Al la enhavo

lernu!-t-ĉemizoj

de erinja, 2007-januaro-16

Mesaĝoj: 2

Lingvo: Esperanto

erinja (Montri la profilon) 2007-januaro-16 11:53:16

Saluton al ĉiuj!

Mi antaŭnelonge laboris por krei retbutikon por lernu!-t-ĉemizoj kaj aliaj aferoj (kaftasoj? mustapiŝoj? kion vi deziras?). La intenco estas ke ni povu baldaŭ oferti lernu!-ĉemizojn, ĝis tiu kiu nun prizorgas ĉemizojn povas presigi alian ĉemizaron.

Do mi demandas al vi, la uzantoj - kiuspecajn aferojn vi volas vidi ĉe la vendejo? Kiajn desegnojn vi deziras porti sur via brusto/ĉapelo/kafo?

Jen la retadreso por vidi surprinteblaĵojn; bedaŭrinde la paĝo estas nur en la angla.
http://www.cafepress.com/cp/customize/

Kiuspecajn desegnojn interesas vin? Ĉu la logo de lernu!? Ĉu Zam? Maz la kato? La malbonulo Zamaĉo? Iu amuza diraĵo en Esperanto? "Ridetu kaj lernu" kiel la reklamafiŝoj ĉi tie?
http://eo.lernu.net/pri_lernu/informiloj/afiŝo.php

Diru al mi viajn ideojn; ne gravas ke ĉiuj interkonsentu, ĉar povas esti pluraj diversaj ĉemizoj. Nur gravas scii vian opinion - ĉi tiuj estos ja viaj ĉemizoj!

awake (Montri la profilon) 2007-januaro-16 14:51:37

Saluton Erinja,
Tiu ĉi novaĵo plaĉas al mi. La evidentaj elektoj estus inkluzivi la esperantan standardon, la verdan stelon, kaj aliajn simbolojn de esperantujo. Mi ankaû pensas ke la T-ĉemizoj povus anonci la avantaĝojn de Eo. Oni povus havi simplajn devizojn en Esperanto ("Esperanto vivas!") aŭ pli kompleksajn devizojn en aliaj naciaj lingvoj. Ekzemple, la sekvantaron oni povus traduki anglen, hispanen, ktp

1) Esperanto: kvarobla ĝis dekobla pli facila lerni ol aliaj naciaj lingvoj.

2) Esperanto: la vojo al malmultekostaj vojaĝoj tra la tuta mondo.

3) Esperanto: Jam du miliono parolantoj tutmonde, kaj pliiĝas

Verŝajne estas pli bonaj esprimoj, sed vi komprenas la ideon.

Majkelo

erinja:Saluton al ĉiuj!

Mi antaŭnelonge laboris por krei retbutikon por lernu!-t-ĉemizoj kaj aliaj aferoj (kaftasoj? mustapiŝoj? kion vi deziras?). La intenco estas ke ni povu baldaŭ oferti lernu!-ĉemizojn, ĝis tiu kiu nun prizorgas ĉemizojn povas presigi alian ĉemizaron.

Do mi demandas al vi, la uzantoj - kiuspecajn aferojn vi volas vidi ĉe la vendejo? Kiajn desegnojn vi deziras porti sur via brusto/ĉapelo/kafo?

Jen la retadreso por vidi surprinteblaĵojn; bedaŭrinde la paĝo estas nur en la angla.
http://www.cafepress.com/cp/customize/

Kiuspecajn desegnojn interesas vin? Ĉu la logo de lernu!? Ĉu Zam? Maz la kato? La malbonulo Zamaĉo? Iu amuza diraĵo en Esperanto? "Ridetu kaj lernu" kiel la reklamafiŝoj ĉi tie?
http://eo.lernu.net/pri_lernu/informiloj/afiŝo.php

Diru al mi viajn ideojn; ne gravas ke ĉiuj interkonsentu, ĉar povas esti pluraj diversaj ĉemizoj. Nur gravas scii vian opinion - ĉi tiuj estos ja viaj ĉemizoj!

Reen al la supro