Al la enhavo

Farmacieja fusaĵo

de Miland, 2008-marto-10

Mesaĝoj: 12

Lingvo: Esperanto

Miland (Montri la profilon) 2008-marto-10 19:54:39

Imagu ke vi estas farmaciisto. Ĉiu monate vi ricevas 10 botelojn de piloloj, kiuj pezas po 10 gramojn. Sed la fabriko ĵus telefonis vin. Ho ve! Ĉi-tiu monate, iom de boteloj enhavas pilolojn kiuj pezas nur po 9 gramojn. Vi havas malnovan pezmaŝinon, per kiu vi povas pezi iu ajn nur unufoje antaŭ ĝi pereos. Do, per unu pez-ago vi devas sciiĝi kaj kiom da boteloj estas difektitaj, kaj kiuj ili estas. Kion vi faros?

StephaSport (Montri la profilon) 2008-marto-10 20:31:28

Mi eble havas solucion. Sed mi bezonas ke ĉiu botelo enhavu almenaŭ 512 da piloloj.

Ĉu mi rajtas uzi tiom da piloloj, aŭ oni havas pli malgrandan limiton?

Terurĉjo (Montri la profilon) 2008-marto-10 20:50:15

Kamarado Miland, ĝustigu bonvole, ĉu ĉiu botelo pezas 10 gramojn aŭ ĉiu pilolo?

Krome, ĉu per malnova pesilo eblas pesi nur unufoje?

Miland (Montri la profilon) 2008-marto-10 20:55:08

Vi povas pezi tiom da pilolojn, kiom vi volas - sed nur unufoje.
La piloloj mem devas pezi po 10 gramojn. La pezo de la boteloj mem ne gravas. Mi konfirmas ke la pezmaŝino donas nur unu numeron - la pezo de tion, kion vi metis sur ĝi, kaj ĵus poste, la maŝino pereas!

StephaSport (Montri la profilon) 2008-marto-10 21:25:00

Do, mi prenas unu pilolon el la unua botelo, du pilolojn el la dua, kvar pilolojn el la tria, ok pilolojn el la kvara...ktp! Jen pli legebla listo:

1) 1 pilolon
2) 2
3) 4
4) 8
5) 16
6) 32
7) 64
8) 128
9) 256
10) 512


Mi metas ĉiujn tiujn pilolojn sur la pezmaŝinon (se eble ne miksigante ilin). Nu, la suma pezo devus esti 1023 se ĉiuj piloloj estus pezantaj 10 gramojn.
Sed tio (ni jam scias) certe ne okazos! La sumo estos pli malgranda, do ni povus kalkuli ke:

Mankanta Pezo = 1023 - Reala Pezo

La mankanta pezo montros al ni kiom da malplipezaj piloloj ĉeestas:

Mankanta Pezo = Malplipezaj Piloloj

Nun, ni povas fari ekzemplon:

Mia rezulto estas 268, pro tio mi scias ke 268 piloloj sur la pezmaŝino pezas 9 gramojn.
La sola kombinado kiu permesas al mi obteni tiun rezulton estas la sekva:

256 piloloj el la naŭa botelo + 8 piloloj el la kvara botelo + 4 piloloj el la tria botelo = 268

Pro tio mi scias ke la tria, la kvara kaj la naŭa botelo enhavas pilolojn kiuj pezas 9 gramojn!

Ĉiu rezulto inter 1 kaj 1023 havas nur UNU kombinadon, kaj loĝike ĉiu kombinado havas nur UNU rezulton!

Miland (Montri la profilon) 2008-marto-10 21:26:43

StephaSport:Do, mi prenas unu pilolon el la unua botelo, du pilolojn el la dua, kvar pilolojn el la tria, ...ktp!
Gratulon! Vi pravas.

sergejm (Montri la profilon) 2008-marto-11 08:23:49

StephaSport:Nu, la suma pezo devus esti 1023 se ĉiuj piloloj estus pezantaj 10 gramojn.
Erareto: se ĉiuj piloloj estus pezantaj 10 gramojn, la suma pezo estus 10230 gramoj aŭ 10,23 kilogramoj.

StephaSport (Montri la profilon) 2008-marto-11 16:55:58

sergejm:
StephaSport:Nu, la suma pezo devus esti 1023 se ĉiuj piloloj estus pezantaj 10 gramojn.
Erareto: se ĉiuj piloloj estus pezantaj 10 gramojn, la suma pezo estus 10230 gramoj aŭ 10,23 kilogramoj.
Vi tute pravas! Mi stulte faris eraron! Korektinte ĝin, oni havas nun:

10230 estas suma pezo

do:

Mankanta pezo = 10230 - Reala Pezo

Mi humile pardonpetas
senkulpa.gifsenkulpa.gifsenkulpa.gif

k.garin (Montri la profilon) 2008-marto-11 18:51:40

Mi ne ŝatus gluti pilolojn, kiuj pezas po 10 gramoj ĉiu. Mia gorĝo diskrevus aŭ disŝiriĝus.

Noël LECOMTE (Montri la profilon) 2008-marto-12 11:14:28

k.garin:Mi ne ŝatus gluti pilolojn, kiuj pezas po 10 gramoj ĉiu. Mia gorĝo diskrevus aŭ disŝiriĝus.
Jes, ja! La pilolo estas malfacile glutebla!!

Reen al la supro