Al la enhavo

Korekto de matematika artikolo mia

de Mandelbrot, 2009-marto-08

Mesaĝoj: 12

Lingvo: Esperanto

Mandelbrot (Montri la profilon) 2009-marto-08 19:39:28

Saluton rideto.gif

Mi estas studento pri matematiko kaj volus skribi Esperantajn matematikajn artikolojn.
Mi trovis preskaŭ neniun matematikan artikolon esperante skribitan, do mi ne vere scias kiel skribi matematikan artikolon.
Mi havas matematikan vortaron (Matematika vortaro kaj oklingva leksikono) sed ĝi estas utila ĉefe pri terminologio kaj ne vere pri redaktado.
Plue, mi ne ankoraŭ tre bone parolas esperanton (vi povas ankaŭ korekti miajn erarojn en tiu ĉi mesaĝo rideto.gif)

Mi tamen komencis redakti matematikan artikolon kaj mi ŝatus ke oni korektu ĝin (nature precipe laŭ Esperanta vidpunkto).
Ĝi ne estas longa, ĝi estas nur unupaĝa enkonduko kaj vi povas ĝin trovi tie (la forumo de lernu.net ne rajtigas la .pdf aŭ .ps dosierojn)

La vorton "densdisigebla spaco" (angle resolvable space) mi inventis ĉar mi ĝin nenie trovis Esperante (ĝi estas tre malofta vorto). Ĉu mi rajtas tiel inventi vortojn? Kaj ĉu ĝi ŝajnas al vi bona?

Dankon por ĉiuj viaj respondoj kaj rimarkoj !
Kaj se iu konas retejo(j)n kie mi povus trovi Esperantajn matematikajn artikolojn, aŭ se vi mem estas matematikisto, mi tre ŝatus ĝin (ilin, vin) koni rideto.gif

Vilhelmo okulumo.gif

Miland (Montri la profilon) 2009-marto-08 20:43:27

Mandelbrot:La vorton "densdisigebla spaco" (angle resolvable space) mi inventis .. Ĉu mi rajtas tiel inventi vortojn? Kaj ĉu ĝi ŝajnas al vi bona?
Saluton Mandelbrot!

Krei neologismon mem ne estas problemo, se via kreaĵo estas necesa, logika kaj fine estas akceptita de la komunumo. Nature, indas ke oni havu iom da sperto uzi la lingvon.

Miaopinie, 'disdensigebla' ne estas malbona ideo, sed mi ne estas profesia matematikisto, kvankam mi studis kurson pri baza topologio antaŭ kelkaj jaroj. Tamen, jen sugesto, se ĝi estas utila al vi.

Mi rimarkis ke la angla vorto "resolvable" mem ne enhavas la ideon de denseco. Ĉu necesas ke la Esperanto ekvivalento enhavu ĝin? Kion vi opinias pri uzi simple "disigebla" aŭ "apartigebla"?

Bondezirojn
Miland

Mandelbrot (Montri la profilon) 2009-marto-08 20:58:49

Saluton Miland!

La problemo estas ke la vorto "apartigebla" jam ekzistas, sed volas diri iu tute malsama (apartigebla spaco estas spaco kiu posedas numereblan densan subaron, dum "resolvable space" estas spaco dispartigebla per du densaj subaroj). Tial "apartigebla" ne konvenas kaj "disigebla" estas ankaŭ tro proksima al "apartigebla" kaj povas erarigi.
Ankaŭ la vorto "solvebla" nature ne konvenas ĉar "resolvable space" ne estas spaco kiun oni povas solvi.
Tial mi pensas ke la ideon de denseco devas esti enhavata.

(vi skribis "disdensigebla", sed mi skribis "densdisigebla" (interŝanĝante "dis" kaj "dens"), ĉu tajperaro?)

Vilhelmo okulumo.gif

AlfRoland (Montri la profilon) 2009-marto-08 21:27:34

Eble vi povus kontakti la personon trovebla jene:

http://www.math.uu.se/~kiselman/en.html

Li estas universitata profesoro pri matematiko kaj ankaŭ esperantisto.

