Al la enhavo

Ĉu Rusio estas danĝera lando?

de ora knabo, 2007-novembro-24

Mesaĝoj: 42

Lingvo: Esperanto

manu_fr (Montri la profilon) 2007-decembro-04 22:22:16

Terurĉjo:
donmiguel:cetere, la duono el la novaj domoj sur la svisaj montoj (ili estas tre altkosta) estas aĉetitaj de la novriĉaj rusoj..sed ne gravas ridulo.gif
konata iĉo foje diris: "Einmal KGB, immer KGB"
Kaŝiĝu ĉiuj, ĉar nun la plej danĝera lando de la mondo estas Svisio. (Pro rusoj, certe).
Kion signifas: "Einmal KGB, immer KGB"?
BV traduki.
(kaj en francio, estas svisoj, kiuj aĉetis ĉiujn la domojn proksime de la landlimo al Svisio...ridulo.gif tamen ne temas pri KGB...nur mono !)

stefanspaul (Montri la profilon) 2007-decembro-04 22:48:56

Terurĉjo:Einmal KGB, immer KGB"?
BV traduki.
Saluton, estimata Konstantin!
Einmal KGB, immer KGB signifas:
"Unufoje KGB, ĉiam (aŭ: eterne) KGB".
Ĉu vi komprenas?
Post skribo: Se mi rajtas diri: Mi ne tro ŝatas vian novan bildeton. Ĝi ne estas blanka, mola kaj lanuga.
Post post skribo: "Gratulon" al Putin?

donmiguel (Montri la profilon) 2007-decembro-06 09:12:35

mi ne volis diri ke rusujo estas la plej danĝera lando. Sed se vi konsideras la cirkonstancoj kaj la novaĵoj el via lando similas al landojn kiel oni konsideras kiel danĝera (ekz. usono, ili nur ne estas danĝera por eŭropo ridulo.gif )... sed mi ne TIMAS vin ..

kaj la komentario pri KGB estis iom troa ridulo.gif

rosto (Montri la profilon) 2007-decembro-06 13:25:15

Kato mortis, fiodoras.
Katon manĝu, plu parolas.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-decembro-06 18:58:55

rosto:Kato mortis, fiodoras .
Katon manĝu, plu parolas.
Kiam mi eklernis Esperanton, oni min instruis, ke prefikso fi- signifas malestimon aŭ adomenon, malbonajn moralajn kvalitojn. Samtempe por ekzemplo oni tuj montris la vorton "fiodoro".
Tiam kaj ĝis nun tio min multe mirigas, ĉar ia odoro ne meritas mian estimon. Jes, odoro povas plaĉi aŭ malplaĉi al mi, tial mi opinias, ke pri malbona odoro oni devas paroli "odoraĉo", sed ne "fiodoro".

rosto (Montri la profilon) 2007-decembro-06 21:46:21

Kato mortis, odoraĉas.
Manĝu plu, se parolaĉas.

Frankouche (Montri la profilon) 2007-decembro-08 13:48:57

Se ni devas timiĝi pri la horora rusio, ĉu ni devos pensi pri la inferega ĉinio?

Sed, vi eble pravas, ĉu vi vidis la nuda-senharan bildeton pri terurĉjo? Veras, tiu rusio radioaktivas grande aŭ steriliĝas per vodko okulumo.gif

Sed, Ja tio ne estas la sama danĝeraco...

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-decembro-08 18:45:13

rido.gif Ĉu vi celis, ke Rusio estas danĝera por si mem?
Nun tiu stato evoluas. Eĉ mia filino lernas universitate por ekologiisto.

Frankouche (Montri la profilon) 2007-decembro-08 19:04:23

Hodiaŭe, mi dirus ke la mundo danĝeriĝos ege...

Pri la rusio, mi nur timus pri ĝiaj venielmortaj mamutoj kiuj invadus niajn belajn plenadabovinajn kampojn rideto.gif

novatago (Montri la profilon) 2007-decembro-18 01:02:00

Mi trovis tiun ĉi verko en hispana reta taglibro. Ĝi estas iom stranga:

"La okuloj de Rusio"

Rusia devas unuiĝi al la alia por ne malkunligi sian senton el la sento de aliaj landoj, ĉar ĝi estas parto de tiu ĉi kontinento kaj tiu ĉi tero necesas al ciuj.
Tiu popolo devas vekiĝi... vere ili jam vikiĝas... sed laŭ multaj flankoj ili estas sub premsonĝo. Ili vidas kaj ne vidas, estas kaj ne estas. Ili moviĝas kiel en insulo kvankam sia lando estas tiel granda. Ili ne sentas sin konektataj kun la aliaj (eksterlandanoj) kaj ĉi tiu ne estas bona, kaj damaĝas ilin eĉ post iom da tempo tiu povas iri kontraŭ ilin. Sed ili ne scias kiel eliri el sia izolado. Ili devas memori la ponton inter la novaĵo kaj la malnovaĵo kaj inter ĉiu popolo.

Kaj mi uzas la vorton "Rusanojn" tial, kial vi komprenos min, sed mi parolas pri ĉiu popolo kiu loĝas en tiu lando. Ĉar finfine nur estas unu patrujo vera, kaj tiu estas la lando, kiu vidis naskiĝi al vi. Kie la koro sentas sin hejme. Kaj ĉiu pri kiun mi parolas al vi rilatas al la tero, komprenble. Do, ne estas precipe afero pri limoj politikaj sed pri al kiu tero oni konektiĝas. Kaj kiam mi diras "Rusion" mi parolas jam pri la Tero-Tero, kun tutaj siaj homoj kaj popoloj malsamaj kiujn ŝi nutras. Ne fuŝu vin per malsamoj politikaj, ekonomiaj, geografiaj, mi ne parolas pri tiuj.

Tiu Tero estas la forta, alvokanta, sed bezonas helpon por atingi siajn popolojn, por rekonektiĝi al ili. Ili devas rekonektiĝi al sia tero, al la Tero. Jam aperas inter ili, siajn proprajn profetojn. Sed ili bezonas rigardu al aliaj landoj, ekstere el Eŭropo por vidi tiu, kiu ekstere estas same.

Rusio devas vidi per la vido(1). Sen Rusio, Eŭropo ne havas okulojn, ne verajn okulojn.
Sed la okuloj de Rusio ploras sen ĉesi. La beleco... la beleco perdita.

(1) Ne rilatas al normala vido.

Ne uzu ĉi tiun tekston sen mencii la fonto:
http://enigmasyprofecias.blogspot.com/2007/07/los-...

Reen al la supro