Al la enhavo

Montri esperanto al malesperantuloj

de Frankouche, 2008-januaro-25

Mesaĝoj: 4

Lingvo: Esperanto

Frankouche (Montri la profilon) 2008-januaro-25 17:52:53

Estas kelkaj tagoj, mi estas kun la retpaĝaro "youtube.com" legantis respondojn pri videoj.

Ĉu vi remarkas ke, ofte, la respondoj estas skribata per ajna lingvojn?

Angla, franca, germana, araba, ĉina... kunas!

Mi fiere skribis mian opinion per Eo. Tio ŝatis min. La Eo inter diversaj lingvoj.
Nenio ŝokantas, kontraŭe kiam mi diras ke mi lernas la esperantan...iuj regardas min strange senkulpa.gif.
Eble, iu legantos la respondo skribata esperante, diros "ĉu estas tiu stranga lingvo?", kaj interesigos pri ĝi.

Multa homoj konas la vorton "Esperanto" sed finfine ne scias kiu estas, kaj ili ne sin mem iras al tiu lingvo. Tial mi pensas ke montri ilin pasive la Eo, boneblus. He! Ho!, ja ni tieas sal.gif, ni ekzistas!

Nun, mi ofte skribas eon en tiuj retpaĝaroj rideto.gif

Aj! Mi eraras en la titolo de la fadeno sed mi ne scias kiel korekti ĝin

*Martin* (Montri la profilon) 2008-februaro-09 12:45:29

Maniero por montri nian lingvon povus esti organizi someran tendumadon. Dum la ferioj, multaj gepatroj sendas la gefilojn al tendumado aŭ al somera lernejo kie oni ankaŭ studas en alia ritmo kaj etoso. Kaj ankaŭ estas studentoj kiuj iras al anglalingva lando por perfektigi la posedon de la lingvo. Laŭ simila ŝablono, oni povus organizi tendumadon kun la slogano "sportumado kaj amuza lernado", reklamante ke tie oni povos praktiki sporton kaj amuziĝi kun multaj homoj. Estus grave ke neniam oni menciu la vorton esperanto por eviti forlogojn.

Frankouche (Montri la profilon) 2008-februaro-09 15:19:26

Martin, cia ideo estas interesanta sed ĝi devigus la homojn al persona ago.

Kiam mi estis infano, la angla kaj la germana ŝatis min ege ĉar estis la lingvoj de usonaj filmoj, tradukaĵo skribita ekrane, "vesternoj" kaj militaj filmoj kun la "malbonaj" germananoj. okulumo.gif

La posta tago en la lernejo, ni ripetis tiuj filmajn vortoj "hands up, fire, schnell, jawohl, herr hauptman..." amuze, kelkefoje sen scii ĝian signifaĵon.

Mi interesigis tiujn lingvojn ĉar ili estis antaŭ mi, miaj okuloj (kaj oreloj okulumo.gif).


Maloftas ke homoj aliras aĵojn kiujn ili ne konas. Tial ekzistas multajn trebonajn aĵojn, ideojn en la mondo sed la homoj ne le scias aŭ ne pensas pri ili aŭ kredas ke ili farendas aliajn aĵojn.

Tial, mi opinias ke unue la Eo devus iri al la homoj, pasive sen devigoj, same reklamoj, kaj ne la kontraŭo .

Kaj poste, PAF! KLAK!, la kaptilo ŝlosiĝas, Eo ĉie, tro malfrue... rido.gif

*Martin* (Montri la profilon) 2008-februaro-15 18:35:30

Alia maniero por montri la lingvon povus esti la disponebleco de esperanta materialo en urbaj bibliotekoj. Fakte la celo ne estu montri la lingvon, sed faciligi al esperantuloj de la urbo pluan lernadon de la lingvo. Por tio necesus interkonsento inter loka esperantula grupo kaj bibliotekestro por ke esperantaj libroj,gazetoj aŭ KDoj estu disponeblaj. Se oni petas al la biblioteko la mendon de libroj verŝajne oni ne akceptos la pakton, sed se oni petas breton en la biblioteko, kaj la esperanta grupo proponas la materialon, eblas interkonsento se oni posedas talenton por diplomatio. En multaj publikaj librejoj estas libroj en eksterlandaj lingvoj, tial ne estu problemo se en unu el la librejoj de la urbo estas libroj en esperanto. Tiucele, estus ankaŭ bone se oni elmontras ke estas kelkaj dekoj de esperantistoj kiuj povus utiligi la librojn.

Reen al la supro