Al la enhavo

traj vivoj

de Rhea, 2004-julio-16

Mesaĝoj: 13

Lingvo: Esperanto

rosto (Montri la profilon) 2005-aprilo-08 10:02:27

Dankon pro via rakonto pri travivaĵo, Rhea. Se mi vidus knabinojn ludantojn piedpilkon, tio certe estus la travivaĵo por mi ridulo.gif. Vere, mi ne vidis, nu, nur iom da tio per TV-o, en novaĵoj...
Kaj yes, eble, eble, se Rhea kaj ŝia edzo kun-travivus la matĉo kun germana teamo, la teamo gajnus. Kial ne?
Kio signifas "traj vivoj" - krome travivaĵoj? Nu, se mi dirus "tra-aj vivoj"? Radiko tra- ja ekzistas. Kaj vorto "traa" ekzistas. Ĉu ni ĉiuj ne traas niajn vivojn?

"Vivon travivi estas art' malfacila." - diras klasika proverbo.
Laŭ mi, "traa vivo" signifas sorto, fato. Ĉu bona sorto donatas al la homo, aŭ ne tre facila... Ĉu traa vivo de la homo estas ĝojplena, aŭ ĝi havas multe da baroj... Se temas pri "traaj vivoj", temas pri homaj sortoj, mi opinias. Ĉu vi kredas je sorto?

rosto (Montri la profilon) 2005-aprilo-19 11:55:47

Jen mia travivaĵo.
En  ĉi tia urbo ni ne havas propran loĝejon, kaj pro tio ni luas loĝejon (ni pagas monon al mastro de loĝejo por loĝi), ankaŭ ial (ĉiafoje pro diversaj kialoj) ni ŝanĝas loĝejojn de tempo al tempo. Lui loĝejo en urbo kostas multe. Saĝa homoj prunteprenas monon el banko, tio estas prenas krediton, ili pagas poste preskaŭ egale kiel pro loĝ-luado, sed finfine ili havas propra apartamento. Tamen ni vivas strangan vivon, ni ne scias, ĉu ni venont-jare loĝos en ĉi tia urbo, kaj kie ni loĝos.
Jen unufoje ni, urbuloj, decidis aĉeti malgranda ĉipa domo eksterurbe, kaj iri en urban laborejon aŭtobuse (voji preskaŭ dum horo). En nia suda loko duon-jare veteras varme, afero estis printempe, kaj ni vivus en tia domo dum varma tempo. La domo lokis en monta loko, sur deklivo (flanko) de monto, kaj kostis kiom tri monatoj de loĝ-luado en la urbo. Vere tiu estas tre ĉipa dometo. Nu la dometo ne estis konektita al elektra neto. Oni diris al ni, ke ili povas konektigi tio, sed ni devas elpreni permeso pri tio de la estro. La estrulon ni ne trovis. Ne estas vee, vespere ni bruligis kandelojn. Manĝo ni kuiris sur fajro ekstere, en la korto. Por akvo ni malsupreniĝis (kaj supreniĝis) sur deklivo de la monto kaj iris duono de kilometro. La dometo estis duetaĝa, sed planko-dimensie apenaŭ 3x4 da metroj. Unu flanko de la dometo staras sur la tero, kaj alia flanko staras sur du altaj pilieroj el ferbetono, la dometo ja staras sur monta dekvilo. La dometo mem estis konstruita el ligno. Nokte la dometo forte ŝanceliĝis tien kaj reen pro forta vento, kaj arba branĉoj batis al muroj kaj fenestroj. Komencis fortaj pluvoj, asfalta strato malsupre de monto fariĝis rivero, sed aŭtobusoj almenaŭ povis iri.
Ĉiamatene ni veturis urben labori.
Ni vivis tie dum du semajnoj, fine ne eltenis kaj reis en urbon. Ni pagis nur malgranda komenca pago por la dometo, ne tuta pago, do ni fine feliĉe ne aĉetis ĝin.

leno (Montri la profilon) 2005-novembro-20 23:12:46

saluton!!!

ANKORAŬ NE MALKAŜA LA SIGNIFO EL LA AFERO.......

Reen al la supro