Al la enhavo

Trolo en la Babilejo

de Fajro, 2009-novembro-14

Mesaĝoj: 12

Lingvo: Esperanto

Fajro (Montri la profilon) 2009-novembro-14 22:59:02

Nun estas trolo en la babilejo

La uzanto knabo22 insultas al ĉiuj tie.

Eddycgn (Montri la profilon) 2009-decembro-19 12:23:23

Kio estas ekzakte trolo?
Mi nur konas trolon el la Hobito en La Sinjoro de la ringoj.

Eble kiel macho ? Aŭ impertinentulo ?

KoLonJaNo (Montri la profilon) 2009-decembro-19 15:25:16

Saluton!

Eddycgn:Kio estas ekzakte trolo?
Mi nur konas trolon el la Hobito en La Sinjoro de la ringoj.

Eble kiel macho ? Aŭ impertinentulo ?
Temas pri Interreta trolo.

Por vi certe ankaŭ la itala kaj germana versioj de tiu vikipediaĵo estas legindaj.

Kaj ĉiam memoru: Ne manĝigu la trolojn! rideto.gif

Kolonjano

Eddycgn (Montri la profilon) 2009-decembro-19 16:59:07

KoLonJaNo:Saluton!

Temas pri Interreta trolo.

Por vi certe ankaŭ la itala kaj germana versioj de tiu vikipediaĵo estas legindaj.

Kaj ĉiam memoru: Ne manĝigu la trolojn! rideto.gif

Kolonjano
Germane trollen, getrollt mi neniam aŭdis. Do nun mi ankaŭ lernis itale trollare, trollato.

Ne manĝigu la trolojn! : tiun mi ne komprenas, ĉu trolo estas kuko?
Bv. ekspliki!

Frankouche (Montri la profilon) 2009-decembro-19 17:22:58

Se la esperanta tiel facilas, la tutmondo parolus ĝin ! sal.gif

Vilius (Montri la profilon) 2009-decembro-19 17:53:18

Eddycgn:Ne manĝigu la trolojn! : tiun mi ne komprenas, ĉu trolo estas kuko?
Bv. ekspliki!
manĝigi = doni manĝaĵon

En ĉi tiu kunteksto, manĝigi signifas respondi al provokoj de la trolo.

horsto (Montri la profilon) 2009-decembro-19 17:55:07

Eddycgn:
Ne manĝigu la trolojn! : tiun mi ne komprenas, ĉu trolo estas kuko?
Bv. ekspliki!
Se vi manĝigas bestojn, tiam ili restas ĉe vi. Se vi atentas trolojn, tiam ili ricevas tion, kion ili celis.
Do tio signifas: Ne atentu trolojn!
Frankouche:
Se la esperanta tiel facilas, la tutmondo parolus ĝin !
Tio estas bona ekzemplo de trola mesaĝo! Dankon, Frankouche. okulumo.gif

Hispanio (Montri la profilon) 2009-decembro-19 18:08:03

Ĉu ne estas pli bone diri "Ne nutru la trolojn" aŭ "Ne donu manĝon al la troloj"?

Frankouche (Montri la profilon) 2009-decembro-19 18:26:11

Ne vivigu la trolon ?

KoLonJaNo (Montri la profilon) 2009-decembro-19 18:32:18

Saluton!

Hispanio:Ĉu ne estas pli bone diri "Ne nutru la trolojn"
Fakte mi volis uzi nutri unue.

Eble ĝi estas preferinda, ĉar laŭ ReVo manĝigi havas du malsamajn signifojn.

Mi celis la unuan kaj Eddycgn ŝajne komprenis la duan.

Hispanio:aŭ "Ne donu manĝon al la troloj"?
Tiu ĉi frazo certe estas nemiskomprenebla.

Ignoru la trolojn! rideto.gif

Kolonjano

Reen al la supro