Mandelbrot (Montri la profilon) 2009-marto-08 23:43:22

Dankon AlfRoland, mi provis lin kontakti rideto.gif

Vilhelmo okulumo.gif

Sxak (Montri la profilon) 2009-marto-09 06:32:53

Mandelbrot:
La vorton "densdisigebla spaco" (angle resolvable space) mi inventis ĉar mi ĝin nenie trovis Esperante (ĝi estas tre malofta vorto). Ĉu mi rajtas tiel inventi vortojn? Kaj ĉu ĝi ŝajnas al vi bona?
vi prefere ankaŭ difinu tiun vorton. Mi ne memoras tiom profunde la anglan matematikan terminaron.
Eble tio estas topologia spaco, en kiu ĉiu 2 malsamaj punktoj havas neintersakcantajn ĉirkaŭaĵojn?
mi komencis serĉi tion en la reto...

Miland (Montri la profilon) 2009-marto-09 10:48:59

Mandelbrot:(vi skribis "disdensigebla", sed mi skribis "densdisigebla" (interŝanĝante "dis" kaj "dens"), ĉu tajperaro?)

Vilhelmo okulumo.gif
Vere, mi pripensis ambaŭ eblecojn. Do estis tajperaro, sed ankaŭ ideo en la kapo! Eble fine ili ne estas tiel malsimilaj.

Mandelbrot (Montri la profilon) 2009-marto-09 14:36:39

vi prefere ankaŭ difinu tiun vorton.
Jes, mi ĉiel difinas tiun vorton ĉar ĝi ne estas ofte uzata. Por havi difinon, vi povas legi la vikipedian paĝon kiun mi menciis, aŭ mian komenciĝon de artikolo kie mi ĝin difinas.
Topologia spaco en kiu ĉiuj 2 malsamaj punktoj havas neintersekcantajn ĉirkaŭaĵojn estas apartiga spaco (kiu estas tute malsama de densdisigebla kaj ankoraŭ de apartigebla)
Eble fine ili ne estas tiel malsimilaj.
Ne vere, "densdisigebla" volas diri 'kiun oni povas dense disigi', dum "disdensigebla" volus diri 'kiun oni povas dise densigi'. Sed tie temas pri disigeco de spaco, ne densigeco lango.gif

Ĉu neniu volas legi kaj korekti mian enkondukon de matematika artikolo?

Vilhelmo okulumo.gif

Miland (Montri la profilon) 2009-marto-09 16:07:07

Mandelbrot:
Eble fine ili ne estas tiel malsimilaj.
Ne vere, "densdisigebla" volas diri 'kiun oni povas dense disigi', dum "disdensigebla" volus diri 'kiun oni povas dise densigi'. Sed tie temas pri disigeco de spaco, ne densigeco lango.gif
Mi volis diri ke estas du procedoj: dividi (aŭ disigi) la spacon, kaj krei du densajn spacojn. Tial, la spaco estas disdensigebla. Kompreneble, kiel vi diris, ĝi estas dense disigebla, aŭ densdisigbla, kaj eble la lasta estas pli taŭga.

Estas fleksebleco en la uzado de radikoj fari kunmetitajn vortojn. Tial mi ne vidis grandan diferencon inter la du eblaj neologismoj.

Eble ankaŭ densdividebla taŭgas.

russ (Montri la profilon) 2009-marto-09 17:11:27

Mi dirus simple "Ekzisto" anstataŭ "Ekzisteco" ĉar temas pri konkreta ekzisto de iu konkreta subaro, ne pri la abstrakta koncepto de ekzisto.

R povi dispartiĝi per du densaj subaroj...
estu
R povas dispartiĝi en du densajn subarojn...

Metrika spaco E nomiĝas densdisigebla se...
estu
Metrika spaco E estas densdisigebla se...
("densdisigebla" estas simple adjektivo priskribanta la spacon; ĝi ne estas nomo de la spaco. Same kiel mi estas alta, mi ne nomiĝas alta.)

"existas" estu "ekzistas"...

La teoremon kiun ni volas pruvi estas jena
estu
La teoremo kiun ni volas pruvi estas jena
("teoremo" estas subjekto de la frazo.)

Malfacilas kopii el la PDF-dosiero ial (multaj literoj iĝas fuŝaj), do mi ĉesos tie. Mi esperas ke tiuj korektoj helpos al vi.

Reen al la supro