Al la enhavo

Esti Esperantisto - kion ĝi signifas?

de tomasoavro, 2008-januaro-05

Mesaĝoj: 41

Lingvo: Esperanto

tomasoavro (Montri la profilon) 2008-januaro-05 18:33:09

Nu ĝuste...

billpatt1942 (Montri la profilon) 2008-januaro-06 05:10:45

Laŭ mi, vi pravas. Antaŭ momento, mi relegis la tria ĉapitron de "Jen mia IJK". Temas pri Kabe, kiu forlasis Esperanton ĉar esperantistoj ne parolis esperanton korekte.

Mi pripensas pri miaj infaninoj. Kiam la unua diris ŝian unuan frazon, ni fieris - jen ŝi parolas! Nur unu frazon, kaj ŝi estas anglistino! Nenia aboco, nenia skribaĵo, nenia legado, multaj da eraroj, ktp. Nun, ŝi estas flegistino.

Oni diras "Mi estas esperantisto". Unu frazo, kaj mi pretas doni al li/ŝi, ke li/ŝi estas esperantisto. Oni uzas esperanto kiel oni volas (eĉ por pretendi esti esperantisto).

Vi pravegas ke estas la plej grava afero, ke ni volas korekti niajn erarojn. Se oni volas halti ĉe la baza nivelo, bone. Sed uzu, mi petas, la bazan nivelan esperanto korekte. (Butler diras 'ĝuste', ĉu mi eraras?) Dankon al Lernu kaj la lingvo-helpantoj, mi pliboniĝas, iom post iom.

Por mi, esperanto estas vere helplingvo. Mi uzas ĝin por lerni naturan kuracadon de mia amikoj ĉe www.esp-ina.com, kaj tiu helpas min kiel studento. Kiam oni diras ke la angla estas internacia lingvo, mi demandas kia angla? Multaj homoj pretendas paroli angle, kaj mi komprenas neniom da ilia parolado.

Bonan Novjaron, Tomasoavro!

billpatt1942 (Montri la profilon) 2008-januaro-06 05:17:14

Bonvolu, pardonu min. Mankas -n je la vorto esperanto en "bazan nivelan esperanton ".

rosto (Montri la profilon) 2008-januaro-06 06:16:42

billpatt1942:Bonvolu, pardonu min. Mankas -n je la vorto esperanto en "bazan nivelan esperanton ".
Kial vi ne alklaku "redakti" kaj ne korektu? Mi ofte (bedaŭrinde) faras tiel.

tomasoavro (Montri la profilon) 2008-januaro-06 11:57:01

Bonan Novjaron, Tomasoavro!
Reciproke rideto.gif
Dankon por via mesaĝo - ĝuste pri tio temas.
Rosto: de "lokomotivo" de ĉi-forumo oni povas voli pli ol teknika instruo, ĉar ĝuste viaj gajaj mesaĝoj (mi konfesas) ekinspiris min al komencado de ĉi-temo okulumo.gif

rosto (Montri la profilon) 2008-januaro-06 12:27:53

Kia plu teknika instruo endas? Nu, ĉe mi kiam mi estas ensalutita, super mesaĝoj de aliuj mi vidas
Respondi / Raporti rubmesaĝon
se vi alklakas al "Respondi", do la mesaĝo fariĝas citita. Al superflua "Raporti rubmesaĝon" mi ne provis alklaki. Tio estas malagrable al mia rusa animo, "raporti". rido.gif
Plu: super ĉiuj miaj mesaĝoj mi vidas:
Redakti / Respondi / Raporti rubmesaĝon
Tio estas ridinde, ĉar verŝajne mi povas respondi al mi mem kaj eĉ "raporti rubmesaĝon" pri mi mem. Ion similan mi legis ĉe Robert Ŝekli. rido.gif
Sed ankaŭ mi povas trovi tie utilan "Redakti", kaj redakti min kiom mi volus.

tomasoavro (Montri la profilon) 2008-januaro-06 18:23:06

Kiel (preskaŭ) ĉiam vi ekstertemiĝis demando.gif

Terurĉjo (Montri la profilon) 2008-januaro-06 18:44:35

Mi voĉdonis por la tria respondo, kvankam mi opinias, ke ĉiu persono, kiu jam interesiĝis pri Esperanto kaj eklernis nur bazajn sciojn de la lingvo, jam ricevis rajton nomiĝi esperantisto.
Eble, mi iom poste trovos klarigon de Zamenhof pri tio, kiu estas esperantisto, sed nun mi ŝatus aperigi bonajn vortojn de nia estimata (kaj treege sperta pri tiaj aferoj) samideano Klod Piron, ne pri esperantistoj, sed pri la lingvo mem:
"Fakte, por multaj esperantistoj tute ne gravas, ĉu iam okazos vasta enkonduko de Esperanto aŭ ne. Ili simple ĝuas la lingvon kaj la mondan komunumon ĉirkaŭ ĝi, ekz korespondante, vojaĝante aŭ muzikante".
Mi tutanime subtenas la citaĵon kaj la ideon.
Por mi ne gravas fina venko aŭ oficiala enkonduko de la lingvo. Min interesas eĉ ne lingvo, sed homoj. Esperanto estas por mi nur helpilo, tre interesa, alloganta min per sia simpleco, facileco, logikeco, sed nur kiel rimedo por komunikiĝi.

rosto (Montri la profilon) 2008-januaro-06 19:16:14

Mi pardonpetas se mi ekstertemiĝis. Mi voĉdonis por tria punkto ĉar mi opinias, ke se homo povas "skribi, kaj eĉ paroli", do lia intereso pri Esperanto estas vera. Se li ne volas lerni Esperanton bone, sekve li nur ludas Esperanton, kaj tio ne estas lia serioza intereso.

P.S. Mi ŝatas babili pri nenio, tio estas mia karaktero eble.

tomasoavro (Montri la profilon) 2008-januaro-07 05:27:20

Dankon okulumo.gif Se esti Esperantisto (fakte "-ist" ne ordonas koni la lingvo) signifas nur/NUR havi specifan "PENSmanieron"... - ĉu vi vere pensas ke tiu magia vorto signifas ion? Ion komunan por ni ĉiuj? Unuvorte se iu diros "mi estas Esperantisto" - oni scios kio li/ŝi pensas pri... ĝuste pri kio? Ĉu NI estas (kvankam ete) similaj?

Reen al la supro