Al la enhavo

Kiel diversaj popoloj salutas kaj adiaŭas?

de k.garin, 2007-februaro-26

Mesaĝoj: 68

Lingvo: Esperanto

yugary (Montri la profilon) 2007-majo-13 05:22:03

Korealfabete "Constantin" estus 콘스탄틴. Mi lasu la ĉinigon al ĉinoj.

-- Gary Yu

黄鸡蛋 (Montri la profilon) 2007-majo-13 06:24:55

"Konstantin" devus esti 康斯坦丁 (kang1si1tan3ding1)... Ĝi estas tute laŭ sono kvankam ĝi estas ideogramaro.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-majo-13 09:45:58

콘스탄틴 - koreie
康斯坦丁 - ĉine
Konstanteno - Esperante
Константин - Ruse
Sed koreie kaj ĉine estas pli kurte!!! lango.gif

黄鸡蛋 (Montri la profilon) 2007-majo-13 10:32:09

Terurĉjo:콘스탄틴 - koreie
康斯坦丁 - ĉine
Konstanteno - Esperante
Константин - Ruse
Sed koreie kaj ĉine estas pli kurte!!! lango.gif
"kurte"... La vorto estas ja kurta, sed mi nur konis "mallonga", kaj mi neniam volus memori ĉi-vorton...

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-majo-13 10:44:07

Tiakaze, ĉu ni ĉiuj uzu nur Fundament-radikajn vortojn kaj forgesu pri modernigo de Esperanto?

黄鸡蛋 (Montri la profilon) 2007-majo-13 10:53:57

Terurĉjo:Tiakaze, ĉu ni ĉiuj uzu nur Fundament-radikajn vortojn kaj forgesu pri modernigo de Esperanto?
Almenaŭ, ni ĉiam uzu "mal-" anstataŭ novaj radikoj por adjektivoj...

Kwekubo (Montri la profilon) 2007-majo-13 11:27:32

Terurĉjo:Tiakaze, ĉu ni ĉiuj uzu nur Fundament-radikajn vortojn kaj forgesu pri modernigo de Esperanto?
Ĉu uzado de superfluaj anstataŭantoj de mal-vortoj vere estas "modernigo", aŭ ĉu tio simple plimalfaciligas la lingvon por ne-eŭropanoj, sen ajna beno?

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-majo-13 11:37:41

Bone, mi konsentas. Lernu! estas la forumo por komencantoj kaj lernantoj. Necesas skribi kiel eble simple, klare kaj kompreneble.
Klasikaj Esperantaj vortoj:
subskribi - aboni
elrigardi - aspekti
pafilego - kanono

Al Kwekubo - verŝajne, peno.
Amike, Terurĉjo.

Urho (Montri la profilon) 2007-majo-13 12:04:52

Terurĉjo:
... koreie ...
Terurĉjo, kiu vorto estas korekta - "koreie" aŭ "koree"?

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-majo-13 12:37:50

La nomo de la lando estas Koreio.
La nomo de koreia popolo estas koreoj.
Tial ĝusta vorto por io landa estas koreia, por io, rilata al nacia, lingva aŭ popola estas korea.

Necesas tion pripensi:
Koreia duoninsulo
Koreia ŝtato

Sed korea lingvo, popolo.

Verŝajne, mi eraris, kiam korektis.
Kiaj estas hieroglifoj, koreaj aŭ koreiaj?

Reen al la supro