Al la enhavo

Pri la reguloj por lernu!-uzantoj

de Jasminka, 2008-marto-25

Mesaĝoj: 12

Lingvo: Esperanto

Jasminka (Montri la profilon) 2008-marto-25 13:59:23

Ĝisdatiĝis la listo de reguloj kaj kondiĉoj pri la uzado de lernu!. Vi trovos ilin [url=/pri_lernu/reguloj_kondic'xoj.php]ĉi tie[/url]. Se vi almenaŭ iom respektas la subtenantojn, kreantojn kaj helpantojn de la paĝaro, kiuj ebligas al vi lerni Esperanton kaj/aŭ uzi la servojn tute senpage, bonvolu respekti ankaŭ la regulojn. okulumo.gif

Filu (Montri la profilon) 2008-marto-25 14:15:11

Jasminka:Ĝisdatiĝis la listo de reguloj kaj kondiĉoj pri la uzado de lernu!. Vi trovos ilin [url=/pri_lernu/reguloj_kondic'xoj.php]ĉi tie[/url]. Se vi almenaŭ iom respektas la subtenantojn, kreantojn kaj helpantojn de la paĝaro, kiuj ebligas al vi lerni Esperanton kaj/aŭ uzi la servojn tute senpage, bonvolu respekti ankaŭ la regulojn. okulumo.gif
Ne plu indas legi tiun mesaĝon, ekde Jasminka trovis solvon al la problemo...
———————————————


Ĉar la literojn "c x" per "ĉ" anstataŭis la sistemo, via ligilo ne funkcias... Ligil-uzantoj, sekvinte la ligilon ŝanĝu en la adresejo de via retumilo la literon "ĉ" per tiuj ĉi: "c" kaj "x" por vidi la menciitan paĝon.

Tamen mi plu vin sal.gif

Taciturn_ (Montri la profilon) 2008-marto-25 14:24:11

Mi tute ne komprenis kion fari por vidi

Taciturn_ (Montri la profilon) 2008-marto-25 14:26:09

yes , finfine mi sukcesis

Jasminka (Montri la profilon) 2008-marto-25 14:38:32

Filu:
Jasminka:Ĝisdatiĝis la listo de reguloj kaj kondiĉoj pri la uzado de lernu!. Vi trovos ilin [url=/pri_lernu/reguloj_kondiĉoj.php]ĉi tie[/url]. Se vi almenaŭ iom respektas la subtenantojn, kreantojn kaj helpantojn de la paĝaro, kiuj ebligas al vi lerni Esperanton kaj/aŭ uzi la servojn tute senpage, bonvolu respekti ankaŭ la regulojn. okulumo.gif
Ĉar la literojn "c x" per "ĉ" anstataŭis la sistemo, via ligilo ne funkcias... Ligil-uzantoj, sekvinte la ligilon ŝanĝu en la adresejo de via retumilo la literon "ĉ" per tiuj ĉi: "c" kaj "x" por vidi la menciitan paĝon.

sal.gif
Prave. Dankon pro via rimarko. Nun eĉ mia ligilo funkcias. rideto.gif

marcelodesouza (Montri la profilon) 2008-aprilo-16 20:19:09

Jasminka:Ĝisdatiĝis la listo de reguloj kaj kondiĉoj pri la uzado de lernu!. Vi trovos ilin [url=/pri_lernu/reguloj_kondic'xoj.php]ĉi tie[/url]. Se vi almenaŭ iom respektas la subtenantojn, kreantojn kaj helpantojn de la paĝaro, kiuj ebligas al vi lerni Esperanton kaj/aŭ uzi la servojn tute senpage, bonvolu respekti ankaŭ la regulojn. okulumo.gif
Mi apogas la novajn regulojn de lernu.net.
Mi pensas ke politikaj aferoj devas esti evititaj, ĉar ne kombinas kun la nepolitika naturo de Esperanto.
Oni devas fervori komunikadon per Esperanto pri paco, artoj kaj bonfarado.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2008-aprilo-16 21:19:35

Kial evitindas politikaj diskutoj? Esperanto taŭgas ĉiuafere, ne nur pri floroj, papilioj kaj najtingalaj kantoj.
Tre plaĉantaj al mi estas kvereloj kaj insultoj, intersendataj de forum-uzantoj.
Tio servas al Esperanto kaj internacia interkompreno por perfiktigi lingvonivelon kaj pliakrigi klarecon de esprimoj kaj opinioj ĉirkaŭ- kaj pri-politikaj.

marcelodesouza (Montri la profilon) 2008-aprilo-17 00:06:39

Terurĉjo:Kial evitindas politikaj diskutoj? Esperanto taŭgas ĉiuafere, ne nur pri floroj, papilioj kaj najtingalaj kantoj.
Tre plaĉantaj al mi estas kvereloj kaj insultoj, intersendataj de forum-uzantoj.
Tio servas al Esperanto kaj internacia interkompreno por perfiktigi lingvonivelon kaj pliakrigi klarecon de esprimoj kaj opinioj ĉirkaŭ- kaj pri-politikaj.
Saluton Terurĉjo.
Mi respektas vian "soifon" por demokratia debato. Sed, mi pensas ke insultoj ne estas la plibonaj iloj por komunikado inter samideanoj de lernu.net.

trojo (Montri la profilon) 2008-aprilo-17 03:17:34

Laŭ mi, kompreneble Esperanto mem estas politika afero. Ĉu ne estas politike, kiam oni kantas, ke la pacaj batalantoj disbatos la murojn de miljaroj inter la popoloj dividitaj? Tiu kanto temas pri ne nur lingvaj muroj, laŭ mia opinio.

Kaj ĉu estas nun efektiva regulo, ke politikaj diskutoj estas evitendaj?

Filu (Montri la profilon) 2008-aprilo-17 12:56:09

Ĉiam eblas verki teksteton en kiu la rolantoj pridebatas militeme kaj uzas fiajn insultojn, malrespektajn blasfemojn, abomenajn senkompataĵojn, por-si-gardindajn maldelikataĵojn kaj similajn vulgaraĵojn...

Reen al la supro