Al la enhavo

„Ĉu vi estas elbojema?” k. aliaj diraĵoj kun „hundo”

de StefKo, 2018-septembro-13

Mesaĝoj: 125

Lingvo: Esperanto

sergejm (Montri la profilon) 2018-septembro-21 19:31:19

Saniĝas kiel sur hundo

StefKo (Montri la profilon) 2018-septembro-21 22:04:21

sergejm:Saniĝas kiel sur hundo
Jes. Ĝi ankaŭ ekzistas en la pola. Ĝi koncernas saniĝadon de vundoj.

StefKo (Montri la profilon) 2018-septembro-22 12:26:01

Filo de hundo! Hunda filo!

Filo de hundo! Hunda filo! („hunda” – en senco de aparteno) – sakraĵo celanta ofendi iun.

StefKo (Montri la profilon) 2018-septembro-22 12:27:40

Hundo de ĝardenisto

Hundo de ĝardenisto – iu kiu ne volas doni ion el siaĵo malgraŭ havas troaĵon aŭ aĵo ne estas necesa por li.
Ekz. Vi estas kiel hundo de ĝardenisto, kiu ne manĝas mem kaj ne permesas al iu manĝi! (Ĉar hundo ne manĝas fruktojn sed gardas ilin!)

(Daŭrigo sekvos)

sergejm (Montri la profilon) 2018-septembro-22 16:27:04

Rusoj diras "hundina filo" kaj "nomante lin 'hundina filo' vi ofendas hundojn".
Estas ankaŭ "hundinaĉo" (malplaĉanta virino) kaj "hundiĉo" (viro kiu amoras kun multaj virinoj)

Pri nomoj de libroj: "La hundo de Baskerviloj" ankaŭ estas uzata kiel esprimo.

StefKo (Montri la profilon) 2018-septembro-23 07:59:28

Hundino

Hundino - malĉastulino.

StefKo (Montri la profilon) 2018-septembro-23 08:00:49

Brungriza hundino

Brungriza hundino – virino kontraŭ kiu oni koleras kaj kiun oni volas ofendi.

StefKo (Montri la profilon) 2018-septembro-23 08:02:05

Kanajla hundino

Kanajla hundino - kanajla virino.

StefKo (Montri la profilon) 2018-septembro-23 08:05:34

Hundo je virinaĉoj

Hundo je virinaĉoj - virinamemulo.

sergejm (Montri la profilon) 2018-septembro-23 19:12:48

hunda vivo - malbona vivo

Reen al la supro