Al la enhavo

"Ĉu vi certas, ke vi volas redakti fremdan mesaĝon?"

de darkweasel, 2009-julio-22

Mesaĝoj: 4

Lingvo: Esperanto

darkweasel (Montri la profilon) 2009-julio-22 20:13:41

Se oni estas tradukisto, oni povas redakti ankaŭ fremdajn, ne nur siajn proprajn forummesaĝojn. Sed ial, eĉ se oni redaktas propran mesaĝon, aperas fenestro kun la teksto "Ĉu vi certas, ke vi volas redakti fremdan mesaĝon?". Mi pensas, ke oni ŝanĝu tion.

jchthys (Montri la profilon) 2009-julio-22 20:50:45

Mi ankaŭ vidas tiun mesaĝon, kvankam ne estas mi retpaĝestro.

Jev (Montri la profilon) 2009-julio-23 08:26:41

Dankon pro la atentigo, nun devas bone funkcii.

CubeF (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-14 18:23:42

Ho jes, funkcias bone! Nun mi ne rajtas redakti fremdajn mesaĝojn lango.gif

Reen al la supro