj se estus komuna havaĵo kaj demokratio, mi pensas ke estus malpi militoj, aû eĉ neniuj! Sed, sub la nuntempa sistemo, mi pensas ke vi havas la plej bonan ideon.
Kion vi pensas pri mia opinio?

Trold (Montri la profilon) 2009-februaro-24 14:40:35

La problemo estas ke nia mondo ne havas internacian instancon aŭ mondo-regadon kun sufiĉa da potenco por kontroli la nacioj de la mondo. Nia mondo ankoraŭ regas per la leĝo de la ĝangalo; la plej forta pravas(regas).
Usono ekzemple ne bezonas pagi al UN, aŭ subskribi protokolon de KIOTO ĉar neniu okazas se ili ne volas. Verŝajne nur la plej fortaj nacioj povas efektivigi la rezolucio de UN aŭ ne. Sed mi satas la esencon de la ideo.

Rodrigoo (Montri la profilon) 2009-februaro-24 16:21:48

Ni ĉiam defendu pacon, tamen ĉiam pace. Gandhi batalis por paco pace. okulumo.gif

Trold,

Tie, en Kopenhago, en la ĉi-jara Decembro, oni pridiskutos kion fari post Kioto (2012), do, partoprenu! Espereble mi iros apogi pli seriozajn politikajn vojojn tie. rido.gif

Sammmondane,
Ĥod

Rogir (Montri la profilon) 2009-februaro-24 23:16:18

Laŭ mi estas iom bone ke ne estas organizo kun tutmonda povo. Jes, tiel landoj ne facile obeas internaciajn leĝojn, sed aliflanke organizo ne misuzos sian povon.

MikhailMarkeyev (Montri la profilon) 2009-februaro-27 06:49:24

Estimataj amikoj.

Se povo estas, do estas tiu, kiun ĝi obeas. Sed termino "tutmonda organizaĵo" estas tro svaga abstraktaĵo nune (UN ne konvenas). Kaj se kiam ajn ĝi iĝus effektivecon, tuj tiam milito por influo al ĝi estu startonta! Ĉu vi volus koncentradon de povo en manoj de kelkaj aŭtoritataj landoj?

Reen al la supro